Roko kaj Popo

Tonoj kaj akordoj

Nomoj de tonoj

La Plena Ilustrita Vortaro kaj la Esperanta Bildvortaro parolas pri du sistemoj de tononomoj: “la Angla-Germana” kaj la “Itala-Hispana-k.t.p.-a”. Esperanto tamen havu prefere unu solan sistemon. La alfabeta sistemo (Angla-Germana) estas la pli facile lernebla, kaj estas tial rekomendinda:

A, B, C, D, E, F, G (a, bo, co, do, e, fo, go)

Eblas fari kunmetajxojn el la tononomoj:

A-oj, B-oj (booj), C-a (coa), G-akordo (goakordo) k.t.p.

La elparola vokalo “o” ne forfalas, cxar gxi ne estas O-finajxo, sed nura helpvokalo.

Aldone oni uzu la vortojn “diesa” kaj “bemola”:

A diesa, A bemola, C diesa, C bemola k.t.p.

Ekzistas ankaux la simboloj “dudieso”, “dubemolo” kaj “naturigilo”.

Vidu cxi-poste sub nomoj de akordoj mallongigojn de la tononomoj.

La nelogikan nomon H por la tono B oni nepre evitu.

La do-re-mi-sistemo (solfegxo) estu uzata nur en trejnado de kantvocxoj k.s. Esperanto havu unu sistemon por nomi tonojn, kiel plej multaj aliaj lingvoj.

Nomoj de gamoj

La cxefaj gamoj estas la majxora kaj la minoraj gamoj, sed ekzistas ankaux kvintona, plenduta k.a. gamoj. Krome oni uzas ankaux diversajn modalojn.

Nomoj de intervaloj

Por la intervaloj ekzistas du serioj de nomoj. La rekomendinda serio egalas al la ordinaraj nombraj vortetoj plus la “sufikso” T:

unuto, duto, trito, kvarto, kvinto, sesto, septo, okto, nauxto, dekto k.t.p.

(= primo, sekundo, tercio, kvarto, kvinto, seksto, septimo, oktavo, nauxno, decimo ...)

Aldonigxas la vortoj majxora, minora, ega kaj eta, ekz.:

  • C - D bemola = minora duto (duonduto)
  • C - D = majxora duto (plenduto)
  • C - E bemola = minora trito
  • C - E = majxora trito
  • C - F diesa = ega kvarto
  • C - G bemola = eta kvinto
  • C - G diesa = ega kvinto
  • C - A bemola = minora sesto
  • C - A = majxora sesto
  • C - B bemola = minora septo
  • C - B = majxora septo

Nomoj de akordoj

Akordojn oni povas nomi per la nomo de la baza tono kaj diversaj aldonaj vortoj kiel “majxora”, “minora”, “ega”, “eta” k.t.p. Tiaj plenaj nomoj povas tamen iafoje esti tro longaj, ekz. kiam bando sin ekzercas, kaj oni bezonaz rapide nomi la diversajn akordojn de muzikpeco. Tial mi ellaboris simplan sistemon de mallongigoj, kiu uzas la du unuajn literojn de kelkaj vortoj:

  • majxora = ma
  • minora = mi
  • diesa = di
  • bemola = be

Por la intervaloj suficxas en mallongigoj la simplaj senfinajxaj nombrovortoj.

Ekzemploj de akordonomoj:

  • C, E, G = C (majxora) - normale temas pri majxoro se ne estas alie montrite = C (ma)
  • C, E bemola, G = C minora = C mi
  • C diesa, E diesa, G diesa = C diesa (majxora) = C di (ma)
  • D bemola, F, A bemola, C bemola = D bemola kun septo, D bemola septa - se ne estas alie montrite, temas cxiam pri minora septo = D be sep
  • A, C diesa, E, G diesa = A kun majxora septo, A majxorsepta = A ma sep
  • F, A, C, D = F kun sesto, F sesta = F ses
  • C, E, G diesa = C kun ega kvinto = C eg(kvint)a
  • E, G, B bemola = E minora kun eta kvinto, E minora etkvinta = E mi eta
  • A, C diesa, E, G, B = A nauxta = A naux
  • A, C diesa, E, G, B, D = A dekunuta = A dek unu
  • C, E, G bemola, B bemola = C septa kun eta kvinto, C septa etkvinta = C sep eta
  • C, E, G, B bemola, A = C septa kaj dektrita = C sep dek tri
  • C, E, G, B bemola, D diesa = C (septa kaj) nauxta - se estas nauxto estas normale ankaux septo = C (sep) naux
  • C, E, G, D diesa = C nauxta (sen septo) = C naux (sen sep)

Anstataux la vorto “ega” kaj “eta” oni ankaux povas uzi “plus” kaj “minus”.

La nomojn de la cxi-antauxaj akordoj oni ankaux povas skribi jene (simile al ofta internacia sistemo):

C, Cm, C#, Db7, AM7, F6, C+(5), E-, A9, A11, C7-(5) ...

Ankaux la tonojn mem oni ofte povas oportune nomi simple:

co di = C#, bo be = Bb, a di = A#, k.t.p.

Taktoj

Taktojn oni strikte nomu “kvar-kvarona takto” (4/4); “tri-kvarona takto” (3/4); “ses-okona takto” (6/8), k.t.p., sed normale suficxas “kvar-kvar-takto”, “tri-kvar-takto” k.t.p., aux ecx plej simple “kvar-takto”, “ses-takto”, “sep-takto” k.t.p.

“Oloj”

Laux “triolo” (“trioleto” en PIV) kreigxis la vortoj “duolo”, “kvarolo”, “kvinolo” k.t.p. (Oni povas diri, ke tiuj vortoj enhavas la specialan sufikson OL, sed oni ankaux povas ilin rigardi kiel sensufiksajn radikvortojn.)