Rilataj subfrazoj

Parolantoj de Euxropaj lingvoj ofte imagas, ke rilataj subfrazoj devas ekzisti en cxiu lingvo, kaj ke ili devas funkcii gxuste kiel en la Franca, Germana, Angla, Hispana, Rusa k.t.p. kaj Esperanto. Sed tiu maniero formi rilatajn subfrazojn, kiun uzas preskaux cxiuj Euxropaj lingvoj, tute ne estas la plej normala sistemo en la mondo. Ekzistas aliaj, kaj ili estas same aux ecx pli kutimaj.

La informoj tie cxi estas cxerpitaj cxefe el la libro “Language Universals and Linguistic Typology” (Lingvaj Universalajxoj kaj Lingvoscienca Tipologio) de Bernard Comrie (2-a eld., Basil Blackwell, Oxford, 1989).

Aperos ekzemploj el diversaj lingvoj. Plej versxajne en iuj el la ekzemploj ensxteligxis eraroj. Mi pardonpetas anticipe pri tio. La transskriboj estas en multaj okazoj mankohavaj pro la limigitaj ebloj de supersignoj k.s. Korektoj estos bonvenaj.

Kio estas rilata subfrazo?

La temo “rilataj subfrazoj” estas tre vasta kaj komplika, kaj por limigi gxin mi traktos cxi tie nur tiajn rilatajn subfrazojn, kiujn Esperanto formas per la rilataj KI-vortoj kiu kaj kies.

Temas pri konstruoj kiel la jena:

  • Hodiaux mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hieraux.

Tiun frazon oni povas rigardi kiel kunmeton de du frazoj.

  1. Hodiaux mi renkontis la virinon.
  2. Vi menciis la virinon hieraux.

Frazo 1 estas la cxeffrazo. En gxi rolas certa virino. Por montri pli precize, pri kiu virino oni parolas, oni aldonas informon pri sxi. Tiu informo estas frazo 2. Tiu frazo estas aldonita al frazo 1, kaj ekrolas kiel rekta priskribo de la frazparto la virino. Frazo 2 estas rilata subfrazo. Rilataj subfrazoj aperos kursive cxi tie.

La cxefvorto

Grava nocio cxi-poste estos “la cxefvorto”. En la cxi-antauxa ekzemplo (la) virino estas cxefvorto. Tiu rolanto aperas kaj en la cxeffrazo, kaj en la subfrazo. En ambaux okazoj gxi rolas kiel objekto, sed tio estas nura hazardo. Jen alia ekzemplo:

  • Cxu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kusxis sub la lito?

Cxefvorto estas (tiuj) aferoj. Gxi rolas en la cxef-frazo kiel objekto, kaj en la subfrazo kiel subjekto: 1. Cxu vi kunportis tiujn aferojn? 2. Tiuj aferoj kusxis sub la lito.

Alia ekzemplo:

  • Vere sxokis min tiu afero, pri kiu vi parolis hieraux.

Tiu afero estas subjekto en la cxeffrazo: 1. Vere sxokis min tiu afero. Sed gxi estas pri-komplemento en la subfrazo: 2. Vi parolis pri tiu afero hieraux.

La pozicio de la rilata subfrazo

Unue oni povas distingi en la lingvoj tri specojn de konstruoj laux la pozicio de la rilata subfrazo:

  1. Postmetitaj rilataj subfrazoj
  2. Antauxmetitaj rilataj subfrazoj
  3. Cxirkauxmetitaj rilataj subfrazoj

Esperanto havas postmetitajn subfrazojn. Tiun specon mi jam ekzempligis cxi-antauxe.

Antauxmetitajn rilatajn subfrazojn havas ekz. la Japana:

  Boku ni  kare no    kaita    e     o  kuremasita.
  mi   al  li   SUBJ  pentris  bildo-n  donis.
  = (Li) donis al mi bildon, kiun li pentris.

[La rolmontriloj aperas en la Japana cxiam post sia frazparto. La subjekto (cxi tie li) ofte estas subkomprenata.]

