PMEG 2023

39. Neoficialaj afiksoj

Krom la oficialaj afiksoj ekzistas ankaux neoficialaj. La plej multaj el ili estas specialaj afiksoj uzataj nur en faka lingvajxo, en scienco, en tehxniko k.s. Iuj estas nuraj proponoj, kaj estas apenaux uzataj entute. Sed kelkaj aperas ecx en ordinara lingvajxo.

Ofte estas malfacile jugxi, cxu temas pri vera afikso, aux pri restajxo de afikso en alia lingvo, ekz. latino aux la greka. Tia sxajna afikso nomigxas eksafikso. La cxi-postaj klarigoj tamen provas lauxeble distingi. Tio, kio cxiam nur estas eksafikso, ne estas klarigita cxi tie. Ne aperas do ekz. radikofinoj kiel “aci”, “ici”, “itat” kaj “ent”, aux radikokomencoj kiel “dia”, “epi” kaj “peri”, cxar ili neniam estas uzataj kiel veraj afiksoj en Esperanto. Se oni interesigxas pri tiaj radikopartoj, oni legu libron pri latino aux la greka. Sed ja aperas kelkaj “duonafiksoj”, kiuj normale nur estas eksafiksoj, sed kiuj iafoje aperas prove, eksperimente aux fusxite en vera afiksa uzo.

Legu ankaux pri sxajnaj IN-afiksoj, kaj sxajnaj ISM-sufiksoj kaj IST-sufiksoj.

Cxu enkonduki novajn afiksojn? «

Multaj esperantistoj pensas, ke afiksoj estas la plej bona parto de Esperanto. Tial ili volas krei pli da afiksoj. “Ju pli multaj afiksoj, des pli bona Esperanto.” La boneco de la Esperanta vortfarado tamen ne trovigxas en la afiksa sistemo, sed gxenerale en la eblo libere krei kunmetitajn vortojn. Tion oni faras ne nur per afiksoj, sed ankaux per kunmetado de ordinaraj radikoj kaj vortetoj.

Ordinarajn radikojn oni uzas en la vortfarado laux gxeneralaj principoj, kiuj estas tiel facilaj, ke plej multaj lernolibroj ecx ne klarigas ilin. Oni lernas tian vortfaradon precipe el praktikaj ekzemploj.

La afiksojn oni devas tamen aparte lerni. Por cxiu (vera) afikso oni devas ekscii, kiel uzi gxin. Tial la lernolibroj ilin zorge klarigas.

La oficialaj afiksoj funkcias bonege kaj estas tre utilaj en Esperanto, cxar cxiuj jam kiel komencantoj lernas ilin. Novaj afiksoj tamen ne estas troveblaj en la lernolibroj, kaj oni apenaux havas okazon ekscii, kiel uzi ilin.

Novaj ordinaraj radikoj facile eniras en la lingvon, cxar por ili ne validas specialaj reguloj, sed novaj afiksoj malofte sukcesas hejmigxi en Esperanto. Se oni sentas, ke nova radiko estas bezonata, oni do prefere enkonduku gxin ne kiel afikson, sed kiel ordinaran radikon, kiun cxiuj povas facile uzi laux la bazaj vortfaraj principoj.

Iuj novaj afiksoj renkontas problemojn, cxar ili kolizias kun jam ekzistantaj vortoj. Tiaj novajxoj estas normale tre evitindaj.

La cxi-antauxaj avertoj tamen ne signifas, ke oni malpermesu cxiajn ajn novajn afiksojn. Se nova afikso vere estas bezonata, kaj funkcias bone, tiam gxi ja povas esti akceptata. Multaj neoficialaj fakaj afiksoj funkcias tute bone, kaj oni uzu ilin libere sur iliaj apartaj uzokampoj.