PMEG 2023

27.5. I-verboj kun rolvortetoj

Rolvortetoj estas uzataj precipe antaux O-vortoj kaj O-vortecaj vortetoj: sur tablo, pri ili, sen tiuj k.s. I-verboj normale ne havas rolvorteton antaux si pro sia verbeco.

Sed iafoje oni bezonas montri la frazrolon de I-verbo per rolvorteto. El cxiuj rolvortetoj tradicie nur por, anstataux kaj krom estas akceptataj por tia uzo. Al tiu grupeto oni devas aldoni sen, kiu nuntempe estas suficxe ofte uzata antaux I-verbo.

Uzado de aliaj rolvortetoj antaux I-verbo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco. Cxe aliaj rolvortetoj ol por, anstataux, krom kaj sen, oni kutime sercxas alternativajn esprimomanierojn.

Por «

  • Tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino, por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino.FE.15...por ke sxi (la feino) vidu... La senca subjekto de la I-verbo estas egala al la subjekto de la cxefverbo.

  • Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42

  • Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon.FE.41

  • Mi jam estas tro maljuna por edzinigxi kun viro.Ru.1

  • La flora burgxono, kiu ne estas suficxe forta por disvolvigxi, tamen enhavas en si [...] cxiujn gxermojn por folioj kaj semo.FA4.126

  • Cxu ni cxiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon?BV.69 En tiaj cxi frazoj oni pli ofte uzas I-verbon sen por: preta akcepti, kapabla akcepti k.s.

  • Neniu el ili lumas suficxe, por servi kiel strata lanterno.FA2.118

Se la du subjektoj estas malsamaj, cxar la cxefverbo estas agoinflua, oni uzas plej ofte I-verbon sen por, sed ne estas eraro aldoni por:

  • Li invitis siajn parencojn mangxi panon.Gn.31...por mangxi panon....por ke ili mangxu panon.

  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.PE.294...ne por festeni, sed por treni....ne por ke gxi festenu, sed por ke gxi trenu.

Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas I-verbon sen por, sed oni ankaux povas uzi por. Sed kiam inter la mova verbo kaj la I-verbo estas pluraj aliaj vortoj, oni por klareco prefere ne forlasu por:

  • Mi iros ripozi.FA3.31Mi iros por ripozi.

  • Sxi tuj kuris bati sxin.FE.21Sxi tuj kuris por bati sxin.

  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34...kaj iros por gliti.

  • Ili iris en la belegan tendon por ripozi.FA1.104 Cxi tie estas konsilinde uzi por, cxar ripozi ne sekvas tuj post la mova verbo iris.

  • Vi devas nur iri al la fonto cxerpi akvon.FE.17 Estas pli klare diri por cxerpi.

  • Li iris por kusxigxi malantaux grenamaso.Ru.3 Cxi tie oni ankaux povas forlasi por.

Se I-verbo estas rekta priskribo de O-vorto aux O-vorteca vorteto, kaj se lauxsence gxi esprimas celatan agon, oni normale devas uzi por antaux la I-verbo:

  • Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon?FE.34

  • Por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, [...] kie ne ekzistas akvo por trinki?Nm.20...akvo, kiu estas por trinki (trinkebla/trinkota akvo).

  • De du tagoj sxi ricevis absolute nenion por mangxi.FA1.45

  • Li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton por enlogxigi.Rz.70

Sed post kelkaj oftaj abstraktaj O-vortoj oni trovas jen I-verbon sen por, jen I-verbon kun por:

  • Festenon sxi arangxis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon formangxi cxiujn diversajn mangxajxojn.FA4.216

  • Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn.M.73

  • La principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter cxiuj religioj, estis esprimita [...] gxuste de Hillel.OV.330

  • Kial sxi forlasis tiun lokon, en kiu sxi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?M.177

  • Via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita.M.126

  • Cxi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron.FA2.27

Simile: kauxzo (por) timi, kuragxo (por) fari ion dangxeran, rimedo (por) solvi problemon, okazo (por) fari ion.

Oni atentu, ke I-verbo, kiu sekvas post O-vorto (kun aux sen por), ofte vere rilatas al io alia, ordinare al la cxefverbo de la frazo:

  • Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la teron!FA3.152Ho, se mi povus venigi ilin sur la teron per ia rimedo! Komparu: Mi ne havas rimedon (por) venigi ilin sur la teron.

  • Se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri.FA4.235

Legu ankaux pri esprimoj kiel por tiel diri, por paroli sincere.

Anstataux «

  • La patro, anstataux afliktigxi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis.M.101

  • La aliaj anasoj preferis nagxadi en la kanaloj, anstataux viziti sxin.FA2.34

  • Anstataux ion gajni nia afero nur perdus cxion, kion gxi havis gxis nun.OV.75Anstataux gajni ion... Anstataux tio, ke gxi ion gajnus...

