Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - SSX

sakso = sax

Slanga mallongigo de saksofono.

saksofono = saxophone

Blovinstrumento, kiu estas klasata kiel ligna blovinstrumento pro la busxpeco, sed kiu fakte estas el metalo. Ekzistas diversaj grandoj de baso gxis soprano, cxiuj en kurba formo (krom kelkaj sopranoj). Origine orkestra instrumento, sed nun cxefe jxaza kaj popularmuzika.

salso = salsa

Komuna nomo de diversaj Usonaj specoj de Karib-insulardevenaj (cxefe Kub-devenaj) muziko kaj danco. Influita ankaux de jxazo, soulo kaj roko. Vidu Latin-Amerika roko.

sambo = samba

Speco de Brazila muziko kaj danco en 2/4-takto aux 4/4-takto. El la multaj diversaj sambostiloj estas plej fama la karnavala sambo. Vidu frevo.

sampli = to sample

Ciferece registri specimenojn de ekz. instrumentaj sonoj, por posta uzo ekz. en sintezilo tiel, ke la sintezilo sonas praktike kiel la samplita instrumento, cxar la sonoj ja efektive estas de tiu instrumento. Vidu elektronika drumo, drumomasxino, melotrono, sintezi, imita sintezilo.

samplilo = sampler

Elektronika aparato por sampli sonojn.

seka = dry

Tia, ke spacosono aux ehxo ne estas aldonita.

seksto

= sesto.

sekurigilo

= cirkvitgardilo.

sekvencilo = sequencer

Komputilo por auxtomate ludigi sintezilon. Sekvencilon oni programas per sekvenco (cxeno) de eventoj (tonoj, batoj kaj aliaj komandoj), kiuj estas poste auxtomate plenumotaj. Vidu MIDI-o.

sekvenco = sequence

Vidu sekvencilo.

selo = nut

Elstarajxo, sur kiu apogigxas la kordoj cxe la supro de kordinstrumenta kolo, kaj kiu limigas la vibrantan parton de la kordoj. Ordinare kun nocxoj, tra kiuj pasas la kordoj. Vidu ponto, kapo.

senkabla konekto = radio mike

Sistemo de radia konekto inter elektraj instrumentoj aux mikrofonoj, kaj iliaj amplifiloj. Ebligas al artisto pli libere movigxi sur podio (aux ecx for de la podio).

septa akordo = seventh chord

Akordo konsistanta el unuto, trito, kvinto kaj septo. La septo estas ordinare minora. Se la septo estas majxora, oni parolas pri “majxorsepta akordo”.

septimo

= septo.

septo = seventh

1. La sepa tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el sep sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Intervalo de dek duondutoj estas “minora septo”. Intervalo de dek unu duondutoj estas “majxora septo”.

sesdek-kvarona noto, sesdek-kvarono = sixty-fourth note, hemidemisemiquaver

Vidu noto.

sesto = sixth

1. La sesa tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el ses sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Intervalo de ok duondutoj estas “minora sesto”. Intervalo de naux duondutoj estas “majxora sesto”.

sibla cimbalo = swish cymbal

Speco de cimbalo, kiu batite donas siblecan sonon.

signalo = cue, signal

1. Interkonsentita signo uzata inter muzikistoj por atentigi pri ekz. sxangxo en la ludata muziko.

2. Elektra kurento, kiu portas ian informon, ekz. tra kablo inter elektra instrumento kaj amplifilo.

silento = rest

Signo de muzika notacio. Montras silenton en la ludado. Por cxiu noto ekzistas responda silento kun sama dauxro: “plena silento”, “duona silento”, “kvarona silento”, “dek-sesona silento”, “tridek-duona silento”, “sesdek-kvarona silento” ...

simetria teno = matched grip

Maniero teni tamburbastonetojn, ambaux manojn la dorson supre. Vidu ortodoksa teno.

simfonia roko = symphonic rock

Speco de roko kun komplika kvazaux simfonia strukturo, kaj ofte kun nekutimaj taktoj kaj gamoj. Yes, Genesis, Marillion. Vidu jxazroko.

sinkopo = syncopation

Intenca alilokigo de regula akcento, kutime per akcentado de malforta parto de mezuro. Jxazo, funko, sambo kaj bosanovo estas ekzemploj de tre sinkopaj muzikstiloj. Vidu interpulso.

sintezatoro

EVITINDA. sintezilo.

sintezi = to synthesize

Produkti muzikan sonon elektronike (ne akustike), ekz. per oscililo, elektronika filtrilo k.t.p. Vidu sintezilo, sampli.

sintezilo = synthesizer

Muzika instrumento, kiu kreas sonon elektronike per sintezado. Ordinare ludata per klavaro, sed la regilaro por elekti la tonojn ankaux povas havi alian formon, ekz. gitarsintezilo, blovinstrumenta sintezilo. En modernaj sinteziloj uzigxas ankaux samplitaj, do nesintezitaj, sonoj. Vidu sampli.

sinto = synth

Slanga mallongigo de sintezilo.

sinusa tono = sine tone

Vidu harmono.

skalo = scale

EVITINDA. gamo.

