PMEG 2023

31.7.2. Devi

Devi montras agon aux staton, kiu estas (pli-malpli) neevitebla por la subjekto, cxu pro eksteraj cirkonstancoj, cxu pro volo de alia persono, cxu pro malpermeso, cxu pro io alia. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas neevitebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Devi kaj la I-verbo havas cxiam la saman subjekton:

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15

  • Tiu cxi malfelicxa infano devis du fojojn en cxiu tago iri cxerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13

  • Homo, kiun oni devas jugxi, estas jugxoto.FE.22

  • La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.FE.34

  • La sxipanoj devas obei la sxipestron.FE.37

  • Sxi ne estas tia, kia devas esti regxino.FA1.174

  • Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo!FA2.89...kiel tiuj arboj certe brilis...

Devi kun AS-finajxo iafoje similas al OS-formo:

  • Venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraux unu fojon antaux via morto, cxar morti iam vi ja devas.FA2.136...cxar sendube vi iam ja mortos.

  • Li devas jam baldaux veni, sinjoro.BV.77Sendube li jam baldaux venos, sinjoro.

Devi kun IS-finajxo povas iafoje montri, ke io estis intencata aux antauxvidata. Tiam devis egalas pli-malpli al estis ...onta aux estis ...ota:

  • Sur la korto [...] staris nefermita cxerko [...], cxar en tiu antauxtagmezo devis okazi la enterigo.FA3.17 ≈ ...estis okazonta la enterigo.

  • Granda koncerto devis esti donata.FA3.50 ≈ ...estis donota.

Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

  • Mi pagis, al kiu oni devis.M.6...al kiu oni devis pagi.

  • Kiu devas, tiu povas.PE.213 Mankas tio, kion oni devas fari, cxar temas pri devo rilate al cxia ajn ago.

Se oni bezonas montri klare, ke temas pri devo pro ies volo, oni uzu esprimojn kun oni volas ke..., esti devigita k.t.p.