PMEG 2023

2.2. Specialaj elparolaj reguloj

Kromakcentoj «

En longaj vortoj povas aperi, krom la cxefakcento sur la antauxlasta vokalo, ankaux pli malfortaj akcentoj, kromakcentoj, precipe en kunmetitaj vortoj. Kromakcentoj estos cxi-poste montrataj per maldekstrakorna supersigno: à, è, ì, ò, ù. Cxefakcenton montras dekstrakorna supersigno kaj grasa stilo: á, é, í, ó, ú.

La vorto matenmangxo povas elparoligxi: matenmángxo (sen kromakcento), matènmángxo (kromakcento je e) aux màtenmángxo (kromakcento je a).

Oni elparolas matenmángxo aux màtenmángxo, se oni sentas la vorton kiel unu tuton. Oni elparolas matènmángxo, se oni volas distingi la partojn de la kunmetajxo. Oni tiam kvazaux elparolas la vorton mateno, kiu havas akcenton sur E.

Regulo ekzistas nur pri cxefakcentoj. Kromakcentoj estas cxiam libervolaj. Oni principe povas elparoli tute sen kromakcentoj, sed kiam oni ja uzas kromakcenton, oni povas gxin meti, kien oni volas.

Por distingi parton de kunmetita vorto, oni en la praktiko ofte ecx malobeas la regulon pri cxefakcentoj. Oni povas tiom akcenti sur la E de matenmangxo, ke gxi farigxas pli forta ol la cxefakcento. Tio estas natura, kiam oni volas forte kontrastigi inter ekz. vespermangxo kaj matenmangxo. Tiel oni ofte emfaze akcentas la prefikson MAL, kiam oni volas forte kontrastigi ion al gxia malo, ekz.: Tio ne estas bona, sed màlbona. (Kun tre forta akcento sur MAL.) Efektive oni tiam elparolas kvazaux MAL estus aparta vorto: “mal bona”. Tiaj okazaj rompoj de la akcentoregulo estas tute naturaj kaj permeseblaj.

Distingaj pauxzetoj «

Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallongegajn pauxzetojn inter la partoj. Normale tiaj pauxzetoj estas uzataj kune kun kromakcentoj. Cxi-poste la signo vertikalo, |, montras tiajn pauxzetojn:

  • Maten|mangxo kontrastas al ekz. vesper|mangxo.

  • Konk|ludo (kunmetita) kontrastas al konkludo (nekunmetita).

Ne ekzistas devigaj reguloj pri distingaj pauxzetoj. Oni nepre ne trouzu ilin, cxar tio malbeligas la elparolon. Principe oni povas elparoli tute sen distingaj pauxzetoj.

Silaboj kaj silabolimoj «

En la PMEG-aj klarigoj pri akcentoj kaj kromakcentoj estas parolado nur pri akcentataj vokaloj. En la vero oni akcentas ne nur vokalon, sed ankaux eventualajn apudajn konsonantojn, kiuj “apartenas” al tiu vokalo. Vokalo kune kun siaj konsonantoj formas tiel nomatan silabon, en kiu la vokalo kaj la konsonantoj elparoligxas kune. Cxiu vorto do konsistas el unu aux pluraj silaboj, sed ne ekzistas reguloj, kiuj difinas precizajn limojn inter silaboj en plursilabaj vortoj. Oni povas dividi la trisilaban vorton sistemo kiel sis-te-mo, si-ste-mo, sis-tem-o aux si-stem-o kaj eble ecx en ankoraux aliaj manieroj. Cxiuokaze nur cxe relative malrapida elparolo eblas vere auxdi la subtilajn diferencojn inter tiaj diversaj manieroj dividi vorton en silabojn. Ofte unu divido povas esti la plej natura kaj komforta, sed ofte ekzistas pli ol unu bona eblo. Kiam oni skribe distrancxas vortojn inter linioj, oni ofte faras tion laux la silabolimoj.

Noto: En paragrafoj 2 kaj 3 de la Ekzercaro (en la Fundamento) estas ekzemploj de bonaj kaj rekomendindaj silabodividoj. Tie la vorto sistemo aperas kiel sis-te-mo, sed la Fundamento ne diras, ke tiu estas la sola gxusta maniero trakti tiun vorton.

Kiam oni volas elparoli kunmetitan vorton tre klare, aparte montrante la limojn inter la vortopartoj, oni nature uzas silabodividon laux tiuj limoj. La malofta kunmetajxo konkludo (= ludo per konkoj) povas do soni kiel kon-klu-do en rapida elparolo, sed kiel konk-lu-do, kiam oni volas klare montri, kiel tiu vorto estas kunmetita. Kontraste la ofta vorto konkludo (= rezulto de rezonado) kredeble cxiam sonas kiel kon-klu-do.

Foresto de akcento «

En praktika elparolado iuj vortoj havas pli da emfazo ol aliaj pro sia senco kaj relativa graveco. Kiam vorto kun pli ol unu vokalo estas relative malgrava en frazo kaj sekve ne havas emfazon, tiam en la praktiko oni ofte tute ne uzas akcenton. Tio plej ofte okazas pri vortetoj kiel antaux, ili kaj kiel, sed ankaux al verboj kiel esti, havi kaj fari.

