PMEG 2023

28.3. Participoj kiel O-vortoj

Aktiva participo kun O-finajxo montras la sencan subjekton de la ago aux stato. Pasiva participo kun O-finajxo montras la sencan objekton. Normale temas pri persono:

  • skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas

  • skribinto = skribinta persono, persono kiu antauxe skribis

  • skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos

  • amato = amata persono, persono kiun iu amas

  • amito = amita persono, persono kiun iu antauxe amis

  • amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos

  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.FE.22

  • Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizagxo de la mortinto.FA3.17

  • La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.FE.22

  • Cxiuj viaj fortikajxoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la busxon de mangxonto.Nahx.3

  • Homo, kiun oni devas jugxi, estas jugxoto.FE.22

Nepersona O-participo «

Se temas ne pri persono, sed pri ajxo, oni aldonu la sufikson AJX:

  • Li disvolvis antaux ili ambaux la belecon de la naturo en la kreitajxo, kiel la vivantajxo staras super la mortintajxo.FA4.152

  • Laux ili oni povis antauxdiri la okazontajxojn de la venonta jaro.FA1.130

Sed kiam cxeestas AJX, la participa sufikso ofte estas superflua: kreajxo (= kreitajxo), vivajxo (= vivantajxo), skribajxo (= skribitajxo), okazajxo (= okazantajxo, okazintajxo aux okazontajxo depende de la kunteksto).

Iafoje O-finajxa participo sen AJX-sufikso tamen montras nepersonan aferon, kiu plenumas ian funkcion. Tio okazas precipe en matematiko, geometrio k.s.:

  • En la frakcio 5/10 la nombro 5 estas dividato (aux numeratoro), kaj la nombro 10 estas dividanto (aux denominatoro).

  • Kiam du fortoj agas sur objekto, la rezulta forto, la rezultanto, estas la vektora sumo de la originalaj fortoj.

  • Estas necese, ke cxiu esperantisto havu la plenan certecon, ke legxodonanto por li cxiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko.FAnt.44 La verko Fundamento de Esperanto estos donanta la legxon.

Rimarku, ke en tiaj okazoj cxiam temas pri objekto, kiu plenumas funkcion. Tiu objekto estas prezentata kvazaux gxi estus persono, kvazaux gxi konscie agus aux rolus. En aliaj okazoj oni aldonu AJX: trovitajxo (aux simple trovajxo), dividatajxo, dividitajxo (aux simple dividajxo), rezultantajxo, rezultintajxo (aux simple rezulto) k.t.p.

Oni uzas iafoje vortojn kiel estonto, estinto, pasinto k.s. por tempoj (= “estonta tempo”, “estinta tempo”, “pasinta tempo”...). Normale oni uzu la sufikson EC en tiaj vortoj: estonteco, estinteco, pasinteco k.s.

Speciala regulo pri O-finajxaj participoj «

La regulo, ke participo kun O-finajxo montras la sencan subjekton aux objekton de la ago, estas tute speciala regulo. Se tiu regulo ne ekzistus, vorto kiel mensoginto signifus pli-malpli “mensoginteco”, sed tian signifon mensoginto tute ne povas havi.

Sen tiu speciala regulo, oni devus tre ofte aldoni la sufikson UL al tiaj O-participoj (kiam temas pri persono): *skribantulo*, *batatulo*, *mortintulo*, *trovitulo*, *alvenontulo*. Sed fakte oni uzas kaj ja devas uzi nur skribanto, batato, mortinto, trovito, alvenonto k.t.p. La kialo, ke Zamenhof enkondukis tiun regulon pri O-participoj, kredeble estis deziro uzi pli mallongajn vortojn (sen UL-sufikso).

Formoj kiel *skribantulo* do estas eraraj. Ili estas same eraraj kiel ekz. *patrulo* anstataux patro, aux *knabinulo* anstataux knabino. Se oni celas pli specialajn sencojn, povas tamen esti gxuste uzi UL en tiaj vortoj. Legu pli pri tio en la klarigoj pri UL.

Problemo pri O-finajxaj participoj «

El O-vorto, kiu montras personon, oni normale povas fari A-vorton, kiu signifas “rilata al la persono”. Tio tamen ne estas ebla cxe O-vortaj participoj, cxar A-participoj havas aliajn signifojn:

  • novulo novula kurso = kurso por novuloj

  • komencanto *komencanta kurso* = kurso por komencantoj

En gxusta uzo komencanta kurso nepre signifas “kurso kiu komencas (ion)”. Por esprimi “kurso por komencantoj” oni devas diri gxuste kurso por komencantoj (aux eventuale porkomencanta kurso).

  • sekretario sekretaria demando = demando de sekretario

  • prezidanto *prezidanta demando* = demando de prezidanto

Sed prezidanta demando vere signifas “demando, kiu prezidas”, kvankam tio estas plene absurda signifo.

Rilata problemo aperas iafoje kun priskribo de participo. Se oni sxangxas la finajxojn, oni povas sxangxi ankaux la signifon de la priskribo:

  • maljuste kondamnita maljusta kondamnito. La signifo sxangxigxis. Unue la kondamno estas maljusta. Poste la kondamnita persono estas maljusta. Se MALJUST ankoraux priskribu la kondamnon, oni devas diri ekz. maljuste kondamnita persono.

  • multe amanta multaj amantoj. Unue la amo estas multa. Poste la personoj kiuj amas estas multaj. Se MULT ankoraux priskribu la amon, oni diru ekz. multamantoj.

  • malproksime logxanta malproksima logxanto. Unue iu logxas malproksime. Poste temas pri malproksima persono, kiu logxas ie. Se MALPROKSIM ankoraux priskribu la logxadon, oni teorie povas diri ekz. malproksimlogxanto, sed prefere oni diru malproksime logxanta persono aux persono, kiu logxas malproksime.

Iafoje oni vidas provojn elturnigxi per strange uzataj E-finajxoj: *multe amantoj*, *malproksime logxanto*. La ideo estas, ke la E-vorto priskribu nur la agan parton de la O-vorto. Tio estas neakceptebla. Se priskribo rilatu al nur parto de vorto, gxi devas mem farigxi parto de tiu vorto: multamantoj, malproksimlogxanto. La malgxusta uzo bazigxas sur miskompreno. Oni pensis, ke E-vortoj priskribas agojn, dum A-vortoj priskribas ajxojn. La vera regulo estas, ke E-vortoj priskribas verbojn, dum A-vortoj priskribas O-vortojn. O-vorto povas esti aga, sed gxi tamen ne estas verbo.

Esperanto «

La vorto Esperanto origine estis participo kun la signifo “esperanta persono”. Tiu participo poste farigxis propra nomo de lingvo, kaj estas tial skribata majuskle. Kiel lingvonomo gxi tute ne estas plu participo. Oni do povas fari el la lingvonomo la A-vorton Esperanta = “rilata al la lingvo Esperanto”. La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankoraux participo, kaj gxi plu signifas “esperanta persono”. (Multaj skribas ankaux la lingvonomon minuskle, kio tamen ne estas rekomendinda, cxar gxi estas propra nomo.)