Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - LM

laserdisko = laser disc

Disko, kiun oni legas per lasera aparato, kaj sur kiu povas trovigxi ekz. auxdiaj (sonaj), videaj (bildaj) aux komputaj registrajxoj. Ekzistas pluraj sistemoj de laserdiskoj. La plej konata nomigxas kompakta disko. Vidu DAT-magnetofono, minidisko.

Latin-Amerika jxazo, latinjxazo = latin jazz

Jxazo kun forta influo de Latin-Amerika muziko.

Latin-Amerika muziko, latinmuziko = latin (music)

1. Komuna esprimo por la diversaj specoj de muziko devenantaj de Latin-Ameriko. Ilia komuna karakterizo estas verva plurritmo. Vidu salso, sambo, rumbo, cxacxao, bosanovo, Latin-Amerika jxazo, Latin-Amerika roko.

2. Cxia Latin-Amerika muziko krom la Brazila, kiu havas propran karakteron.

Latin-Amerika roko, latinroko = latin rock

Roko kun forta influo de Latin-Amerika muziko. Carlos Santana.

latuna blovinstrumento = brass

Iu el grupo de blovinstrumentoj ordinare faritaj el latuno, ekz. trumpeto, trombono, tubjo. Vidu ligna blovinstrumento.

lauxdneso = loudness

Funkcio cxe kelkaj amplifiloj, kiu fortigas tiujn partojn de la tonspektro, kiujn la homa orelo malbone auxdas je mallauxta sonnivelo. Vidu tembroregilo.

lauxtoregilo = volume control

Aparata regilo, per kiu oni regas la sonlauxton. Vidu tembroregilo, mastra lauxtoregilo.

lauxtparolila elemento = loudspeaker element

Tiu lauxtparolila parto, kiu efektive sonas. Konsistas ordinare el magneto kaj ia vibranta membrano. [Basa, diskanta, meza lauxtparolilaj elementoj.] (Parolante malstrikte oni povas diri simple “lauxtparolilo” ankaux pri lauxtparolila elemento.)

lauxtparolila skatolo = loudspeaker cabinet

Tiu skatolo, kiu enhavas la lauxtparolilajn elementojn.

lauxtparolilo = loudspeaker

1. Ilo por transformi elektrajn impulsojn en sonon. Tiu, ordinare skatolforma, parto de amplifa sistemo, el kiu venas la efektiva sono. Vidu kapauxskultiloj, amplifilo, alpublika sonsistemo.

2. = lauxtparolila elemento.

lavtabulo = wash board

Striita tabulo por lavi vestajxojn. Gxi estis de fruaj blusistoj uzata kiel ritma instrumento. Oni gratis la lavtabulon ritme per fingringo. Lavtabuloj estis ankaux tipaj por skiflo.

leslio = leslie (speaker)

Speciala lauxtparolilo kun rotacianta mekanismo, kiu direktas la sonon en cxiujn direktojn kreante elfazigan efekton. Origine farita por uzo kun hamondorgeno.

libera = open

Pri kordo: Ne fingrata, ne mallongigita, havanta sian plej malaltan tonon.

lidia modalo = Lydian mode

Vidu modalo.

ligna blovinstrumento = woodwinds

Iu el grupo de blovinstrumentoj, kies plej multaj membroj origine estis faritaj el ligno, ekz. saksofono, klarneto. Vidu latuna blovinstrumento.

limfrekvenco = cut-off frequency

Frekvenco, cxe kiu elektronika filtrilo komencas forfiltri sonon.

limigilo = limiter

Elektronika aparato simila al kompresoro, sed kiu limigas nur la pintojn, la plej lauxtajn partojn de la sono, ne la mallauxtajn.

lineo = line

Perkabla transdono de signalo je malalta nivelo. Vidu eliga lineo, enmeta lineo.

liniaro = staff

Aro de kvin paralelaj horizontalaj linioj, sur kiuj oni skribas muzikan notacion. Vidu notacio.

linio = line

1. Tia parto de verso aux refreno, kiu en skriba formo okupus unu linion. “Linio” en muziko respondas al “verso” en poezio.

2. Vidu liniaro.

lokria modalo = Locrian mode

Vidu modalo.

