PMEG 2023

38.2.3. AJX

AJX = “(konkreta) afero”. Plej ofte AJX montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC, kiu cxiam montras ion abstraktan (kvaliton aux staton). La diferenco inter AJX kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.

Ecaj radikoj «

Plej ofte oni metas AJX post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-vorto). La rezulta AJX-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:

  • bela belajxo = (konkreta) afero aparte bela, konkretigxo de belo

  • utila utilajxo = (konkreta) afero, kiu estas utila

  • dolcxa dolcxajxo = io karakterizata de dolcxa gusto (bombono k.s.)

  • nuda nudajxo = nuda parto de io (ekz. de korpo)

  • nova novajxo = afero jxus aperinta, io jxus okazinta

Multaj AJX-vortoj havas specialan signifon. Dolcxajxo ne estas iu ajn dolcxa afero, sed io aparte farita por gusti dolcxe. Belajxo ne estas iu ajn bela ajxo, sed afero, kiu reprezentas belecon, aux kiu beligas ion.

Agaj radikoj «

Oni ankaux povas uzi AJX cxe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AJX-vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo dependas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretajxo kiu faras la agon, konkretajxo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:

  • fari farajxo = io farita, farata aux farota

  • desegni desegnajxo = desegnita bildo

  • drasxi drasxajxo = drasxita greno

  • segi segajxo = ligneretoj aux ligna polvo, kiuj ekestis pro segado

  • aparteni apartenajxo = io, kio apartenas al iu

  • bruli brulajxo = io, kio brulas

  • kreski kreskajxo = io, kio kreskas, planto

  • kovri kovrajxo = io, per kio oni kovras

  • amuzi amuzajxo = io, per kio oni povas sin amuzi

  • fini finajxo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton

  • akiri akirajxo = io akirita

  • havi havajxo = io havata

  • trinki trinkajxo = io, kion oni trinkas

  • fandi fandajxo = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato kiu facile fandigxas (speco de elektra sekurigilo)

Oni povas iafoje aldoni participan sufikson por plia precizeco: drasxatajxo (greno, kiun oni drasxas), drasxitajxo (greno, kiun oni jam drasxis), drasxotajxo (greno, kiun oni intencas drasxi), brulantajxo (io, kio estas brulanta), brulintajxo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AJX-vorto plene suficxas.

Klariga AJX «

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretajxo, tiam AJX povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klariga AD kaj klariga EC:

  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita konstruajxo = io konstruita (ordinare domo)

  • skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko skribajxo = io skribita

Alispecaj elementoj «

Oni uzas AJX ankaux post aliaj radikoj (ankaux radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AJX-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antaux AJX:

  • ligno lignajxo = io farita el ligno

  • tolo tolajxo = io farita el tolo

  • infano infanajxo = infaneca afero

  • araneo araneajxo = reto de araneo

  • azeno azenajxo = azeneca (= stulta) afero

  • cxirkaux cxirkauxajxo = spaco/loko/regiono cxirkaux io

  • sub subajxo = io, kio trovigxas sub io alia, subsxtofo, skribsubajxo, fono

  • post postajxo = pugo

  • mi miajxo = io, kio koncernas min, aux kio apartenas al mi

  • sen senco sensencajxo = afero, al kiu mankas senco

  • granda animo grandanimajxo = farajxo karakterizata de ies granda (= nobla) animo

Mangxajxoj «

Aparta grupo de AJX-vortoj estas mangxajxoj. Plej ofte tio, kio staras antaux AJX, montras ion mangxeblan. La tuta vorto montras mangxajxon preparitan el tio:

  • porko porkajxo = mangxajxo el porko

  • kokido kokidajxo = mangxajxo el kokido

  • ovo ovajxo = mangxajxo el ovo(j)

  • sukero sukerajxo = frandajxo el sukero

  • glacio glaciajxo = dolcxajxo el glacieca kremo

En aliaj tiaj vortoj la antauxelemento ne estas io mangxebla:

  • pato patajxo = mangxajxo preparita en pato

  • baki bakajxo = mangxajxo preparita per bakado

  • bruna brunajxo = mangxajxo farita el faruno brunigita en butero

Nombreblaj kaj nenombreblaj AJX-vortoj «

O-vortoj povas lauxsence esti nombreblaj aux nenombreblaj. Cxe O-vortoj kun AJX-sufikso la nombrebleco ofte ne estas klare fiksita. Tial unu sama AJX-vorto povas uzigxi jen kun nombrebla senco, jen kun nenombrebla:

  • Sur la ebena tero sub ni ne trovigxas multe da vidindajxo.FA1.187 La vorto vidindajxo uzigxas kun senco nenombrebla (“substanceca”). Ekzistas pli aux malpli multe da vidindajxo.

  • En Euxropo ekzistas multe da vidindajxoj!FA3.55 La vorto vidindajxoj uzigxas kun senco nombrebla. Ekzistas pli aux malpli multaj vidindajxoj. Oni povus nombri ilin.

  • Kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj.Lv.23 Nenombrebla, substanceca produktajxo.

  • Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn.Jhx.34 Nombreblaj produktajxoj.

Se AJX-vorto havas J-finajxon, gxi sendube havas sencon nombreblan, sed se mankas J-finajxo, ambaux interpretoj estas eblaj: Li lavis tolajxon. La tolajxo povas esti unu (nombrebla) vestajxo, tuko aux simile. Sed ankaux povas temi pri kolekto de diversaj vestajxoj, tukoj k.t.p., kiujn oni rigardas kiel unu nenombreblan amason.

Ordinara radiko «

  • ajxo = konkreta afero (de nedifinita speco)

  • ajx-vorto = vorto kiu montras ajxon, konkreta vorto