PMEG 2023
39.1.29. OLOGI
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio, antropologio, sociologio, ornitologio, topologio. Preskaux cxiam ekzistas paralela radiko finigxanta per “olog” por la fakulo (vidu OLOG).
Vera sufikso «
“Fako, scienco” k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj: kancero → kancerologio = “kancerstudado, onkologio”, birdo → birdologio = “birdostudado, ornitologio”, Esperanto → Esperantologio = “scienca esplorado de Esperanto”. Oni uzas OLOGI preskaux nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finigxas per “ologi”. Se la internacia vorto finigxas per “ik”, oni preferas la samsignifan sufikson IK.