PMEG 2023

39.1.7.

1. “Plantotribo” (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la tipa membro de la tribo: asklepiado asklepiadeoj = “la tribo de asklepiadosimilaj plantoj”. EN respondas al la latina sufikso “-eae”. Oni uzu E nur laux la internaciaj botanikaj nomreguloj. Ofte povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, ED, EN kaj OID.

2. “Koloro”. Proponita, sed apenaux uzata sufikso por fari kolorvortojn el radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo *rozea* = “rozkolora, roze rugxa”, negxo *negxea* = “negxkolora, negxe blanka”, polvo *polvea* = “polvokolora, polvogriza”. Oni uzu kunmetajxojn kun la radiko KOLOR (rozkolora, negxkolora) aux precizajn kombinojn kun kolororadikoj (rozorugxa, negxblanka), aux plurvortajxojn (roze rugxa, blanka kiel negxo). Ofte la sufikso EC povas esti suficxa: rozeca, negxeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj ne nepre montras koloran similecon.

La sufikso E aperas en PIV nur por “plantotribo”. La sencon “koloro” proponis Werner en 1986.