PMEG 2023

39.2.2. ANTI

Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontrauxeca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo “antaux”: anticipi, Antilebanono, antifono.

Vera prefikso «

“Kontrauxa, malamika, opozicia”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per “anti”: fasxisto antifasxisto = “malamiko de fasxismo”, Kristo Antikristo = “iam aperonta kontrauxulo de Kristo”, tezo antitezo = “kontrauxtezo, malo”, materio antimaterio = “materio el inverse sxargitaj partikloj”, tusi antitusa = “kontrauxtusa”. Vortoj kiel antitusa sxajnas esti frazetvortoj kun kasxita uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = “kontraux tuso” [anti tuso]-A *antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE). Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraux prefiksece: kontrauxfasxisto, kontrauxtezo, kontrauxtusa k.t.p. Multaj tiaj cxi ANTI-vortoj ankaux povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.