Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - AB

AAS

Mallongigo de alartista sonsistemo.

absoluta tonsento = perfect pitch

Malofta kapablo identigi la tonalton de izolita tono. Plej multaj homoj havas nur relativan tonsenton.

afro- = afro-

Prefiksa mallongigo de “Afriko”. Uzebla ekz. en iuj nomoj de muzikspecoj, kiuj kombinas Afrikan muziktradicion kun ia populara muziko. [Afroroko Osibisa, afrodiskoo Akie Deen, afroregeo Sonny Okusun k.t.p.] Vidu bakango, cximurengo, hajlajfo, jxujxuo, kvelao, makoso, sukuzo.

agogo = agogo

Forgxita duobla aux triobla Afrika sonorilo ludata per fera stangeto. Vidu bovsonorilo.

agordaparato = tuning machine

Elektronika aparato por helpi cxe agordado. Gxi aux donas norman tonon aux analizas la ludatan tonon montrante, kiom tiu devias de la gxusta tonalto.

agordforko = tuning fork

Forksimila sxtala ilo, kiu frapite donas agordotonon.

agordi = to tune

Gxustigi instrumenton (aux parton de instrumento) tiel, ke gxiaj tonoj estu je gxusta tonalto. Vidu agordforko, agordaparato, agordilo.

agordilo = tuning peg, machine etc

Tiu mekanismo de instrumento, kiun oni manipulas por agordi la instrumenton. Kordinstrumento havas sxrauxbajn aux kejlajn agordilojn.

akompana gitaristo = rhythm guitarist

Gitaristo, kiu cxefe ludas ritman kaj akordan akompanon. Vidu solgitaristo.

akompano = accompaniment

Muziko ludata kiel subteno de kanta aux instrumenta melodio. Vidu solo.

akorda agordo = open tuning

Tia agordo de kordinstrumento, ke la liberaj kordoj en si mem formas uzeblan akordon. Vidu glitgitaro.

akordiono = accordion

Portebla klavarinstrumento, kies sono estas produktata per metalaj lamenetoj, kiuj ekvibras pro aero blovata per faldita balgo. Vidu Kajxuna akordiono, bandoniono, koncertino.

akordo = chord

Kombino de pluraj tonoj ludataj (pli-malpli) samtempe. Vidu melodio, harmonio.

aktiva elektroniko = active electronics

Elektronikaj cirkvitoj kun antauxamplifilo (en elektra instrumento), kiu ebligas ne nur malfortigi la signalojn (pasiva elektroniko) sed ankaux fortigi ilin.

akustika = acoustic

Tia, ke sono estigxas sen helpo de elektra aparato. Vidu elektra, amplifi, amplifilo, sintezilo.

alartista lauxtparolilo

= sufloro. Vidu alartista sonsistemo.

alartista sonsistemo = monitor system

= AAS. Sonsistemo, kies sono estas direktata al la artistoj sur la podio por ke tiuj povu pli klare auxdi sin mem. Lauxtparolilojn de AAS oni povas nomi sufloroj. Vidu alpublika sonsistemo.

albumo = album (record, cassette or CD)

Gxenerala vorto por eldonajxo de registrita muziko kun pluraj muzikpecoj (aux unu longega muzikpeco). Albumo povas esti gramofona disko, kompakta disko, kasedo, DAT-kasedo k.t.p. Disketon kun nur du-tri pecoj oni tamen ne nomu “albumo”.

aldo = alto

1. Tonregistro de instrumento aux (virina) vocxo, inter soprano kaj tenoro. [Aldviolono, aldsaksofono, aldokantistino.]

2. Instrumento (precipe aldviolono), vocxo aux kantisto kun tia registro. Vidu baritono, baso, soprano.

aldviolono = viola

Violono kun alda registro, ofte nomata simple “aldo”.

alpublika sonsistemo = public address system, PA

= APS. Sonsistemo kun amplifilo, lauxtparoliloj, miksilo kaj aliaj aparatoj, per kiu oni auxdigas parolanton aux artistojn al publiko. Vidu alartista sonsistemo.

