PMEG 2023

12.2.6. N anstataux je

Teorie oni povas cxiam anstatauxigi la rolvorteton je per N, laux regulo en la Fundamenta Gramatiko. Jen Zamenhofaj ekzemploj de tia uzo:

  • Mi ridas je lia naiveco.FE.29Mi ridas pro lia naiveco.FE.29Mi ridas lian naivecon.FE.29

  • Neniam sxi miros je sia propra malaltigxo. Neniam sxi miros sian propran malaltigxon.M.178 Nuntempe oni prefere diras pri sia propra malaltigxo aux pro sia propra malaltigxo.

Tiaj esprimoj kun N-finajxo estas nuntempe tamen suficxe nekutimaj. Ordinare oni uzas tauxgan rolvorteton.

Pozicio «

N-finajxo estas suficxe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Teorie N tiam anstatauxas la rolvorteton je, sed praktike la alternativo al N estas kun en tiaj esprimoj. Tia N-komplemento cxiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aux direkto:

  • Cxu vi permesos al mi pendigi tiun cxi kanajlon sub la cxielo la kapon malsupren?Rt.70...kun/je la kapo malsupren.

  • Cxu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu cxion la supron malsupren?Rt.130

Oni povus ankaux diri, ke havante, tenante, metinte aux simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:

  • Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

  • Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), gxi ne havu N-finajxon, cxar gxi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.