PMEG 2023

12.3.3.2. Da – detalaj reguloj

Estas du kondicxoj por uzi da:

  • La antauxa esprimo devas montri kvanton. Gxi povu esti respondo al la demando “kiom?”.

  • La posta esprimo devas esti lauxsence nelimigita kaj nedifinita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de, sed ankaux ekz. el kaj je povas uzigxi, depende de la kunteksto.

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aux nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de:

  • Ni mangxis specon de fisxo. La vorto speco neniam povas esprimi kvanton, mezuron aux nombron. Do neniam diru *speco da...*.

  • Cxe ni estas manko de akvo. La vorto manko neniam esprimas kvanton, mezuron aux nombron.

  • Pro perdo de kuragxo ili ne venis. La vorto perdo neniam esprimas kvanton, mezuron aux nombron.

Neniam uzu da rilate al A-vorto, ecx se gxi esprimas kvanton, mezuron aux nombron:

  • Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) Kvantaj A-vortoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligigxas rekte al la mezurata O-vorto kiel rekta priskribo sen da.

  • La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena cxiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaux la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* aux *plene da...*.

  • Tie ni trovis cxambron plenan de/je rubajxoj.

Frazparto kun difinilo (la, tiu, cxiu, poseda pronomo...) estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve oni ne uzu da antaux tia frazparto, sed anstatauxe de aux el:

  • Ni mangxis iom de/el la pano.

  • Ili acxetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Persona pronomo ordinare montras unu aux plurajn difinitajn individuojn. Tial oni ne uzu da antaux persona pronomo, sed anstatauxe de aux el:

  • Ni mangxis iom de/el gxi.

  • Ili acxetis kelkajn botelojn de/el ili.

Se la kvanto aux nombro jam estas montrata per nombra vorteto aux A-vorto, oni ne uzu da, sed de aux el:

  • Sxi pagis kotizon de cent euxroj. La vorto kotizo cxiuokaze ne esprimas kvanton. Sed oni ja povas diri sxi pagis cent euxrojn da kotizo.

  • Ni gustumis tre multe de unu vino.

  • Ili mangxis cxiom de/el tuta bovo.

  • Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.

Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14 Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.

  • Ili fortrancxis duonon de centimetro.

Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, cxu oni uzu da aux alian rolvorteton:

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.FE.32 Glaso jen montras individuajxon, jen kvanton. (En la praktiko oni diras preskaux cxiam vinglaso anstataux glaso de vino.)

  • Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. Se la esprimo grandan reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj. Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

  • Kiom da soldatoj estis? – Estis grupo da soldatoj!

  • Kia grupo gxi estas? – Gxi estas grupo de soldatoj!

  • Kiom da rozoj vi volas? – Mi volas bukedon da rozoj!

  • Kian bukedon vi volas? – Mi volas bukedon de rozoj!

Ofte estas necese atenti, cxu la posta vorto estas pli grava ( da), aux la antauxa vorto ( de). A da B estas B (en A-kvanto), dum A de B estas A (kiu iel rilatas al B): Grupo da soldatoj estas soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aux bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

En esprimoj kun la vorto nombro, oni povas heziti inter da kaj de:

  • La granda nombro da novaj partoprenantoj gxojigis min.La multaj novaj partoprenantoj gxojigis min. Ili gxojigis min.

  • La granda nombro de novaj partoprenantoj gxojigis min.La nombro gxojigis min. Gxi gxojigis min.

Ekzemploj kun da, de kaj el «

  • Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo).FE.32 Metro estas jen kvanto, jen unu metron longa mezurilo.

  • Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj.FE.34 Aroj cxi tie montras kvanton.

  • Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.FE.38 Granda serio cxi tie montras kvanton.

  • Tri estas duono de ses.FE.14 Ses estas preciza limigita nombro.

  • Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis.FA1.108 La sxtofo havas la, kaj montras do individuan limigitan sxtofon.

  • La pastro prenos iom el la sango.Lv.4 La sango havas la, kaj montras individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankaux uzi de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj cxi frazoj.

  • Oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.Lv.7 Gxi montras individuajxon.

  • Tie malsupre kusxas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.FA3.55 Plej densa reto montras la aspekton, ne la kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.

  • Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco cxi tie montras aux individuajxon aux kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto unu, tial oni devas uzi de.

  • Marta [...] rigardis la pecon da cxielo videblan tra la malgranda fenestro.M.133 Cxi tie peco montras kvanton.

  • Radio da varma sango elsxprucis trans la glacion kiel fontano.FA1.182 Radio normale ne montras kvanton, sed pro da gxi ricevas tian signifon tie cxi.

  • En ilia profundo [= en sxiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, [...] rigardas naivan infanon.M.35 Tabelvortoj je A montras specon, ion nelimigitan.