PMEG 2023

25.3. Apudmeto

Apudmeto estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Gxi montras la saman aferon per aliaj vortoj. Apudmeto iel priskribas la antauxan frazparton, sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apudmeton per pauxzetoj antauxe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.

Apudmeto ludas la saman frazrolon, kiel la antauxa frazparto. Se la antauxa frazparto havas la rolfinajxon N, ankaux la apudmeto havu tian finajxon:

  • Karlo, nia prezidanto, prezentis Petron, la novan sekretarion. Kaj Karlo kaj nia prezidanto estas subjektoj, ili ecx estas la sama persono. Kaj Petro kaj la nova sekretario estas objektoj, cxar ili estas la sama.

  • Tie mi renkontis Vilcxjon, mian edzon.

  • La diablo lin prenu, la sentauxgulon!H.150

  • Malsagxulo vi nomu lin, malsagxulo, la maljunan kanajlon!Rz.96

  • Adam ekkonis Evan, sian edzinon.Gn.4

  • La koko, trumpetisto de l’ mateno, per sia lauxta, forta, hela vocxo el dormo vekas dion de la tago.H.8

  • Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatigxas al vi, la gantisto Erik.FA3.76 Kaj metiisto, kaj la gantisto Erik, estas apudmetoj de brava homo.

Rolvortetojn oni normale ne ripetas cxe apudmeto:

  • Li prelegis pri Hitlero, la fondinto de la naziismo. Oni povus diri: ...pri Hitlero, pri la fondinto...

  • Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neuxtrala lingvo internacia.OV.364 Oni povus diri ...al sinjoro Schleyer, al la unua kaj plej energia pioniro...

En solena aux emocia parolo tia ripeto de rolvorteto estas tamen malpli malofta:

  • Rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona [persono], pri Li, kiun oni mokis kaj alnajlis al la kruco.FA3.71 Cxi tie oni ripetas pri antaux la du longaj apudmetoj de pri Li. Oni povus forigi la du ripetitajn pri, sed tiam la stilo farigxus malpli solena kaj malpli emocia.

Iafoje oni enkondukas apudmeton per nome, tio estas aux simila esprimo:

  • Mi renkontis mian malamikon, nome la mortiginton de mia patro.

  • Hodiaux mi ricevis duoblan pagon, tio estas cent dolarojn. Mallongigo de: Tio estas: mi ricevis cent dolarojn. Principe tio estas... estas aparta komentofrazo, sed rolas praktike kiel apudmeto.

Kiam apudmeto estas longa listo (kutime post dupunkto), plurfoja ripetado de N-finajxo povas sxajni peza: Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston.FE.37 Se oni volas eviti la kvarfojan ripetadon de N-finajxo en la apudmeto, oni povas revortumi la frazon tiel, ke la cxefvorto ne plu estas rekta objekto, ekz.: Cxe ni laboras diversaj servantoj: kuiristo, cxambristino... Alia solvo estas fari apartan frazon el la apudmeto, ekz.: Ni havas diversajn servantojn. Ili estas kuiristo, cxambristino...

Ne konfuzu apudmetojn kun identigaj priskriboj. Identiga priskribo povas aspekti simile al apudmeto, sed identiga priskribo neniam havu N-finajxon aux alian rolmontrilon. Komparu la jenajn frazojn:

  • Mi renkontis profesoron, Pauxlon Jenkins. (= Mi renkontis profesoron. Mi renkontis Pauxlon Jenkins.) Pauxlon Jenkins estas apudmeto. Rimarku, ke estas komo antaux la apudmeto. En la elparolo oni ordinare faras pauxzeton gxuste tie.

  • Mi renkontis profesoron Pauxlo Jenkins. = (Mi renkontis tiun profesoron, kiu nomigxas Pauxlo Jenkins.) Pauxlo Jenkins estas identiga priskribo de profesoron. La tuta frazo estas ordinare elparolata kunece, sen pauxzeto antaux la identiga priskribo.

Ankaux ne konfuzu apudmetojn kun la frazrolo alvoko, kiu ne havu rolmontrilon: Sidigu vin [...], sinjoro!FE.39 Vin kaj sinjoro estas la sama persono, sed vin estas objekto, kaj sinjoro estas alvoko.

Legu ankaux pri la uzo de si kaj sia en apudmetoj.

Apudmetita cxiu(j), ambaux aux cxio «

Cxiu(j), ambaux kaj cxio povas esti klariga apudmeto de O-vorto aux persona pronomo. Se la O-vorto aux pronomo havas N-finajxon, tiam ankaux la apudmeto havu tiun finajxon (krom ambaux, kiu neniam povas havi N-finajxon). Cxi tiaj apudmetoj ne staras cxiam tuj post la unua frazparto, sed ofte iom pli poste en la frazo:

  • Ni cxiuj legas.FE.20Ni legas. Cxiuj (el ni) legas.

  • Ili cxiuj sidas silente kaj skribas.FE.20Ili sidas. Cxiuj (el ili) sidas.

  • Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42Ni kunvenis. Cxiuj el ni kunvenis.

  • Sxi vidis, kiel la cikonioj forflugis, cxiu aparte.FA3.31La cikonioj forflugis. Cxiu unuopa cikonio forflugis aparte.

  • La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj.Jr.52 Cxiu unuopa kolono estis tiel alta.

  • La sxipanoj ektimis kaj komencis voki cxiu al sia dio.Jn.1 Cxiu el la sxipanoj vokis al sia propra dio.

  • Vin cxiujn mi kore salutas.Rt.90Mi salutas vin. Mi salutas cxiujn (el vi).

  • Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin.Re.32Mi eluzos miajn sagojn. Mi eluzos cxiujn (el la sagoj).