La cxeffrazo estas: Boku ni e o kuremasita. = (Li) al mi bildon donis. La subfrazo estas: Kare no kaita. = Li pentris (gxin). La subfrazo aperas antaux la cxefvorto e. En Esperanto ni povas similete uzi participan konstruon: Li donis al mi de li pentritan bildon.

Cxirkauxmetitaj rilataj subfrazoj estas multe pli maloftaj. En tiaj konstruoj la cxefvorto ne aperas en la cxeffrazo, sed nur ene de la subfrazo. Tiajn konstruojn uzas ekz. la Bambara lingvo (de Senegalo, Malio kaj Burkino):

  Tyè  be  n   ye  so   mìn    ye    dyo.
  viro AS  mi  IS  domo RILAT  vidi  konstrui
  = La viro konstruas la domon, kiun mi vidis.

La domo estas cxefvorto, sed gxi tute mankas en la cxeffrazo mem. Gxi aperas nur ene de la subfrazo. La rilatvorto mìn montras, ke gxuste so (domo) estas la rilatigita cxefvorto.

Krome ekzistas ankaux lingvoj, kiuj tute ne uzas rilatajn subfrazojn. Ili ne estas interesaj en tiu cxi diskuto.

La rolo de la cxefvorto ene de la subfrazo

Pli interesa kaj grava divido estas farebla laux tio, kiamaniere la cxefvorto aperas en la rilata subfrazo, kaj kiel gxia rolo en la subfrazo estas montrata.

Oni povas distingi kvar metodojn. Iuj lingvoj uzas nur unu metodon, sed aliaj lingvoj povas uzi plurajn malsamajn metodojn en diversaj cirkonstancoj.

  1. La cxefvorto aperas plene kaj normale.
  2. Pronomo anstatauxas la cxefvorton.
  3. Rilata pronomo anstatauxas la cxefvorton.
  4. La cxefvorto forestas el la subfrazo.

Ni jam vidis ekzemplon de metodo 1. En la frazo el la Bambara cxi- antauxe la cxefvorto aperas en la subfrazo en sia plena normala formo. Gxi ankaux staras en la normala vortorda pozicio ene de la subfrazo. Tiu metodo estas la plej klara. La frazrolo de la cxefvorto estas montrata en la normala maniero. Se oni memstarigas la subfrazon, gxi aspektas jene: N ye so ye. = Mi vidis la domon. Forestas la rilata vorto min, sed cetere la frazo estas identa. La objekto so estas en la sama loko. (La rolo de la cxefvorto en la cxeffrazo estas tamen malklara en la Bambara ekzemplo - gxi ja tute mankas tie - sed tio estas alia afero. Nun temas nur pri la subfrazo.)

En la dua metodo la cxefvorto aperas kiel pronomo ene de la rilata subfrazo. Tian metodon uzas ekz. la Persa lingvo:

  Man zan -i-ra  ke  Hasan   be u    sibe  zamini dad    misxenasam.
  mi  virino-n   ke  Hasano  al sxi   terpomo      donis  mi-konas
  = Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.

La cxefvorto estas la virino. Gxi aperas en la subfrazo nur kiel pronomo: (al) sxi. Gxi staras tamen en la normala pozicio ene de la subfrazo. La vorteto ke enkondukas la subfrazon, sed ke ne estas frazparto. Gxi ne rolas ene de la subfrazo, sed nur montras, kie komencigxas rilata subfrazo.

Ankaux en la Angla lingvo la tria metodo iafoje aperas. Gxi ne eblas en ordinara Angla lingvo sed iaokaze en ne-normaj variantoj de la Angla:

  This    is     the road  that I   know   where it  leads.
  cxi tiu  estas  la  vojo  ke   mi  scias  kien  gxi  kondukas
  = Jen la vojo, pri kiu mi scias, kien gxi kondukas.

Cxi-okaze ankaux en Esperanto oni devas konservi la cxefvorton ene de la subfrazo en la formo de pronomo: gxi.

