PMEG 2023

38.2.10. EJ

EJ = “loko, spaco, domo, cxambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antaux EJ, cxiam estas tio, kio okazas aux trovigxas en la loko.

Agejoj «

EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:

  • lerni lernejo = loko destinita por lernado

  • promeni promenejo = loko arangxita por promenado

  • dormi dormejo = cxambro por dormado

  • eliri elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri

  • redakti redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)

  • akcepti akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)

  • kongreso kongresejo = loko, kie okazas kongreso

  • necesa necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)

  • pregxi pregxejo = loko por pregxado kaj aliaj religiaj agadoj

  • urgxi urgxejo = malsanulejo (aux parto de malsanulejo), kie oni urgxe traktas akcidentoviktimojn k.s.

La vorto pregxejo estas tradicie uzata precipe por kristana pregxejo, dum oni preferas specialajn vortojn por pregxejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed pregxejo ja povas esti uzata por cxia religio. Por kristana pregxejo ekzistas ankaux la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: kristana pregxejo, islama pregxejo, hinduisma pregxejo k.t.p.

Tenejoj, vendejoj «

EJ povas montri lokon, kie oni tenas aux vendas ion:

  • trezoro trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata

  • cxevalo cxevalejo = loko (domo) por cxevaloj

  • auxto auxtejo = loko por teni aux prizorgi auxtojn

  • mallibero malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)

  • cigaro cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, cxambro en kiu oni tenas cigarojn

  • cxapelo cxapelejo = vendejo aux tenejo de cxapeloj

  • viando viandejo = vendejo aux tenejo de viando

  • libro librejo = vendejo de libroj (kolekto aux kolektejo de libroj estas biblioteko)

Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, cxapeltenejo, cxapelvendejo, librovendejo k.t.p.

Produktadejoj «

Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:

  • rizo rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon

  • orangxo orangxejo = loko, kie oni kultivas orangxarbojn

  • tabako tabakejo = loko, kie oni kultivas tabakon

  • vito vitejo = gxardeno de vitoj, vinbergxardeno

Se temas pri fabriko aux simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetajxojn: tabakfarejo = “loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakajxojn”, sxtalejo aux sxtalfabriko = “fabriko de sxtalo”, gisejo aux gisfabriko = “fabriko de gisoj kaj gisajxoj”.

Naturaj abundejoj «

Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:

  • herbo herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)

  • sablo sablejo = loko, kie abundas sablo

  • glacio glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glacxero)

Loko por persono aux grupo «

EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aux speco de personoj laboras, agas, vivas aux simile:

  • tajloro tajlorejo = loko, kie tajloro laboras

  • sxuisto sxuistejo = loko, kie sxuisto laboras

  • episkopo episkopejo = palaco de episkopo

  • ministro ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro

  • konsulo konsulejo = loko, kie servas konsulo

  • stabo stabejo = loko, kie laboras stabo

  • virino virinejo = logxloko por virinoj, haremo, bordelo

  • malsanulo malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)

Figura uzo «

EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aux laborejon, povas ankaux esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:

  • La tuta redaktejo klopodis por fini la gazeton gxustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la jxurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.

  • La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraux informis, ke...

  • Cxu la konsulejo donis al vi vizon?

Ordinara radiko «

  • ejo = loko (destinita por ia speciala afero)