LP-disko = LP

= diskego.

ma = major

Mallongigo de majxora.

magnetofono = tape recorder

Aparato por auxskulti bendojn kaj eventuale por registri sur bendoj. Ekzistas magnetofonoj por rulbendoj kaj por kasedoj. En kasedmagnetofonojn (kasedludilojn) oni metas la tutan kasedon ne devante manipuli la efektivan bendon. Vidu kasedo, posxmagnetofono, DAT-magnetofono.

majxora = major

Pri tonalo/gamo/akordo: Tia, ke gxia trito estas (rilate al la unuto) granda je kvar duondutoj. Aliokaze: Tia, kiel en majxora tonalo, gamo aux akordo; apartenanta/rilata al majxora tonalo, gamo aux akordo. [Majxora gamo, majxora akordo, majxora intervalo.] Vidu minora.

(La vera difino de “majxora” estas multe pli kompleksa, sed kvar-duonduta trito estas klare la plej karakteriza eco.)

majxorsepta akordo = major seventh chord

Vidu septa akordo.

makoso = makossa (music)

Speco de rapida hajlajfo el Kameruno. Manu Dibango. Vidu afro-, bakango, cximurengo, hajlajfo, jxujxuo, kvelao, sukuzo.

maleo = mallet

Marteleto kun ronda kapo. Uzata por ludi perkutinstrumentojn. Vidu tamburbastoneto, batilo, broso.

malproksima cxarlestono = remote hihat

Cxarlestono, kies cimbaloj estas muntitaj en la drumo je ia distanco de gxia pedalo. Longa kablo konektas la pedalon al la cimbaloj.

malproksima klavaro = remote keyboard

Portebla sintezila klavaro en formo simileta al elektra gitaro. Ligita al la sintezilo mem per kablo, kaj tenata kiel elektra gitaro.

malsxalti = switch off

= elsxalti. Vidu sxalti.

malsxaltilo = off-button

Vidu sxaltilo.

managxero = manager

Prizorganto de la negocaj aferoj de artisto. Vidu turnemanagxero.

mandolino = mandolin

Pirforma Italdevena kordinstrumento kun kvar aux ses kordoparoj. Ludata plektre.

marakoj = maracas

Tenilhavaj globoj plenigitaj per semoj, sxtonetoj aux simile. Oni kutime uzas ilin duope skuante ilin per la manoj kiel ritmajn instrumentojn. Gravaj en Latin-Amerika muziko.

marimbo = marimba

Instrumento simila al ksilofono. Ekzistas en diversaj grandoj. La pli grandaj havas resonancajn tubojn sub la lamenoj. Vidu balafono, vibrafono.

marmeladi = to jam

Slanga vorto. Senceremonie kunludi plejparte improvizante.

mastra lauxtoregilo, mastro = master volume control

Cxefa lauxtoregilo de ekz. amplifilo aux miksilo.

mastro = master

1. = mastra lauxtoregilo.

2. = mastrobendo.

mastrobendo, mastro = master tape

Sonbendo kun finrezulta sono post registrado kaj miksado. Laux mastrobendo oni poste povas produkti ekz. albumon.

media muziko = ambient music

Muziko farita por esti etosokrea fono en certa medio, kontraste al muziko kreita por esti atente auxskultata. Vidu muzako.

melodio = melody

Vico de sinsekvaj tonoj, kiuj kune esprimas muzikan “ideon”. Vidu akompano, akordo, harmonio.

melotrono = mellotron

Klavarinstrumento simila al orgeno aux sintezilo. La tonoj venas de sonbendetoj kun registrajxoj de ordinaraj instrumentoj, ofte diversaj arcxinstrumentoj. Vidu sintezilo, sampli.

membrano, tamburmembrano = drum head, drum skin

Fleksebla peco el plasto (antauxe el besta hauxto), kiun oni strecxas sur la aperturojn de la korpo de tamburo, kaj kiu batite produktas la tamburan sonon. Vidu bata membrano, fronta membrano, funda membrano.

mentoo = mento

La nacia danco kaj muziko de Jamajko. Ritme parenca al kalipso kaj rumbo kun okonaj notoj grupigxantaj 3 + 3 + 2. Vidu skao.

metala kased(bend)o = metal cassette

Vidu kasedo.

metalroko = heavy metal

Speco de lauxta kaj agresa roko, en kiu superregas distorditaj elektraj gitaroj. Jimi Hendrix, Deep Purple, AC/DC, Van Halen, Europe. Metalroko evoluis el sxtonroko fine de la sesdekaj jaroj. Ekzistas pluraj specoj de metalroko, kiel ekz. rapida metalroko kaj damna metalroko.

metronomo = metronome

Aparato (mekanika aux elektronika), kiu faras ritman klakon en konstanta, sed algxustigebla rapideco. Uzata ekz. dum instrumenta trejnado. Vidu klakokanalo.

mezo = middle, presence

La meza parto de la tonspektro kontraste al baso kaj diskanto. Vidu tembro, ekvalizi.

mezolidia modalo = Mixolydian mode

Vidu modalo.

mezuro = bar

Baza unuo de takta muziko. La distanco inter du cxefpulsoj. En muzika notacio mezuroj estas limataj de vertikalaj mezurstrekoj. Vidu takto.

mi = minor

Mallongigo de minora.