La tria metodo estas tiu, kiun uzas Esperanto: la metodo de rilataj pronomoj. Gxi estas tre simila al la antauxa pronoma metodo. La diferenco estas, ke rilata pronomo ne nur estas rolanto ene de la subfrazo kaj reprezentanto de la cxefvorto, sed ankaux anoncilo de la subfrazo. La rilata pronomo estas movata de la normala pozicio, al la komenco de la subfrazo, kie gxi montras, ke rilata subfrazo komencigxas.

Jen ekzemplo el la Rusa:

  Prisxla   devusxka   kotoroj  ja  dal   knigu.
  alvenis  knabino   al-kiu   mi  donis libron
  = Alvenis la knabino, al kiu mi donis la libron.

La cxefvorto la knabino aperas en la subfrazo en la formo de rilata pronomo, kotoroj, kiu havas dativan formon, al-formon. La rilata pronomo staras devige en la komenco de la subfrazo, kvankam al-komplemento (nerekta objekto) normale aperas en tute alia pozicio: Ja dal knigu devusxke. = Mi donis la libron al la knabino.

Fine la kvara metodo, en kiu la cxefvorto tute mankas en la subfrazo. Tian metodon uzas interalie la Korea:

  Hyensik-i     ki ka   -lil  tali-n       maktaki.
  Hyensik-SUBJ  la hundo-n    batis-RILAT  bastono
  = la bastono, per kiu Hyensik batis la hundon

(Cxi tie mankas la cxeffraza parto.) La cxefvorto estas maktaki (bastono). Gxi rolas lauxsence kiel per-komplemento en la subfrazo, sed gxi tute ne aperas tie. Nur la kunteksto kaj la prudento povas cxi-okaze sciigi, kiel kompreni la subfrazon.

Ankaux la Angla ofte uzas tian cxi metodon:

  This    is     the book  (that) the man   gave   to the girl.
  cxi tiu  estas  la  libro (ke)   la  viro  donis  al la  knabino
  = Cxi tiu estas la libro, kiun la viro donis al la knabino.

La cxefvorto the book (la libro) tute mankas en la subfrazo. Ankaux kiam oni uzas la vorton that, oni povas diri, ke temas pri la sama metodo. Tradicie oni diras, ke that estas rilata pronomo cxi tie, kaj ke gxi reprezentas la libron, sed sxajnas pli gxuste diri, ke gxi estas nura enkondukilo de subfrazo, ne rolanto en la subfrazo.

Hierarkio de roloj

La rolo de la cxefvorto en la subfrazo estas grava, kiam oni komparas diversajn lingvojn. Oni povas distingi kvar cxefajn rolojn en la subfrazo:

  1. Subjekto: la viro KIU vendis la libron al la knabino
  2. Rekta objekto: la libro KIUN la viro vendis al la knabino
  3. Nerekta objekto: la knabino AL KIU la viro vendis la libron
  4. Poseda priskribo (genitivo): la knabo KIES libron la viro vendis al la knabino

Sxajnas, ke cxiuj lingvoj, kiuj entute uzas rilatajn subfrazojn, permesas rilatigi subjektojn. Sed multaj lingvoj permesas nur tion. Objektoj k.t.p. ne povas esti rilatigitaj. Aliaj lingvoj permesas rilatigi kaj subjektojn kaj rektajn objektojn. Kaj tiel plu. Oni trovas surprize universalan hierarkion:

subjekto > rekta objekto > nerekta objekto > poseda priskribo

Plej facile estas rilatigi subjektojn. Plej malfacile estas rilatigi posedajn priskribojn. La jeno sxajnas validi universale: Se lingvo povas rilatigi ian pozicion en cxi tiu hierarkio, gxi nepre povas tion fari ankaux por cxiu maldekstra pozicio. Do tute ne ekzistas ekz. lingvo, en kiu nur eblus rilatigi nerektajn objektojn kaj posedajn priskribojn, sed ne subjektojn kaj rektajn objektojn.

