Listo de cxiuj kantotradukoj

Sxi ne estas bird’

Origina titolo: To nie Ptak

Muziko: Goran Bregović

Origina teksto: Kayah

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Buntvestite kaj sencele iras sxi,
turnas sian kapon kun ridet’ al vi;
vi povus jxuri, ke
flugilojn iam vidis vi jen,
kiujn sxi levis sub la robo
sed sxi ne

estas bird’, tion vidu,
ne estas bird’, sxi ne estas bird’,
ne estas bird’, tion vidu

Mi vin amas diras cxiu sxia mov’,
plumojn sub falbaloj vidis vi sen trov’.
Cxar vi jam certigis vin:
flugila ombro montris sin.
Pro tio kagxon vi konstruis,
sed sxi ne

estas bird’, tion vidu,
ne estas bird’, sxi ne estas bird’,
ne estas bird’, tion vidu

Kiam vian koron kovros la malhel’
sxi larme ridos tra fenestro al cxiel’.
Nigra korniko igxos sxi,
en cindron saltos gxi kun kri’ -
momenton poste sxi revenos
sed el la

paradiz’, cxar vi volis,
paradiza bird’, paradiz’,
paradiza bird’, cxar vi volis.