(La vorto “skalo” havu prefere nur ekstermuzikajn signifojn. Por la muzika signifo oni uzu nur la vorton “gamo”, kiel montras la Fundamento de Esperanto.)

skao = ska

Speco de muziko evoluinta en Jamajko en la 50-aj jaroj. Mikso de Afrikdevena muziko (ekz. mentoo) kaj ritmenbluso. Karakterizata interalie de ripetfrazaj blovinstrumentoj. {My Boy Lollipop}, Specials, Selecter, Madness. Skao poste evoluis al rokstedio kaj fine al regeo.

skato, skatkantado = scat (singing)

Jxaza senvorta kantmaniero, kiu imitas instrumentan solon. Vidu repo.

skiflo = skiffle

Speco de Brita rokabilo populara en la 50-aj jaroj. Uzis hejmfaritajn instrumentojn. Tipa estis lavtabulo uzata kiel ritma instrumento. Ken Colyer Band, Lonnie & His Skiffle Group.

sklava amplifilo = slave amplifier

Aldona amplifilo, kiu ricevas sian signalon ne rekte de instrumento, sed tra alia cxefa amplifilo. Vidu lineo.

solgitaristo = lead guitarist

Gitaristo, kiu cxefe ludas solojn kaj melodiojn. Vidu akompana gitaristo.

solidkorpa = solid body

Pri kordinstrumento: Tia, ke gxi ne havas resonancan skatolon, sed anstatauxe magnetajn sonprenilojn. [Solidkorpa gitaro, solidkorpa violono.] Vidu elektra, duonkorpa.

solisto = soloist

Muzikisto, kiu momente aux kutime ludas solo(j)n. Vidu solgitaristo.

solo = solo

1. Ludado aux kantado de sola muzikisto.

2. Normale improviza kaj libera ludado aux kantado de muzikisto, kiu estas la cxefa (sola) centro de atento. [Gitarsolo, skatsolo.] Vidu solgitaristo.

soloo = solo

= solo.

sonbendo

= bendo.

sonekvilibrilo = sound balance control

Regilo, per kiu oni regas la relativan lauxton de la du kanaloj de stereofonia aparato. Vidu panoramilo.

sonkesto = sound box

= resonanca skatolo. Vidu korpo.

sonkluzo = (sound) gate

Elektronika aparato, kiu permesas trapason nur de sonoj suficxe lauxtaj, tiel forigante parton de la bruo en sonregistrado. Uzata ankaux kiel efektilo. Vidu kompresoro.

sonkontrolo = sound check

Antauxkoncerta kontrolado kaj provludado de cxiuj instrumentoj, mikrofonoj k.t.p., dum oni algxustigas la regilojn de la amplifiloj kaj aliaj aparatoj por atingi plej bonan sonon. Vidu sonteknikisto.

sonaparato = sound module

Aparato, kiu enhavas (ordinare ciferece storitajn) sintezajn aux samplitajn sonojn. Per ekz. MIDI-a klavaron aux tamburaj platoj oni povas ludigi la sonojn. Vidu elektronika drumo.

sonorilo = bell

1. Metala kava konuso, largxigxanta cxe la rando, kun aux sen interna svingebla frapilo. Uzata por sonori, ekz. en pregxejo. Vidu bovsonorilo.

2. La meza suprenstaranta parto de cimbalo, kiu batate donas pli klaran, pli sonorilecan sonon ol la cetero de la cimbalo.

sonprenilo = pick up

1. Nadla sonprenilo: ilo, kiu pere de nadlo kaptas la sonon storitan en la kaneloj de gramofona disko. 2. Magneta sonprenilo: ilo, kiu pere de magnetoj kaptas la vibrojn de metala kordo de ekz. elektra gitaro. 3. Kontakta sonprenilo = transducer (pick up): ilo, kiu kontakte fiksite sur muzikinstrumento kaptas la vibrojn rekte de la instrumenta korpo, kordo aux alia vibranta parto. Vidu mikrofono.

