PMEG 2023

39.1.13. ICX°

ICX° = “la vira sekso”. Proponita sufikso por indiki, ke homo aux besto estas vira: najbaro najbaricxo = “vira najbaro”, kuracisto kuracisticxo = “vira kuracisto”, bovo bovicxo = “virbovo”, kato katicxo = “virkato”.

La sufikson ICX° elpensis sendepende pluraj homoj inspirite de la karesnoma sufikso CXJ (komparu kun la paro IN kaj NJ). Kredeble la unua propono aperis jam en la jaro 1976. ICX° estas nun (en la jaro 2019) senkonkurence la plej populara propono de tia sufikso, kaj nemalmultaj homoj jam uzas gxin. Sed la plej multaj ankoraux uzas vira aux prefiksecan VIR.

Iuj volas uzi ICX° ankaux cxe viraj radikoj, kies signifon ili do volas sxangxi al sekse neuxtrala: *patro* (kun neuxtrala interpreto) *patricxo* = “patro”, *knabo* (kun neuxtrala interpreto) *knabicxo* = “knabo”, *viro* (kun neuxtrala interpreto) *viricxo* = “viro”. Tiel drastaj signifosxangxoj de oftaj kaj firme enradikigxintaj vortoj estus vera reformo de la lingvo, kaj tial malfacile realigebla. Tia sekse neuxtrala uzo ekz. de patro ecx povas kauxzi gravajn miskomprenojn. Aliaj anstatauxe provas enkonduki tute novajn sekse neuxtralajn vortojn, ekz. parento por “patro/patrino”.

Legu ankaux pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj, la proponita neduuma sufikso IP°, la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ° kaj la sekse neuxtrala unu-nombra pronomo ri°.

Ordinara radiko «

  • icxo = vira homo, vira besto

  • icxa = virseksa, tia kiel icxo, rilata al icxo k.s.

Fakte ICX estas uzata pli ofte en la vortoj icxo kaj icxa ol gxi estas uzata kiel sufikso. La vorto icxo estas sendependa de agxo, dum la vorto viro ordinare havas la sencon de plenkreska virseksa homo. Se oni volas paroli pri virseksaj homoj sendepende de agxo, mankas oportuna vorto en klasika Esperanto, kio kredeble kontribuis al la popularigxo de la vorto icxo.