altfidelo = high fidelity, hi-fi

Kvalitnormo (nun iom malaktuala) de tekniko por reprodukti registritan sonon kun “alta fidelo al la origina sono”.

amplifi = to amplify

Plifortigi (sonon aux simile) per tiucela elektra aparato. Vidu elektra.

amplifilo = amplifier

Aparato por amplifi, necesa por elektraj gitaroj kaj aliaj elektraj instrumentoj.

analoga = analog

Vidu cifereca.

ancxo = reed

Maldika langeto normale el kano, kies vibro kreas la sonon de kelkaj blovinstrumentoj (ekz. saksofono).

antauxelekto = preset

Antauxe farita algxustigo de la diversaj regiloj de elektra aparato. En kelkaj aparatoj oni povas arangxi plurajn antauxelektojn aktualigeblajn lauxdezire per manipulo de nur unu regilo, tiel ebligante rapidan sxangxon de la aparata funkcio.

apinto = apinti

Konusforma tamburo el Surinamo.

APS = PA

Mallongigo de alpublika sonsistemo.

arangxi = arrange

Adapti muzikpecon por ia grupo de instrumentoj kaj/aux kantistoj.

arcxinstrumento = strings, string instruments

Muzika instrumento ludata per arcxo, ekz. violono, kontrabaso.

arcxinstrumenta sintezilo = string synthesizer

Sintezilo, kiu produktas sonojn similajn al tiuj de ia arcxinstrumento (ekz. violono). Vidu sampli, melotrono.

arcxo = bow

Longa maldika stango, lauxlonge de kiu estas fiksita fasko de cxevalharoj, kaj kiu estas uzata por ludi arcxinstrumenton. Vidu elektra arcxo.

arta muziko = art music

Malpreciza esprimo por muziko kun altaj artaj ambicioj. Kontrastas al populara muziko kaj folklora muziko. Oni uzas ankaux la esprimojn “klasika muziko” kaj “serioza muziko”.

atako = attack

Vidu sonprofilo.

auxdio = audio

Cxia tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono. [Auxditekniko, auxdibendo, auxdiregistrajxo.] Vidu video.

(Ofte oni povas anstatauxe uzi kunmetojn kun la radiko AUXD: [auxdbendo, auxdotekniko]. Sed tiaj esprimoj havas pli gxeneralan signifon.)

auxtomata flanksxangxo = auto-reverse

Funkcio de kelkaj kasedmagnetofonoj. La masxino auxtomate ekludas la alian flankon de la kasedbendo, kiam la bendo atingis sian finon.

auxtomata stopo = auto-stop

Funkcio de kelkaj magnetofonoj, kie la antauxenvolvanta motoro auxtomate malsxaltigxas, kiam la bendo atingis sian finon.

bakango = mbaqanga

Populara muziko en Sud-Afriko, influita de ritmenbluso, roko kaj regeo. Soul Brothers, Steve Kekana, Paul Simon {Graceland}. Vidu afro-, cximurengo, hajlajfo, jxujxuo, kvelao, makoso, sukuzo.

balado = ballad

Trankvila kaj malrapida peco kun emfazo je (romantika) teksto kaj/aux melodio. Vidu kanzono.

balafono = balafon

Speco de okcident-Afrika kaj centr-Afrika marimbo kun resonancaj kalabasoj sub la lamenoj. Vidu vibrafono.

bando = band

Kunludantaro. Pli malformala vorto uzata anstataux “orkestro” aux “ensemblo” en jxazo, roko aux alia populara muziko. Bando estas almenaux iom organizita afero, ofte kun nomo, kontraste al la pli gxenerala vorto “grupo”.

bandoniono = bandoneon

Speco de granda kvadrata akordiono inventita en la 1840-aj jaroj de la Germano Band. Tre uzata en Argentina tango: Astor Piazzola. Vidu Kajxuna akordiono, koncertino.

bangxo = banjo

Kvarkorda aux kvinkorda instrumento kun longa kolo kaj tambursimila korpo uzata ekz. en frua jxazo. Vidu ukulela bangxo.