sonprofilo = envelope

“Aspekto” de muzika sono el vidpunkto de gxia lauxto. Normale oni parolas pri kvar fazoj de sonprofilo: “atako” (la komenca fazo, kiu povas esti ekz. subita aux iom-post-ioma), “velko” (la mallauxtigxo post la atako), “tenado” (la pli-malpli longa kaj egallauxta cxefa fazo), kaj “cxeso” (la fina malapero). Sinteziloj havas regilojn por formi sonprofilon. Vidu tembro, tonalto, filtrilo, oscililo.

sonsistemo = sound system

Kunfunkcianta aro de aparatoj, precipe amplifilo(j) kaj lauxtparolilo(j), kiu ebligas auxdigon de sono, ekz. registritan sonon de disko, bendo k.s., aux sonon kaptatan per mikrofonoj. Vidu alpublika sonsistemo, alartista sonsistemo.

sonteknikisto = sound technician

Prizorganto de la teknika flanko de la sono en studio aux dum koncerto. Vidu produktisto, turnemanagxero, turneisto.

sontremigilo = tremolo arm, vibrato

Stango sur la ponto de elektra gitaro. Manipulante sontremigilon oni movas la ponton sxangxante la tonalton de la kordoj por efekto (ekz. trema sono).

sontruo = soundhole

Sonellasa truo en la resonanca skatolo de akustika instrumento.

soprano = soprano

1. Tonregistro de instrumento aux (virina) vocxo. La plej alta registro, super aldo. [Sopransaksofono, soprankantistino.]

2. Instrumento, vocxo aux kantisto kun tia registro. Vidu baritono, baso, tenoro.

3. EVITINDA. diskanto.

souljxazo = soul jazz

Speco de jxazo kun elementoj de gospelo kaj ritmenbluso. En la 50-aj jaroj nomata ankaux “funko”. Cannonball Adderley.

soulo = soul (music)

Speco de muziko kreita en Usono el gospelo kaj ritmenbluso. Karakterizata cxefe de forte sentesprima kantado. Aretha Franklin, Otis Redding, James Brown, Randy Crawford.

spacosonilo = reverb unit

Efektilo, kiu produktas artefaritan spacosonon.

spacosono = reverb

Efekto kun tre rapida sona prokrasto. Donas impreson de sono en granda spaco. Vidu ehxo.

stabiliga stango = truss rod

Metala stango ene de la kolo de multaj kordinstrumentoj. Fortikigas la kolon, kaj ebligas korekton de tordigxo aux kurbigxo de la kolo.

staranta tamo = floor tom

= tamego, planka tamo. Vidu tamo.

stativo = stand

Ilo konsistanta baze el vertikala stango kun piedo. Uzata por teni ekz. instrumenton aux mikrofonon en dezirata pozicio. [Tamburstativo, cxarlestona stativo, mikrofonstativo.] Vidu brakstativo.

stelulo = star

Treege fama artisto. Vidu fano, superbando, superstelulo.

stereo = stereo

Mallongigo de stereofonio.

stereofonio = stereo

Sonreprodukta tekniko, kiu uzas du kanalojn (iafoje pli ol du) kun (iom) malsama sono, kio kreas la impreson, ke sonoj venas el malsamaj direktoj. Vidu monofonio. |KM| Atentu, ke la responda A-vorto estas “stereofonia”, ne *stereofona*.

stop = stop

= haltu. Surskribo sur stopa klavo. Vidu eligu, iru, kuru, pauxzu, rekuru, ek, for.

stopa klavo = stop button

= haltiga klavo. Klavo, per kiu oni haltigas magnetofonon, k-diskludilon k.t.p. Surskribo: stop. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, pauxziga klavo, registra klavo, eliga klavo, sxaltilo.

stopritmo = stop time

Akompanmaniero, en kiu la akompanantoj ludas nur mallongajn akcentojn je la unua bato de cxiu mezuro, aux je la dua kaj kvara batoj. Ofta en frua jxazo.

strofo = verse, stanza, strophe

Cxiu el la egalmezuraj, samarangxaj kaj samrimaj dividoj en lirika poemo. En muziko oni uzas anstatauxe la vorton verso por la sama afero.

studia muzikisto = studio musician, session musician

Muzikisto, kiu specialigxis pri studia laboro, kaj kiun oni ordinare dungas por unuopaj okazoj.

studio = studio

Ejo speciale ekipita por registri muzikon aux aliajn sonojn. Vidu sonteknikisto, produktisto, miksilo, dubli.

subdominanto = subdominant

1. La kvarto de toniko.

2. Akordo bazita sur la kvarto de toniko. Vidu dominanto.

subtona = flat

Iom sub la gxusta tonalto. Vidu supertona, falsa, blusa tono, fleksi.

sufloro

1. Persono, kies tasko estas je bezono flustri al sursceneja teatra artisto la gxustajn dirotajn vortojn, se tiu forgesas ilin.