Krom «

  • Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elversxi vian furiozon sur sekan panon.Rt.40

  • Kion alian ili ankoraux povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?FA2.95

  • Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki.Pr.2

Sen «

Sen + I-verbo estas tradicie rigardata kiel eraro, kaj Zamenhof deklaris tian uzon malbona (Lingvaj Respondoj p. 102, n-ro 128). Sed sen + I-verbo estas fakte tute logika kaj tre oportuna esprimomaniero, kaj ne vere havas sencon eviti tion. Tia uzado jam farigxis ofta, kaj do apenaux povas kauxzi problemojn de komprenado. Ecx Zamenhof mem uzis sen tiamaniere almenaux du fojojn:

  • Li ne povas subskribi per sia nomo [...] sen elmeti sin al ia ankoraux ne konata dangxero.BV.31

  • La suno neniam levigxas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj.BV.87

  • Sen mangxi kaj trinki oni ne povas vivi.

Se oni ne volas uzi I-verbon post sen, oni uzas O-formon, aux ne + participon:

  • La grandaj buldogoj [...] eksaltis alten, tamen sen bojado, cxar tio estis malpermesita.FA2.67 (= ...sen boji...)

  • Mi tre volas mangxi: mi diras tion cxi sen sxerco.Rz.25 (= ...sen sxerci.)

  • Tiu virino ne foriru de sxi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59 (= ...sen ricevi konsilon kaj helpon.)

  • Ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la Orienta strato.FA1.117 (= Sen rigardi...)

  • Sen mangxado kaj trinkado oni ne povas vivi.

Aliaj rolvortetoj «

Anstataux pri + I-verbo oni normale uzas I-verbon sen rolmontrilo. Sed se la senco (la frazrolo de la I-verbo) tiam farigxus tro malklara, oni anstatauxe uzas pri + agan O-vorton:

  • Pri flugado oni ecx ne povis pensi.FA4.222 (= *Pri flugi oni ecx ne povis pensi.*) Cxi tie ankaux estas eble uzi pripensi: Oni ecx ne povis pripensi flugi. Tiam la I-verbo flugi rolas kiel rekta objekto de pripensi. = Oni ecx ne povis pripensi flugadon.

  • Ni parolis pri rabado kaj malbonagado.Jes.59 (= *Ni parolis pri rabi kaj malbone agi.*)

Ne malofte oni uzas pri + agan O-vorton, kvankam ankaux estus tute eble uzi I-verbon sen pri:

  • Cxiuj homoj havas la permeson aspiri pri edzigxo kun sxi.FA1.69...permeson aspiri edzigxi kun sxi. (= *...permeson aspiri pri edzigxi kun sxi.*)

  • Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri arangxo de torcxa procesio.FA2.97...la peton arangxi torcxan procesion. (= *...la peton pri arangxi torcxan procesion.*)

Inter antaux kaj I-verbo oni metas la vorteton ol:

  • Oni devas iri longan distancon, antaux ol veni al la rivero.FA1.23...antaux ol oni venas al la rivero.

  • Antaux ol foriri li sxlosis la pordon.Antaux ol li foriris...

Anstataux post + I-verbo, oni uzas INT-participon kun E-finajxo, aux post kiam + plenan subfrazon, aux post + agan O-vorton:

  • Trovinte pomon, mi gxin mangxis.FE.22Post kiam mi trovis pomon, mi gxin mangxis. (= *Post trovi pomon, mi gxin mangxis.*)

  • La mastrino de la magazeno, auxdinte tiujn vortojn, tute ne sxajnis mirigita aux konfuzita.M.95

  • Li volis acxeti por sxi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris.FA3.59

Anstataux dum + I-verbo, aux gxis + I-verbo, oni uzas dum aux gxis antaux plena subfrazo (dum kaj gxis estas ne nur rolvortetoj, sed ankaux frazenkondukiloj):

  • Mi rigardis televidon, dum mi mangxis. (= *Mi rigardis televidon dum mangxi.*)

  • Malgxoje sxi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marcxoj, gxis sxi venis al la granda arbaro.FA1.161 (= *...gxis veni...*)

Anstataux malgraux + I-verbo oni uzas kvankam + plenan subfrazon, aux malgraux (tio) ke + plenan subfrazon:

  • Vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la dauxro de naux jaroj.M.35Vi ne scias ludi, malgraux tio, ke vi lernis muzikon en la dauxro de naux jaroj. (= *Vi ne scias ludi, malgraux lerni muzikon en la dauxro de naux jaroj.*)

  • Kvankam li falis, li batalis plu. Malgraux (tio) ke li falis, li batalis plu. (= *Malgraux fali li batalis plu.*)