  • Ili ambaux estis bonaj homoj.FA1.64Ili estis bonaj homoj. Ambaux (el ili) estis bonaj homoj.

  • Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.Ij.9Li pereigas senkulpulon kaj malpiulon. Li pereigas ambaux (el ili).

  • Tio estas cxio tre bona.Tio estas tre bona. Cxio (el tio) estas tre bona. Cxio povas aperi kiel apudmeto nur de la vorteto tio.

Kunskriboj «

Speciala formo de apudmeto estas kunskribo. En kunskribo pluraj (plej ofte du) samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan. La apartaj vortoj en kunskribo preskaux farigxas unu kunmetita vorto. Oni ofte elparolas ilin senpauxze (kvazaux unuvorte), kaj oni kutimas ilin skribi kune, sed kun dividostreko. Tamen ne temas pri veraj kunmetajxoj. Gramatike oni plej ofte traktas tian kunskribon kiel du (iafoje pli ol du) apartajn vortojn:

  • Post longa vico da batalado kaj suferoj la “buboj-fantaziuloj” atingis la celon.FK.154 Ili estis kaj buboj kaj fantaziuloj. La uzo de J-finajxo cxe ambaux partoj de la kunskribo montras, ke temas vere pri du apartaj vortoj. Se estus vera kunmetajxo, oni skribus bubo(-)fantaziuloj.

  • Pri cxiu peco de tiu cxi gramatiko-vortaro mi montros, kian formon mi donus al gxi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun.OV.186 La lingvo estas rigardata kiel kunajxo de gramatiko kaj vortaro.

  • Pluraj sxtatoj-membroj informis pri sia preteco ampleksigi la instruadon de Esperanto....sxtatoj, kiuj estas membroj [de UNESKO]... Kaj sxtatoj, kaj membroj havas J-finajxon, cxar ili estas du apartaj vortoj.

  • UNESKO petas tiujn sxtatojn-membrojn informadi pri la rezultoj. Ambaux vortoj ricevas N-finajxon, cxar ili estas apartaj vortoj, kaj ambaux estas objekto: ...petas tiujn sxtatojn... + ...petas tiujn membrojn...

Se oni skribus ekz. sxtatoj kaj membroj oni povus eble miskompreni, ke temas pri sxtatoj (kiuj eble ne estas membroj) kaj membroj (kiuj eble ne estas sxtatoj). Sxtataj membroj povus eble miskomprenigxi, kiel “membroj, kiuj iel apartenas al sxtatoj”. Tia cxi precizemo estas karakteriza por administra stilo. Normale tamen suficxas simpla vorto kiel membrosxtatoj aux la tute bona esprimo membraj sxtatoj.

Kunskribado de A-vortoj montras, ke la diversaj A-vortoj kune esprimas ion specialan:

  • La franca flago estas blua-blanka-rugxa. Oni povus ankaux diri blua, blanka kaj rugxa, sed la kunskriba formo montras, ke temas pri unueca difinita kolorkombino.

  • La fotoj ne estis koloraj, sed nigraj-blankaj. Oni povus ankaux diri nigraj kaj blankaj, sed nigraj-blankaj pli emfazas la kontraston al koloraj. Temas pri certa speco de foto.

Kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj. Normale oni traktas ilin kiel apartajn vortojn, kaj aldonas lauxbezone J kaj N cxe cxiu parto. Sed iafoje oni traktas ilin kiel verajn kunmetajxojn, kaj almetas J kaj N nur cxe la lasta parto: Pliigxis la nombro de membro-abonantoj. Li faris fotojn nigra-blankajn. Mi analizos sisteme kaj radikale la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo.OV.186

Kunskribo de E-vortoj kaj vortetoj ofte montras heziton. Oni kunskribas du kontrauxajn vortojn por esprimi, ke estas necerte, kiu el ili validas. Normale temas pri fiksitaj esprimoj:

  • Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe.Rz.31...mi provos, cxu trafe, cxu maltrafe, laux sxanco.

  • Vole-ne-vole li devis konsenti.FA2.140Cxu vole, cxu ne-vole, li devis konsenti.

  • Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian cxambreton en la mansardo.M.51Proksimume unu horon poste... Iafoje oni povus same bone diri pli aux malpli, sed tio ne havas vere la signifon proksimume.

Iafoje oni kunskribas E-vorton kun A-vorto, kiun gxi rekte priskribas, por iel montri pli kunecan signifon: ore purpura ore-purpura, religio komune homa religio komune-homaOV.320. Sola diferenco inter la disskribitaj formoj kaj la kunskribitaj estas, ke la kunskribitaj iel montras pli specialajn ideojn. Tiaj kunskriboj estas nuntempe maloftaj. Oni prefere evitu ilin.

Komentaj apudmetoj «

Iafoje oni uzas apudmetitajn frazpartojn, kiuj ne montras la saman aferon, sed kiuj aldonas ian informon pri la afero. Plej ofte temas pri loko, kie la afero trovigxas, aux de kie gxi devenas. Tiaj komentaj apudmetoj neniam havas N-finajxon. Oni povus rigardi tiajn apudmetojn kiel mallongigitajn subfrazojn:

  • Prelegis interalie profesoro Kiselman, Svedujo....Kiselman, kiu venas el Svedujo. Oni ankaux povas diri: ...Kiselman el Svedujo.

  • Li naskigxis en Varburgo, Vestfalio....Varburgo, kiu trovigxas en Vestfalio. Ankaux: ...Varburgo en Vestfalio.

  • Ni vizitis Tokion, Japanujo....Tokion, kiu trovigxas en Japanujo. Aux: ...Tokion en Japanujo.