Jen ekzemplo el la Malagasa lingvo, kiu nur permesas rilatigon de subjektoj:

  ny mpianatra  izay  nahita  ny vehivavy
  la studento   ke    vidis   la virino
  = la studento, kiu vidis la virinon

Ne eblas la interpreto la studento, kiun vidis la virino, nek ekzistas ia eblo tion rekte traduki en la Malagasan per rilata subfrazo. (Oni devas unue pasivigi la frazon, tiel ke la rilatigota vorto farigxas subjekto: la studento, kiu estis vidata de la virino.)

Cetere la subfrazo tekstas jene kiel memstara frazo:

  Nahita  ny vehivavy  ny mpianatra.
  vidis   la virino    la studento
  = La studento vidis la virinon.

Rimarku, ke la Malagasa uzas la tre maloftan vortordon: verbo - objekto - subjekto.

Ekzistas ekzemploj de lingvoj, kiuj permesas nur subjektajn kaj rektobjektajn subfrazojn. Ekzistas lingvoj, kiuj permesas subjektajn, rektobjektajn kaj nerektobjektajn subfrazojn. Kaj ekzistas lingvoj, kiuj permesas cxiujn variantojn, kiel ekz. Esperanto kaj la Angla.

Ekzistas iaj esceptoj al tiu cxi “universala principo”, sed gxenerale gxi estas surprize valida tutmonde.

En la libro de Comrie estas nenia mencio de la ebloj rilatigi komparajn frazpartojn - en Esperanto komparaj ol-esprimoj kaj komparaj kiel-esprimoj. Sxajnas al mi, ke tiaj frazpartoj trovigxas ekstreme dekstre en la hierarkio, cxar ili estas laux mi tre malfacile rilatigeblaj. Laux mia lingvosento tia cxi rilata subfrazo estas nur tre dube ebla:

  • Li estas tiu frato, ol kiu mi estas pli agxa.
  • Cxeffrazo: Li estas tiu frato.
  • Subfrazo: Mi estas pli agxa ol tiu frato.

Ecx pli duba sxajnas la jena:

  • Mi renkontis tiun amikon, kiel kiu mi estas same agxa.
  • Cxeffrazo: Mi renkontis tiun amikon.
  • Subfrazo: Mi estas same agxa kiel tiu amiko.

Ecx pensi pri tiaj konstruoj estas kaporompa.

Diversaj metodoj en la sama lingvo

Ofte unu sama lingvo uzas plurajn el la kvar metodoj por formi subfrazojn. Tiuj metodoj distingigxas per sia malsama klareco. En la unua metodo la cxefvorto kaj gxia rolo en la subfrazo estas maksimume klara. En la dua pronoma metodo tio estas iom malpli klara. En la tria metodo kun rilata pronomo ankoraux malpliigxas la klareco, cxar la rilata pronomo devas stari frazkomence ecx se la frazrolo normale donus alian pozicion. La kvara metodo estas la malplej klara, cxar la cxefvorto tute mankas en la subfrazo.

Ekzistas interesa rilato inter tiu hierarkio kaj la cxi-antauxa hierarkio de frazroloj. Gxenerale lingvoj tendecas uzi pli klaran metodon por pli malfacilaj roloj, dum la malpli klaraj metodoj estas uzataj cxefe por la pli facilaj roloj. Ekz. la Persa lingvo uzas la kvaran metodon por subjektoj kaj rektaj objektoj, kaj la duan pronoman metodon por rektaj objektoj, nerektaj objektoj kaj posedaj priskriboj. (Jes, por rektaj objektoj eblas ambaux metodoj.)

Tial ne estas surprize, ke Esperanto foje utiligas varianton de la pronoma metodo por iaj tre malfacilaj roloj - nome tiaj okazoj, kiam la rilatigita afero rolas en subfrazo de la subfrazo:

  • Cxeffrazo: Mi vidis tiun viron.
  • Subfrazo: Vi diris, ke tiu viro amas vin.
  • Mi vidis tiun viron, pri kiu vi diris, ke li amas vin.

Cxi tie la rilatigita afero aperas dufoje en la rilata subfrazo: Unue kiel lauxsence superflua pri-komplemento, kaj due en sia vera loko kiel pronomo.