Iafoje oni povas uzi participon kun E-finajxo: Ecx perdinte siajn sxuojn li plukuris.Kvankam li perdis siajn sxuojn, li plukuris. (= *Malgraux perdi siajn sxuojn li plukuris.*)

Anstataux pro + I-verbo oni uzas cxar + plenan subfrazon, aux pro tio ke + plenan subfrazon, aux (se la senco restas klara) participon kun E-finajxo:

  • La infano ploras, cxar gxi volas mangxi.FE.16La infano ploras pro tio, ke gxi volas mangxi.La infano ploras volante mangxi. (= *La infano ploras pro voli mangxi.*)

Post aliaj rolvortetoj oni uzas agan O-vorton anstataux I-verbo:

  • Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado.Jes.5 (= *...por fordoni sin al drinki.*)

Cxu lingva evoluo? «

La cxi-antauxaj klarigoj pri rolvortetoj kaj I-verboj priskribas la tradician staton de la lingvo, en kiu regas forta malemo uzi rolvortetojn antaux I-verbo (escepte de por, anstataux, krom kaj sen). En multaj lingvoj oni tamen uzas rolvortetojn multe pli libere en tiaj konstruoj. La Esperanta tradicio estas malfacile klarigebla per logikaj argumentoj. Esence gxi estas arbitra tabuo.

Fakte la tradicia tabuo ne cxiam estis absoluta. Ecx Zamenhof almenaux unu fojon gxin ignoris:

  • Tio cxi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun cxi oportunajxon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon.LR.72A (Zamenhof tiel skribis en la jaro 1891 pri la regulo de akcentado.) = ...nin deteni de enkondukado de tiu cxi oportunajxo...

Pli-malpli ekde la jaro 2000 oni povas rimarki tendencon rompi tiun tabuon, precipe cxe junaj Esperantoparolantoj. Pli kaj pli ofte oni auxdas frazojn kun rolvortetoj kiel pri, pro, dum, post k.a. antaux I-verbo en maniero, kiu povas soni strange aux ecx erare al tiuj, kiuj alkutimigxis al la tradicia uzo. Jen tipaj ekzemploj:

  • Li jam auxdis pri Esperanto kaj esprimis intereson pri lerni la lingvon. Tradicie: ...intereson lerni la lingvon.

  • Li ekfamigxis en Esperantujo pro gajni la cxefpremion de la Belartaj Konkursoj. Tradicie: ...cxar li gajnis...

  • Ni gxoje babilis dum promeni tra la flughaveno. Tradicie: ...dum ni promenis... / ...promenante...

  • Tuj post enlitigxi li ekdormis. Tradicie: Tuj post kiam li enlitigxis... / Tuj enlitigxinte...

En la cxi-antauxaj klarigoj de la tradicia uzo multaj ekzemploj de rolvorteto antaux I-verbo estas markitaj kiel eraraj aux evitindaj, per steletoj. Se dauxros la tendenco al pli vasta uzo de rolvortetoj antaux I-verboj, eble en estontaj eldonoj de tiu cxi gramatiko iuj el tiuj steletoj estos forprenitaj.

Iom simila lingva evoluo okazis pri rolvortetoj antaux demandaj subfrazoj.

Atentu tamen pri la senca subjekto «

I-verbo preskaux cxiam havas subkomprenatan sencan subjekton, kiu normale estas egala al la subjekto de la cxefverbo de la sama frazo. Kvankam en iaj okazoj tiu baza principo ne validas, estas forte rekomendinde gxin sekvi, ecx se oni uzas I-verbojn kun rolvortetoj en netradicia maniero. Jen ekzemploj de uzoj, kiuj ne estas aprobeblaj:

  • *Kiam temas pri ludi sxakon, li cxiam interesigxas.* Laux la normalaj principoj la senca subjekto de ludi devas esti egala al la subjekto de temas, sed (en tiu cxi frazo) temas estas sensubjekta. Oni do diru: Kiam temas pri sxakludado....

  • *Ankaux dum ridi povas dolori la koro.* Ne la koro ridas, sed la homo. Sekve oni diru: Ankaux dum ridado povas dolori la koro.SS.14

  • *Mi konas lin pro gajni la cxefpremion de la Belartaj Konkursoj.* Ne mi gajnis la premion, sed li. Sekve estu: Mi konas lin, cxar li gajnis...

Vidu ankaux la klarigojn pri la diferenco inter I-verboj kaj agaj O-vortoj.

Rolvorteto antaux citata I-verbo «

Se I-verbo estas citata, oni povas uzi cxiun ajn rolvorteton. Tiam la rolvorteto vere rilatas al subkomprenata esprimo kiel la vorto, la verbo, la ago aux simile: Inter voli kaj fari estas grandega, grandega pasxo.OV.422Inter la ago voli kaj la ago fari...