Cxi-poste graseco montras frazan emfazon de vorto, dum vokaloj kun dekstrakorna supersigno montras akcenton:

  • Antaux tri tágoj mi vizítis vian kúzon kaj mia vizíto faris al li plezúron.FE.20 Cxe la vortoj antaux, vian, mia kaj faris teorie devus esti akcento je la antauxlasta vokalo, sed en la praktiko ili plej versxajne estas elparolataj tute sen akcento en tiu cxi ekzemplo, cxar ili ne ricevas frazan emfazon. En ekz. la vorto mia la du vokaloj I kaj A sekve estas elparolataj ambaux suficxe mallonge, kaj apenaux eblas auxdi akcenton cxe I. Se oni parolas tre rapide, ecx povas esti, ke la I de mia sonas pli-malpli kiel J: “mja”.

  • Rózo estas flóro kaj kolómbo estas bírdo.FE.5 En tiaj cxi frazoj oni ordinare elparolas la verbon estas suficxe malforte kaj rapide, kaj sen klare auxdebla akcento, cxar la aliaj vortoj estas pli gravaj kaj esprimas la plejparton de la senco. Ecx povas esti, ke la unua vokalo de estas, E, kiu teorie devus esti akcentata, praktike preskaux forfalas: “Rozo ’stas floro kaj kolombo ’stas birdo.” Tia elparolo estas principe malgxusta, sed tamen ofte aperas en rapida parolado.

La cxi-antauxe montrataj elparolmanieroj ne estas la solaj eblaj, sed ili estas suficxe versxajnaj. En ambaux ekzemploj oni povas uzi tute aliajn frazajn emfazojn, se oni volas. Tio tute dependas de la kunteksto, kaj de la nuancoj, kiujn la parolanto volas esprimi.

Duoblaj literoj «

Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.

Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaux vokalojn: opiniiopiní-i, gxuugxú-u, treegetre-ége, metroometró-o, praaprá-a, maatoma-áto k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Cxiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.

Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj radikoj, cxefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambaux konsonantojn.

Cxe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas auxdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoniek-koni (du apartaj K-sonoj), tualettablotualet-tablo (du apartaj T-sonoj). Komparu kun ekz. KP aux PT (ekpensi, kapti...), kie ambaux eksplodaj konsonantoj estu plene elparolataj.

Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Cxe ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Cxe rapida aux ne aparte zorga elparolo tia simpligo estas tolerebla, sed cxe zorga elparolo oni devas cxiun konsonanton elparoli.

Ankaux cxe duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambaux sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian pauxzon. Cxe ekz. NN, LL, SS, FF k.s. oni ne bezonas fari distingan pauxzon inter la du konsonantoj, ekz.: sennoma, ennagxi, AnnoFE.36, finno, mallonga, Pollando, ellerni, SxilleroFG.56. En kunmetitaj vortoj povas tamen esti nature fari pauxzeton (mal-longa, Pol-lando, en-nagxi, huf-fero), sed tio ne estas deviga.

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj «

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj estas maloftaj kaj fremdaj en Esperanto, sed tute ne malpermesitaj. Jam en la Fundamento trovigxas la nomoj AnnoFE.36 kaj SxilleroFG.56. Ili havas duoblajn seneksplodajn konsonantojn, kiuj estas ne tro malfacile elparoleblaj.

Ekzistas ankaux kelkaj malmultaj radikoj kun duoblaj eksplodaj konsonantoj: nette, vatto, Mekko k.a. Se oni uzas tian vorton, oni devas gxin elparoli laux la cxi-antauxaj reguloj, sed cxiam eblas trovi alternativon pli facile elparoleblan: nete, vato, Mekao° k.s.

Estas rekomendinde uzi duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj. Krome oni uzu en propraj nomoj prefere nur seneksplodajn duoblajn konsonantojn laux la modelo de la Fundamentaj Anno kaj Sxillero. La popolnomo finno ne estas propra nomo, sed popolnomoj estas similaj al propraj nomoj. En zorga elparolo oni distingu klare inter finno kaj fino, kaj la kunmetajxon Finnlando oni ne konfuzu kun fin-lando.

TC, TCX, DGX «

Similaj al duoblaj konsonantoj estas la maloftaj sinsekvoj TC, TCX kaj DGX. Ili devas esti plene elparolataj: budgxetobud-gxeto, matcxomat-cxo. Ankaux por tiaj malfacile elparoleblaj vortoj eblas trovi pli facilajn alternativojn, ekz.: bugxeto, macxo.

Elparolo de mallongigoj «

Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj. Cxiu litero tiam elparoligxas kiel aparta vorto. Iajn mallongigojn oni povas elparoli kiel vortojn. Oni ankaux povas cxiam elparoli per la plena ne mallongigita formo.

ILEI povas esti elparolata en tri manieroj:

  • iléi (kiel unu vorto, ofta elparolo)

  • i lo e i (per la liternomoj, kiel kvar apartaj vortoj, malofta elparolo)

  • Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (plene)

OkSEJT povas esti elparolata en tri manieroj:

  • o ko so e jo to (per la liternomoj, kiel ses apartaj vortoj)

  • okséjt (oni ofte akcentas la lastan vokalon en unuvorta elparolo, se la mallongigo finigxas per konsonanto – komparu kun akcentado de fremdaj vortoj)

  • Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro (plene)

k.t.p. povas esti elparolata en du manieroj:

  • ko to po (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)

  • kaj tiel plu (plene)

IJK povas esti elparolata en du manieroj:

  • i jo ko (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)

  • Internacia Junulara Kongreso (plene)

Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ordinare iom pli emfazas la lastan liternomon (ekz. “i jo kó”), sed oni ne kunsxovu la liternomojn en unu vorton (kvankam mallongigoj normale estas skribataj unuvortece). Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antauxlastan vokalon, *kotópo*, *ijóko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed gxi ne estas normala, nek konsilinda.