PMEG 2023

12.1.2. Alvoko

La frazrolo alvoko montras, al kiu aux kiuj oni direktas la eldirajxon. Alvoko tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton, sed oni ankaux povas uzi titolon aux alispecan O-vorton, kiu reprezentas la alvokaton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aux komoj, aux aperas skribe ecx kiel aparta frazo.

Alvoko estu cxiam sen rolmontrilo:

  • Karlo, venis posxto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

  • Elizabeto, cxu vi scias, kie la hundo estas?

  • Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaux.

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10 Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.

  • Sinjoroj, vi estas negxentilaj.FE.16

  • Karaj infanoj, estu cxiam honestaj!FE.20

  • Estimata prezidanto, mi sxatus fari jenan proponon.

  • Patrino, mi pensas, ke mia sano denove rebonigxas!FA3.69

  • Sinjorinoj kaj sinjoroj! Cxe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon.OV.369

Oni neniam uzu la artikolon la antaux alvoko.

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:

  • Infero kaj diablo!Rt.16

  • Dio, savu min!Rt.122

  • Mil diabloj!

Voko al potenco, kiu iel donu forton al la eldiro, povas aperi kun rolvorteto, ekz. per, pro aux je. Gramatike tiam ne temas pri la frazrolo alvoko: Pro la cxielo, havu kompaton!Rt.57