2. = alartista lauxtparolilo. Vidu alartista sonsistemo.

sufoka cimbalo = choke cymbal

Speco de malgranda kaj maldika kraka cimbalo, kies vibradon oni kutime haltigas (sufokas) per la mano tuj post la krako. Tipa por frua jxazo. Ankaux aliaj cimbaloj povas esti sufoke ludataj.

sukuzo = soukous

Populara muziko de Kongolo kaj Zairo. Influita de rumbo. Dr Franco & OK Jazz, M’Pongo Love, Kanda Bongo Man, Shock Stars. Vidu afro-, bakango, cximurengo, hajlajfo, jxujxuo, kvelao, makoso.

(Sukuzo estis antauxe nomata “Kongojxazo”.)

superbando = super group

Bando kun muzikistoj, kiuj cxiuj jam famigxis en aliaj bandoj. Vidu stelulo, superstelulo.

superharmono = overtone, partial

Vidu harmono.

superstelulo = super star

Treege fama stelulo, al kiu la amaskomunikiloj dedicxas sencxesan atenton. Vidu superbando.

supersxargxo = overload

Tro forta elektra signalo, kiu rezultigas distorditan sonon.

supertona = sharp

Iom super la gxusta tonalto. Vidu subtona, falsa, blusa tono, fleksi.

supertono

= superharmono.

surbendigi, surdiskigi = to record

Registri muzikon sur bendon kaj diskon respektive.

svingo = swing

1. Jxaza ritmo, en kiu la kvaronoj estas dividataj ne en du egalaj okonoj, sed en unu longa “okono” kaj unu mallonga. La longa respondas pli-malpli al du triolaj okonoj, kaj la mallonga al unu triola okono, sed la preciza rilato inter la longeco de la du okonoj donas diversajn variantojn de svingo. Vidu sxuflo.

2. Malpreciza pozitiva eco la ritmo de ia muziko. Se muziko estas svinga (se gxi svingas), gxi estas ritme placxe ludata kaj danciga.

3. Speco de jxazo kreita en la 30-aj jaroj. Ludata cxefe de grandaj jxazbandoj. Uzas svingan ritmon. Benny Goodman, Jimmie Lunceford, Buddy Rich.

sxalti = switch on

1. Fermi elektran cirkviton, tiel ke la kurento komencas flui. La malo estas “malsxalti” (aux “elsxalti”). Vidu komuti.

2. EVITINDA. Fermi aux malfermi elektran cirkviton.

sxaltilo = switch, on-button

1. Aparato (aux parto de aparato), per kiu oni sxaltas (kaj ofte ankaux malsxaltas).

2. Regilo, ekz. klavo, kiun oni manipulas por sxalti (kaj ofte ankaux malsxalti). Vidu ek, for, komutilo, iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, pauxziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo.

sxekereo = shekere

Afrikdevena ritma instrumento konsistanta el granda kalabaso kovrita per sxnura reto kun bidoj. Vidu kabazo.

sxlagro = pop hit

Furora popa kanto. Vidu furorajxo.

sxovregilo = fader

Vidu regilo.

sxtalgitaro = steel guitar

1. Instrumento simila al pedala sxtalgitaro, sed sen pedalaj kaj stangaj mekanismoj. Vidu Havaja gitaro.

2. Mallongigo de pedala sxtalgitaro.

sxtalo = steel

Vidu pedala sxtalgitaro.

sxtaltamo = steel drum, steel pan

Instrumento inventita en Trinidado. Farita el oleujo, kaj ludata per kauxcxukpintaj bastonetoj. Ekzistas en diversaj grandoj, ekz. “tenorsxtaltamo” (kiu ludas melodiojn), “gitarsxtaltamo” (por harmonioj) kaj “bassxtaltamo”.

sxtonroko = hard rock

Malmola formo de roko, kiu ekzistas jam de la tempo de rokenrolo. {Hound Dog}, {Tutti Frutti}, Rolling Stones, Cream. Sxtonroko poste evoluis al metalroko.

sxtopilo = plug

Ilo por meti en sxtopilingon kreante elektran kontakton. Vidu jxaka sxtopilo, viro.

sxtopilingo = socket

Aperturo, en kiun oni metas elektran sxtopilon por krei elektran kontakton. Vidu jxako, ino.

sxuflo = shuffle

4/4-takta ritmo, en kiu oni (akcente) ludas la unuan kaj trian triolan okonon de cxiu pulso. Vidu bugio, svingo.