PMEG 2023

30.8. IG-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IG estas cxiam objektaj. Ili montras kauxzadon de ia rezulto. La subjekto estas cxiam la kauxzo aux la kauxzanto. La radiko aux radikoj antaux IG montras la rezulton.

Eco aux stato kiel rezulto «

Se la rezulto de IG-verbo estas eco aux stato (pozicio, identeco...), la objekto estas tiu, kiu ricevas tiun econ, staton k.t.p.

lacigi La objekto estas tiu, kiu farigxas laca: La tro multa parolado lacigas lin.FE.40 / La vojagxo certe vin lacigis.FA4.223 / Tiu cxi medikamento estas bona, sed gxi lacigas la uzanton.
glaciigi La objekto estas tio, kio farigxas glacio aux glacia: Norda negxo glaciigas liajn piedojn.Rt.106
edzinigi La objekto estas tiu, kiu farigxas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo.Rz.86 / Li edzinigis sxin al si per la edzigxa ringo kontraux la volo de sxia patro.Rn.8
enigi La objekto estas tiu, kiu estas movata en ion. La loko al kiu movigxas la objekto estas montrata per en kaj N-finajxo: Sxi versxajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn.M.56 / Li enigis la glavon en la ingon.

Senobjekta ago kiel rezulto «

Cxe iaj IG-verboj la rezulto estas senobjekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el alia verbo, kiu estas senobjekta. Cxe tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto de la origina verbo.

bruligi La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39 / La suda suno bruligas lian nudan kapon.Rt.106
sidigi Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide sxi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis gxin sur siaj genuoj.M.193 / La hundon li residigis sur la keston.FA1.7

IG-verbo el IGX-verbo «

Principe oni tute rajtas aldoni IG al verbo kun IGX-sufikso. La senco de tia IG-verbo estas kauxzado de tiu ago, kiun esprimas la IGX-verbo: Li [= Dio] senkuragxigas la cxefojn de la popolo de la lando [...] Kaj Li sxanceligxigas ilin kiel ebriuloj.Ij.12Li igas ilin sxanceligxi kiel ebriuloj. La cxefoj sxanceligxas. Dio kauxzas tiun sxanceligxadon. En la praktiko tiaj IG-verboj tamen estas ekstreme maloftaj.

Iafoje oni faras IG-verbon, kiu lauxsence estas bazita sur IGX-verbo, sed kiu tamen ne enhavas IGX. Oni povas diri, ke IGX estas ellasita por simpligi la vorton: Rajdmilicanoj formovigis la publikon....formovigxigis la publikon....igis la publikon formovigxi. Oni trovas tian uzon ankaux cxe Zamenhof: Ili ruligu min kiel kortegan kurieron.Rz.68Ili igu min ruligxi. / Ili igu mian kalesxon ruligxi. Ankaux tiaj IG-verboj estas tre maloftaj. Ili povas esti miskomprenataj. Vidu tuj cxi-poste pri la ordinara uzo de IG post objekta verbo.

Oni notu la subtilan diferencon inter formovi kaj formov(igx)igi. Se oni formovas ion, oni mem rekte plenumas la movadon. Se oni formovigxigas ion (igas ion formovigxi), la kauxzado estas malpli rekta. Oni iel influas ion por ke tio mem movigxu. En la cxi-antauxa ekzemplo kun rajdmilicanoj, la milicanoj kredeble ne propramane movis la publikon, sed per timigado aux simile igis la publikon mem movigxi for. Simile subtila estas la diferenco inter sxanceli kaj sxanceligxigi en la cxi-antauxa Zamenhofa ekzemplo. En la praktiko oni preskaux cxiam preferas uzi igi kiel memstaran verbon por esprimi tiajn sencojn: Li igas ilin sxanceligxi. / Rajdmilicanoj igis la publikon formovigxi. Tio estas plej ofte rekomendinda, cxar multe pli klara.

Objekta ago kiel rezulto «

Cxe iaj IG-verboj la rezulto estas objekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el verbo, kiu jam estas objekta. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, aux la objekto de la origina verbo. (Vidu pli da ekzemploj de verboj kun alternativaj objektoj.)

sciigi La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro.L2.209 La objekto povas alternative esti la sciajxo: La heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fiancxigxon.FA1.102
memorigi La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infanagxo. La objekto povas alternative esti la memorajxo: Tio memorigas al mi mian infanagxon.

Oni ne povas uzi ambaux eblojn samtempe. Ne diru: *Mi sciigos vin malbelan fakton.* Nek diru: *Tio memorigas min mian infanagxon.*