barbireja kantado = barber-shop (singing)

Speco de senakompana, normale (kvar)vira, harmonia kantado, kiu estis jam establita en la tempo de Sxekspiro en Anglio, kiam oni provizis liuton por ke atendantaj klientoj en la barbirejoj povu sin distri per kantado. Gxi repopularigxis en la Usona okcidento (cx. 1850), kiam oni sercxis oron. La barbiro provizis gitaron por trankviligi siajn sendisciplinajn klientojn.

baritono = baritone

1. Tonregistro de instrumento aux (vira) vocxo, inter tenoro kaj baso. [Baritonsaksofono, baritonkantisto.]

2. Instrumento, vocxo aux kantisto kun tia registro. Vidu aldo, soprano.

basgitaro = bass guitar

Kvarkorda (malofte kvinkorda aux seskorda) gitaro, normale elektra kaj sen resonanca skatolo. Gxi havas la saman registron kiel kontrabaso. Vidu elektra gitaro.

basisto = bassist, bass player

Muzikisto, kiu ludas basan instrumenton, ekz. basgitaron (basgitaristo) aux kontrabason (kontrabasisto). Baskantiston oni tamen ne nomas “basisto”, sed simple “baso”.

baso = bass

1. Tonregistro de instrumento aux (vira) vocxo, la plej malalta registro, sub baritono. [Bassaksofono, baskantisto.]

2. Instrumento, vocxo aux kantisto kun tia registro. Vidu aldo, soprano, tenoro.

3. La plej malalta parto de la tonspektro kontraste al diskanto kaj mezo. Vidu tembro, ekvalizi.

bastamburo = bass drum, kick drum

Granda tamburo kun basa sono. En drumo ludata per pedalo.

bastamo = surdo

Tamburo simila al tamego, sed ne planka, nek staranta. Oni ludas gxin pendantan de la sxultro, per maleo. Ofte uzata en la Brazila karnavala sambo. Auxdigxas ekz. en {Dolcxajxoj de Brazilo (en la albumo “Aaron Brazilumas Esperante”)}.

bastoneto = stick

Vidu tamburbastoneto.

bastubjo = bass tuba

Vidu tubjo.

bata membrano = batter head

Tiu membrano de tamburo, sur kiun oni batas, kontraste al la funda (cxe drumaj bastamburoj fronta) membrano, kiu nur resonas.

baterio

EVITINDA. drumo.

batilo = beater

Martelsimila parto de pedalo uzata por ludi tamburon. Vidu tamburbastoneto, broso, maleo.

bato

= pulso.

be = flat

Mallongigo de bemola.

bekfluto = recorder

Vidu fluto.

bekvadrato

= naturigilo.

bemolo = flat

Kromsigno, kiu montras malaltigon de tono je duonduto. [D bemola, A bemola.]

bendakompanado = tape backing

Kantado aux ludado kun akompano de sonbendo (aux simile) anstataux muzikistoj. Vidu bendomimado.

bendo, sonbendo = tape

Bendo, sur kiu eblas registri sonon per magnetofono. Ekzistas grandaj rulbendoj, kiujn oni volvas cxirkaux bobenoj, kaj kasedbendoj kiuj estas dauxre entenataj en plastaj ujoj. Vidu albumo, disko, DAT-kasedo.

bendomimado = mime, lip sync

Sxajnigado de kantado kaj/aux ludado, dum la vera sono venas de sonbendo aux simile. Vidu bendakompanado.

biaso = bias

Speco de helpsignalo, kaj ties fortonivelo, uzata en registrado sur magnetajn bendojn.

bis = encore

Aproba ekkria vorto uzata por peti al artisto refari pecon. Peco ripetata pro bis-krio estas bisajxo. Vidu ekstrajxo.

bisajxo = encore

Vidu bis.

blanka bruo = white noise

Sibla sono auxdata, kiam cxiu frekvenco de la auxdebla tonspektro sonas samtempe kaj samlauxte. Blanka bruo estas kreebla elektronike, ekz. per sintezilo. Se la relativaj frekvencolauxtoj estas adaptitaj al la homa auxdkapablo, oni parolas pri rozkolora bruo.