MIDI-o = MIDI

Normo por komunikado inter elektronikaj muzikaparatoj, kiel sintezilo, sekvencilo, drumomasxino k.s. MIDI = Musical Instrument Digital Interface (= Muzik-Instrumenta Cifereca Interfaco).

mikrofono = microphone

Ilo, kiu transformas sonon en elektrajn ondojn. Uzata por kapti ekz. la sonon de vocxo aux instrumento kaj transdoni gxin al ekz. amplifilo. Vidu dinamika mikrofono, kondensila mikrofono.

miksi = to mix

Vidu miksilo.

miksilo = mixer

Aparato, kiu ricevas sonon tra pluraj kanaloj, kaj per kiu oni kunmiksas ilin al unu, aux, stereofonie al du, kanaloj, gxustigante la relativajn lauxtojn. Miksiloj estas uzataj en studio, en alpublika sonsistemo k.t.p. Vidu amplifilo.

minidisko = MiniDisc, MD

Speco de disketo kun ciferece storita sono, dauxre entenata en protekta plasta ujo, kaj ludigata per minidiskludilo. Minidiskoj similas al komputilaj disketoj, sed estas malpli grandaj (7 × 7 cm.). La informoj sur minidisko estas kunpremitaj per speciala algoritmo, kaj ampleksas 74 minutojn da stereofonia sono. Ekzistas nurlegaj minidiskoj kun antauxregistrita sono, kaj minidiskoj, sur kiuj eblas plurfoje registri same kiel cxe komputilaj disketoj. La sonkvalito de minidisko estas preskaux egala al tiu de kompakta disko malgraux la kunpremo de la informoj. Oni uzas minidiskojn ankaux kiel komputilajn datendiskojn. Vidu DAT-magnetofono.

minidiskludilo = MiniDisc player

Aparato por ludigi minidiskojn, kaj eventuale ankaux por registri sonon sur minidiskojn.

minimumismo = minimalism

Muzikspeco, kiu multe uzas ripetadon de simplaj elementoj. Punko estas foje rigardata kiel minimumismo. En la arta muziko Steve Reich kaj Philip Glass estas konataj minimumistoj.

minora = minor

Pri tonalo/gamo/akordo: Tia, ke gxia trito estas (rilate al la unuto) granda je tri duondutoj. Aliokaze: Tia, kiel en minora tonalo, gamo aux akordo; apartenanta/rilata al minora tonalo, gamo aux akordo. [Minora gamo, minora akordo, minora intervalo.] Vidu majxora.

(La vera difino de “minora” estas multe pli kompleksa, sed tri-duonduta trito estas klare la plej karakteriza eco.)

mistona

= falsa.

modalo = mode

1. Iu el la praaj specoj de gamo uzitaj en la mezepoko. El ili fontas la nunaj majxora kaj minora gamoj. ankaux nomataj ekleziaj aux pregxejaj modaloj. La diversaj modaloj nomigxas “ionia”, “doria”, “frigia”, “lidia”, “mezolidia”, “eolia” kaj “lokria”.

2. Iu el iom modifita grupo de gamoj samnomaj kiel la mezepokaj modaloj, kaj uzataj en iaj formoj de jxazo kaj roko.

moduli = to modulate

Transiri de unu tonalo al alia. Vidu transponi.

monofonio = mono

Tekniko de sonreproduktado, kiu uzas nur unu kanalon. Vidu stereofonio.

monoo

Mallongigo de monofonio.

motauxno = motown

Speco de popo bazita sur gospelo, soulo kaj ritmenbluso. Temptations, Supremes, Stevie Wonder.

multatembra = multitimbral

Pri sintezilo: Kapabla produkti samtempe plurajn tonojn kun malsamaj tembroj. Vidu plurvocxa.

muzako = muzak

Senarta kaj simpligita media muziko, kiun oni povas auxdi ekz. en supermerkatoj, restoracioj, liftoj kaj aliaj publikaj lokoj. Origine “muzako” estis marko (Muzak) de Usona firmao, kiu en la 30-aj jaroj produktis tian muzikon.

muzikalo = musical

Speco de popularmuzika opereto. {My Fair Lady}, {Fiddler on the roof}, {Evita}.

muziknoto

= noto.

muziksintezatoro

EVITINDA. sintezilo.