PMEG 2023

20.1.1. Uzado de kiel kaj ol

Baze kiel kaj ol estas frazenkondukiloj. Tio signifas, ke ili enkondukas subfrazon. Sed ofte post kompara kiel aux ol estas nur sola frazparto (aux kelkaj frazpartoj): kiel homo, kiel vi, kiel hieraux, kiel en la sudo, ol besto, ol mi, ol hodiaux, ol en la nordo. Tiuj cxi klarigoj pri komparaj kiel kaj ol temas precipe pri tia uzo.

Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki diversspecajn frazpartojn: O-vortojn, pronomojn, E-vortojn, E-vortecajn vortetojn, I-verbojn k.a.

Por klarigi la sencon de kompara esprimo oni povas vastigi gxin al plena subfrazo kun cxefverbo, aux al esprimo kun I-verbo, aux al pli longa frazparto. Klariga formo, kiu anstatauxas komparan ol-esprimon, mem komencigxas per ol. Klariga formo, kiu anstatauxas komparan kiel-esprimon, plej ofte komencigxas per kiel. Sed iafoje pro la celita senco la klariga formo anstatauxe povas aux devas komencigxi per alia KI-vorto. Kiam la kompara esprimo kunlaboras kun tia aux tia sama aux sama kun eca senco, la plena subfrazo komencigxas per kia. Kiam kompara kiel-esprimo kunlaboras kun sama kun identiga senco, oni povas klarigi per subfrazo, kiu komencigxas per kiu. Kiam kompara kiel rilatas al tiom aux alia kvanta esprimo, tia klariga plena subfrazo povas komencigxi per kiom anstataux kiel.

Komparaj esprimoj kun kiel aux ol povas esti rektaj aux subkomprenaj:

Rektaj komparoj «

En rektaj komparoj tio, kun kio oni komparas, efektive aperas post kiel aux ol en la kompara esprimo. Se oni klarige vastigas rektan komparon, oni uzas cxiam la verbon esti:

  • Tiu cxi malfresxa pano estas [tiel] malmola, kiel sxtono.FE.33Tiu cxi malfresxa pano estas tiel malmola, kiel sxtono estas malmola. Oni komparas panon kun sxtono.

  • Sxiaj okuloj estis [tiaj] kiel du steloj.FA1.234Sxiaj okuloj estis tiaj, kiaj estas du steloj. La klariga subfrazo uzas kia, cxar la kompara esprimo kunlaboras kun subkomprenata tia.

  • Lakto estas pli nutra, ol vino.FE.10Lakto estas pli nutra, ol vino estas nutra. Oni komparas lakton kun vino.

  • Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson.M.153...estas tiel, kiel estas krevigi nukson. Oni komparas delogadon de knabino kun krevigado de nukso.

Ne malofte la klariga vastigo de rekta komparo estas iom nenature pedanta. Oni apenaux uzas tiajn longajn esprimojn en ordinara lingvajxo, sed praktike nur la simplajn komparajn esprimojn.

Subkomprenaj komparoj «

En subkomprenaj komparoj la komparajxo ne aperas mem en la kompara esprimo, sed estas tie nur subkomprenata. Anstatauxe post kiel aux ol aperas io, kio rilatas al la komparajxo. Se oni klarige vastigas subkomprenan komparon, la subkomprenata komparajxo ja aperas. En la vastigita versio oni ordinare uzas tiun saman verbon, al kiu rilatas la kompara esprimo (ne cxiam esti, kiel cxe rektaj komparoj):

  • Ili kondutas (tiel) kiel homoj. Ili kondutas tiel, kiel kondutas homoj. La kompara esprimo kiel homoj kunlaboras kun la vorteto tiel. Tiu vorteto estas komplemento de la verbo kondutas. Sekve oni komparas du kondutojn. Sed la verbo konduti ne cxeestas en la kompara esprimo kiel homoj. Sekve la komparo estas subkomprena. En la klariga formo kun plena subfrazo la verbo kondutas estas aldonita. La vorteton tiel oni preskaux cxiam ellasas en tiaj cxi frazoj: Ili kondutas kiel homoj. Ankaux en la subfraza formo oni povas ellasi gxin: Ili kondutas, kiel kondutas homoj.

  • Li legas la saman libron kiel mi. Li legas la saman libron, kiel la libro, kiun legas mi. La kompara esprimo kiel mi kunlaboras kun la vorto sama, kiu estas rekta priskribo de la vorto libron. Sekve oni komparas librojn en egaleca maniero (ili estas fakte unu sama libro). En la vastigita formo la frazparto la libro estas aldonita.

  • Emilio havis sur si ecx la saman veston kiel tiam.M.106...la saman veston, kiun sxi havis tiam. La klariga subfrazo uzas kiu, cxar la kompara esprimo kunlaboras kun la A-vorto saman.

  • Jen sxi staras antaux ni [...] kun tiom da sapo sur la brilanta vizagxo, kiel antauxe.BV.79...kun tiom da sapo sur la brilanta vizagxo, kiom (aux kiel) sxi havis antauxe sur la vizagxo.

  • Legomojn mi mangxas pli ofte ol viandon. Legomojn mi mangxas pli ofte, ol mi mangxas viandon. La kompara esprimo ol viandon kunlaboras kun pli ofte, kiu estas komplemento de la verbo mangxas. Sekve oni komparas laux la ofteco mangxadon de legomoj kun mangxado de viando. En la kompara esprimo mankas la komparata ago mangxi. En la vastigita formo mangxas ja aperas.

  • Mia frato logxas en alia lando ol mia fratino. Mia frato logxas en alia lando, ol la lando, en kiu logxas mia fratino. La kompara esprimo ol mia fratino kunlaboras kun la vorto alia, kiu estas rekta priskribo de lando. Oni do komparas du landojn.

  • Sxi estis ankoraux pli bela ol antauxe.FA1.80...pli bela, ol sxi estis antauxe. Oni komparas sxin kun sxi mem en du malsamaj tempoj.

  • Ni forflugos [...] al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol cxi tie.FA1.50...pli bele, ol gxi lumas cxi tie.