PMEG 2023

8.2.1. Nombro cxe radikoj kaj kunmetajxoj

Radiko povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:

  • okula = rilata al okulo aux okuloj. La radiko OKUL mem ne esprimas ian nombron.

  • okule = rilate al okulo aux okuloj

  • okulkavo = kavo de okulo

  • okulkuracisto = kuracisto de okuloj

  • kolora = havanta unu aux plurajn kolorojn

  • samideano = ano de la sama ideo aux de la samaj ideoj

  • marteli = bati per unu martelo aux per pluraj marteloj

  • libroverkado = verkado de libro aux libroj

Oni do ne uzas J-finajxojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras: *okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *sxipojhaveno*, *senharojigi* aux simile, sed okulkuracisto, librovendejo, sxiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por sxipoj, forigi harojn.

J-finajxo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj.

Grupaj radikoj kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da soldatoj) montras cxiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed ili ne per si mem montras, cxu estas unu aux pli ol unu tia grupo:

  • familia = rilata al familio aux familioj (rilata al unu aro da parencoj aux al pluraj aroj da parencoj)

  • armea = rilata al armeo aux armeoj (rilata al unu aro da soldatoj aux al pluraj aroj da soldatoj)