Aux:

  • Cxeffrazo: Mi vidis tiun viron.
  • Subfrazo: Vi diris, ke vi amas tiun viron.
  • Mi vidis tiun viron, pri kiu vi diris, ke vi amas lin.

Aux cxu eblas “Mi vidis tiun viron, kiun vi diris, ke vi amas”?

Por la lasta varianto estas iom neklare, kiaj estas la reguloj en Esperanto. Cxu eblas tia konstruo, aux ne?

Ludo por logikemuloj

Tiuj, kiuj povis sekvi cxion gxis cxi tie sen perdi la mensan sanon, estas eble maturaj por logika ludo.

Cxu la Esperanta sistemo de rilataj subfrazoj vere estas logika kaj bona? Cxu ne alia sistemo estus preferinda?

Unue estas klare, ke la Esperanta sistemo kun rilataj pronomoj tute ne estas la plej kutima en la mondo. Aliaj sistemoj ekzistas, kaj iuj el ili estas multrilate pli klaraj kaj principe pli facilaj.

Due estas vere strange, ke Esperanto uzas KI-vortojn kiel rilatajn pronomojn. Tio estas el logika vidpunkto tute nedefendebla:

  1. La KI-vortoj estas demandaj vortoj.
  2. Rilataj subfrazoj tute ne similas al demandoj.
  3. La funkcio de rilata pronomo multe pli similas al montra pronomo: TI-vorto.
   Mi vidis la homon, pri kiu vi parolis.
   = Mi vidis la homon. + Vi parolis pri TIU homo.
                          Ne: *Vi parolis pri KIU homo.*

Do: Estus pli logike uzi rilatajn TI-vortojn en Esperanto. (Se oni ne enkonduku apartan tabelserion por rilataj vortoj. Oni komparu kun la Slovena lingvo, kiu havas specialajn rilatajn vortojn, kiuj estas nek demandaj nek montraj.)

Jene do eblus en “plibonigita” Esperanto, en kiu oni ne plu konfuzus demandajn kaj rilatajn subfrazojn:

  • Hodiaux mi renkontis la virinon, TIUN vi menciis hieraux.
    (= Hodiaux mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hieraux.)
  • Cxu vi kunportis tiujn aferojn, TIUJ kusxis sub la lito?
    (= Cxu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kusxis sub la lito?)
  • Mi konas la virinon, AL TIU Hasano donis la terpomon.
    (= Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.)
  • Li retrovis la bastonon, PER TIU Hyensik batis la hundon.
    (= Li retrovis la bastonon, per kiu Hyensik batis la hundon.)
  • Mi estas la knabo TIES libron la viro vendis al la knabino.
    (= Mi estas la knabo, kies libron la viro vendis al la knabino.)

La diverslingvaj ekzemploj cxi-antauxe ankaux montras, ke estus pli klare havi apartan vorton, kiu enkondukas rilatan subfrazon, kaj apartan vorton, kiu reprezentas la cxefvorton en la subfrazo. Jen do alia ebla reformo nome de plifaciligo kaj tutmondeco:

  • Hodiaux mi renkontis la virinon, KE vi menciis SXIN hieraux.
    (= Hodiaux mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hieraux.)
  • Cxu vi kunportis tiujn aferojn, KE ILI kusxis sub la lito?
    (= Cxu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kusxis sub la lito?)
  • Mi konas la virinon, KE Hasano donis la terpomon AL SXI.
    (= Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.)
  • Li retrovis la bastonon, KE Hyensik batis la hundon PER GXI.
    (= Li retrovis la bastonon, per kiu Hyensik batis la hundon.)
  • Mi estas la knabo KE la viro vendis LIAN libron al la knabino.
    (= Mi estas la knabo, kies libron la viro vendis al la knabino.)
  • Jen la vojo, KE mi scias, kien GXI kondukas.
    (= jen la vojo, pri kiu mi scias, kien gxi kondukas.)

Se iu trovas strange uzi ke en rilataj subfrazoj, li simple inventu specialan vorton, eble ku. Temas ja cxiuokaze nur pri intelekta ludo. Esperanto ne estas pli reformebla ol aliaj vivantaj lingvoj.