PMEG 2023

14.3.2. Tabelvortoj je EL

kiel en kiu maniero aux grado
tiel en tiu maniero aux grado
iel en iu maniero aux grado
cxiel en cxiu maniero
neniel en neniu maniero

La EL-vortoj estas gxeneralaj E-vortecaj tabelvortoj, kiujn oni uzas, se ne temas pri tempo/okazo (AM-vortoj), loko (E-vortoj), kauxzo (AL-vortoj) aux kvanto/nombro (OM-vortoj). La EL-vortoj kovras pli-malpli cxiujn aliajn signifojn, kiujn povas esprimi E-vorteca vorto. Grado kaj maniero estas la plej gravaj signifoj de la EL-vortoj, sed ne la solaj. Cxi-poste maniero kaj grado estos uzataj kiel klarigoj, kvankam ili ofte ne estas tute trafaj. Pli precizaj klarigmanieroj tamen ne ekzistas.

Legu ankaux pri grado kaj kvanto.

Kiel «

  • Kiel vi de tie forvenis?Rt.61En kiu maniero vi de tie forvenis? Demanda kiel.

  • Kiel do li aspektas?FA1.17

  • Kiel vi pensas pri cxi tio?Rz.10En kiu maniero vi pensas... Kion vi pensas...

  • Kiel mi diros al la patrino, ke ankaux hodiaux mi ne ricevis ankoraux lecionojn!M.19En kiu maniero mi diros... Per kiaj vortoj mi diros...

  • Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li?Rt.73En kiu maniero... Per kia nomo...

  • Kiel vi fartas?FA2.139 Cxi tie temas ne vere pri maniero, sed pli pri grado de sanstato. Kia estas via sanstato?

  • Kiel gxi placxas al via regxa mosxto?Rt.72En kiu maniero, kiagrade gxi placxas...

  • Kiel, nur du mangxoj?Rz.27Kiel povas esti, ke estas nur du mangxoj?

  • Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis.FA2.137...en kiu maniero tio okazis. Kiel en demanda subfrazo.

  • Cxu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio farigxis.M.5

  • Kaj kiel ili dancadis!BV.13 Ekkria kiel.

  • Ho kiel tio min malgxojigas!FA1.235 Ekkria kiel.

  • Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.FE.18...en tiu maniero, en kiu mi zorgas... Rilata kiel.

  • Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.Rgx2.23

Iafoje kiel signifas pli-malpli “tion ke”, sed restas ankaux maniera signifo:

  • Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis.BV.13 ≈ ...rigardi tion, ke la du knabinoj dancadis, kaj en kiu maniero ili dancadis.

  • Mi auxdis, kiel la kokoj krias.FA4.130Mi auxdis, ke la kokoj krias, kaj kiamaniere ili krias.

Tre ofte kiel esprimas nur gradon, tute ne manieron:

  • Kiel longe ankoraux tiu malnova domacxo staros cxi tie cxe la strato kiel spektaklo por cxiuj?FA2.143 Demanda kiel pri grado de tempa longeco.

  • Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojagxo.FA2.94La gradon de akurateco pruvas ilia vojagxo. Grada kiel en demanda subfrazo.

  • Tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino, por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino.FE.15...por vidi la gradon de gxentileco...

  • Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.FA1.229

  • Kiel alta estas tiu turo?

  • Kiel grandan pecon vi volas?

  • Mia Dio, kiel bela cxi tio estas!FA2.24 Grada ekkria kiel.

  • Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!M.196

  • Mi komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj rugxa gxi estas.FA1.232

  • Fi, kiel abomene!FE.26

  • Ha, kiel bele!FE.26

  • Vi povas arangxi al vi felicxon, kiel ajn malbela vi estas!FA2.37 Rilata kiel pri grado.

Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi kiom anstataux kiel.

Kiel estas ankaux uzata por enkonduki komparajn esprimojn. Tio estas ecx gxia plej ofta uzo: Tiu cxi malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono.FE.33 Sxi estis soleca kiel hieraux.M.38

Legu ankaux pri la esprimo kiel eble plej.

En la unua tempo oni uzis kiel se kiel enkondukilon de subfrazo kun la signifo de kvazaux.

Tiel «

Tiel estas plej ofte grada, sed povas ankaux esti maniera. Ofte la du nuancoj intermiksigxas. Kiam tiel rekte priskribas A-vorton aux E-vorton, la nuanco estas normale nur grada. Kiam tiel rilatas al la cxefverbo, gxi estas pli ofte maniera:

  • “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon”.FE.17Se estas en tiu maniero... Tiel montras ion antauxe diritan.

  • Sxi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizagxo kaj tenigxo.M.43Sxi staris en tiu maniero...

  • Bojas hundido, cxar tiel faras la hundo.PE.1086...en tiu maniero faras la hundo. ...tion faras la hundo.

  • Tiuj fragmentoj de interparolado [...] faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado.M.80...se ni povas uzi la vorton “pepado”.

  • Ne faru tiel, faru tiel cxi!

  • Kial vi tiel ploras [...]?FA2.21...en tiu maniero..., ...tiugrade...

  • Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.FE.18...en tiu maniero..., ...en tia grado aux amplekso... Tiel almontras la postan kiel-frazon.

  • Ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...estis tiugrade malagrablaj kaj tiugrade fieraj... Gradaj kaj manieraj tiel, kiuj almontras la postan ke-frazon.

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 Gradaj tiel.

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.FE.33 Grada tiel.

  • La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.FE.34 Grada tiel.

  • Sxi farigxis tiel malaminda, ke sxia propra patrino sxin forpelis de si.FE.23 Grada tiel.

  • La gxardeno estis tiel grandega, ke ecx la gxardenisto ne sciis, kie estas gxia fino.FA2.24

  • Mi estas tiel forta, kiel vi.FE.10 Grada tiel, kiu almontras la postan komparan kiel-esprimon.

  • Ecx nauxzas, tiel forte mi volas mangxi.Rz.26 Grada tiel, kiu almontras la antauxan frazon.

  • Sur la trotuaroj de la cxefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel gxuste en tiu tempo.M.200 Tiel por grado de multeco. Kune kun multe oni tamen ofte uzas tiom.

  • Mi gxojas, ke vi tiel baldaux venis.FK.101

  • Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi.FE.25

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

  • Kio vin tiel afliktas?M.55

Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi tiom anstataux tiel.

Iafoje kiam cxeestas rilata kiel-subfrazo, tiel povas esti forlasata.

Iel «

Iel estas suficxe malofte uzata. Gxi havas normale manieran nuancon (cxefe rilate al verbo), sed iafoje ankaux gradan (cxefe rilate al A-vorto aux E-vorto):

  • Gxi [...] sentis sin iel malvigla; io mankis al gxi, sed gxi mem ne sciis, kio al gxi mankas.FA3.107...en iu maniero malvigla..., ...iagrade malvigla...

  • Iel malfacile iras la afero cxe mia diino!M.50En iu maniero malfacile..., Iagrade malfacile...

Por grada signifo oni uzas normale iom, kiu tamen montras specialan nuancon.

Cxiel «

Cxiel estas malofte uzata. Gxi montras nur manieron:

  • Ili cxiel helpis al mi.Ili helpis al mi en cxiuj manieroj.

Neniel «

Neniel estas uzata cxefe maniere. Ofte neniel estas uzata anstataux ne por emfazo:

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28En neniu maniero mi povas... Mi tute ne povas...

  • Ni pri unu punkto neniel povis interkonsenti.OV.247...en neniu maniero povis... ...tute ne povis...

  • Ne, tio neniel devas farigxi!FA1.43Ne, tio absolute ne devas farigxi!

  • Mi neniel esperis sukceson.Rt.62Mi tute ne esperis sukceson.

Malkiel, maltiel «

Iafoje oni uzas kiel kaj tiel kun la prefikso MAL. Malkiel (“male al, malsame de, tute alie ol”) estas nuntempe relative ofta vorto, dum maltiel (“en la mala maniero”) aperas nur tre malofte:

  • Petro volonte vojagxas, malkiel Karlo, kiu preferas resti hejme.

  • Malkiel en Italujo, cxi tie tre ofte pluvas.

  • Mi restas cxe mia opinio, kvankam plej multaj homoj maltiel pensas.

Kiel... tiel ankaux «

La esprimo kiel... tiel ankaux (iafoje simple kiel... tiel) insiste montras, ke du aferoj estas same validaj. Tio tre similas al kaj... kaj:

  • Estas domagxe, tre domagxe, kiel por vi tiel ankaux por mi.M.66...kaj por vi, kaj por mi.

  • La kompatinda anasido [...] estis mordata, pusxata kaj persekutata kiel de la anasoj, tiel ankaux de la kokinoj.FA2.37

  • Kiel la koridoro, tiel ankaux la tuta cxambro estis frotita per lardo.FA2.8Kaj la koridoro, kaj la tuta cxambro estis frotitaj per lardo. Rimarku la uzon de frotita/frotitaj. La unua varianto estas mallongigo: Kiel la koridoro estis frotita per lardo, tiel ankaux la tuta cxambro estis frotita per lardo. La dua ne estas mallongigo, kaj frotitaj priskribas du aferojn.

  • Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero. (El la kristana pregxo Patro nia.)

  • Sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indigxeno.Nm.9

Vortfarado «

  • Tiele estas pli emfaza formo de tiel uzata nur pri manieroj: Ho Dio, kio farigxas en mi! Tiele mi ja neniam antauxe pensis nek sentis!FA1.13 Tiele diras la Eternulo Cebaot.Zhx.1 Tiele sonas nuntempe iom formale aux solene. Tiele estas ankaux uzata en iaj tekstoj por montri, ke io stranga estas gxuste citita: “Li havis nenio (tiele!) por mangxi.” La vorto tiele cxi tie atentigas, ke la eraro pri N-finajxo estis jam en la originala teksto.

  • Tiela = “tiumaniera”. Uzebla anstataux tia, se temas pri maniero, aux por emfazo: Mi songxis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn mi neniam vidis: nigraj, de nenatura grandeco!Rz.5 Tiela estas nuntempe apenaux uzata.

  • Iele estas pli akcenta formo de iel: Iele, iome, duone malbone.PE.560

Legu ankaux pri la kunmetajxo samkiel.