PMEG 2023

39.1.1. AB°

“Fiksita instalajxo”. Nur eksperimente uzata por diversaj instalajxoj: trinki *trinkabo* = “trinkakvojxetilo, trinksxprucilo”, ellasi *ellasabo* = “neceseja segxo”. (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = “lavpelvo fiksita al muro”.) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trinkilo, trinkfontano, necesejo, neceseja segxo, necessegxo k.t.p. (Kaj anstataux lavabo suficxas ofte lavujo.)