bleketeo = blekete

Afrika longkorpa alta unumembrana tamburo ludata mane aux per kanaj bastonetoj.

blokakordado = block chording

Speco de pianoludado, en kiu la maldekstra mano, anstataux ludi basfigurojn, imitas la akordojn de la dekstra mano, kreante pli largxan kaj pli fortan sonon.

blovinstrumenta sintezilo = wind synthesizer

Sintezilo ludata ne per klavaro, sed per ilo simila al ia blovinstrumento. Vidu gitarsintezilo.

blovinstrumento = wind instrument

Muzika instrumento, kies sonon produktas vibranta aero ordinare ene de tubo, ekz. trumpeto, saksofono, tubjo.

blugraso = bluegrass

Speco de praformo de kontreo. Uzas nur akustikajn instrumentojn, kiel bangxo, violono, mandolino, gitaro kaj dobro. Blue Grass Boys, New Lost City Ramblers.

blusa harmoniko = blues harmonica, blues harp

Diatona harmoniko uzata cxefe en bluso.

blusa tono = blue note

Iom subtona septo aux trito karakteriza por bluso. Ankaux aliaj tonoj estas ofte nomataj “blusaj”, se ili estas intence iom subtonaj aux supertonaj. Vidu fleksi, subtona, supertona, falsa.

bluso = blues

Speco de muziko kreita cxirkaux 1900 en Usono el kantoj laboraj kaj religiaj, karakterizata de melankolio kaj malgxojo, kaj de la specialaj blusaj tonoj. Bluso estas unu el la bazoj de roko kaj jxazo. Vidu kampara bluso, klasika bluso, urba bluso, ritmenbluso, blusroko, dekdumezura bluso, blusa harmoniko.

blusroko = blues rock

Speco de roko kun forta blusa influo. Yardbirds, John Mayall’s Bluesbreakers, Canned Heat, ZZ Top. Vidu ritmenbluso.

bongoj, bongotamburoj = bongos

Latin-Amerika perkutinstrumento. Du etaj tamburoj kunmuntitaj. Oni ludas tenante la bongojn inter la genuoj. Vidu kongao, tamo, timbaleo.

bopo = bop, bebop

Speco de jxazo kreita en la 40-aj jaroj kiel evoluigo de svingo. Charlie Parker, Dizzy Gillespie, Thelonius Monk, Kenny Clarke.

bosanovo = bossa nova

Speco de Brazila muziko kreita fine de la 50-aj jaroj, parenca al sambo, sed pli milda kaj pli malrapida. João Gilberto, Vinicius de Moraes, Antônio Carlos Jobim.

botelkola gitaro = bottleneck guitar

Glitgitaro ludata per botelkolo uzata kiel glitilo. Vidu pedala sxtalgitaro.

bovsonorilo = cow bell

Perkutinstrumento. Granda angula bovsonorilo sen interna frapilo. Aux tenata mane aux muntita sur tamburo. Ludata per bastoneto. Grava en Latin-Amerika muziko.

brakstativo = boom stand

Stativo kun algxustigebla braksimila stango etendigxanta de la vertikala stango. Uzata ekz. por kantmikrofonoj.

broso = brush

Peniksimila dratbroso uzata por ludi tamburojn mallauxte kaj sen troa perkuto. Ofte uzata en jxazo. Vidu tamburbastoneto, maleo, batilo.

brureduktado = noise reduction

Tekniko uzata por malpliigi la siblan bruon de ekz. sonbendoj. La plej konataj specoj de bruredukiloj estas de la marko Dolbio (Dolby)).

brureduktilo

Vidu brureduktado.

bugio = boogie(-woogie)

Speco de piana bluso en 8/8-takto kun ripetfraza promenbaso. La akordostrukturo estas normale dekdumezura bluso. Jimmie Yancey, Fats Domino, Jerry Lee Lewis.

busxpeco = mouth piece

Tiu parto de blovinstrumento, kiu estas tenata en aux cxe la busxo. Vidu ancxo.

butono = button

Vidu regilo.