PMEG 2023

14.3.11. Jen

Jen servas por altiri la atenton al io, por prezenti ion, = “rigardu cxi tion!, rigardu cxi tie!, atentu cxi tion!, auxskultu cxi tion!” kaj simile:

  • Jen la suno subiras, venas la nokto.FA2.89Vidu! La suno subiras...

  • Krak’! jen gxi falis de la sxranko, kusxis sur la planko en mil pecetoj.FA3.86

  • Jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato.FA1.156

  • Unu vesperon li sidas en sia cxambro, kaj jen subite oni frapas tre mallauxte je la pordo.FA2.136

  • Vi ne bezonas rigardi ilin. Vi havas ekzemplojn aliajn – antaux vi estas via patrino. Jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi.Rz.77

  • Post du jaroj Faraono havis songxon, ke jen li staras apud la Rivero.Gn.41

Ofte jen anstatauxas cxi tie, iafoje gxi anstatauxas tio, tiu, tiam aux simila esprimo, cxiam aldonante sian atentigan nuancon:

  • Jen estas pomo.FE.6

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6

  • Jen kusxas la cxapelo de la patro.FE.8

  • Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo!FA1.110...cxi tie estas la mantelo. Tre ofte oni subkomprenas estas aux trovigxas en frazoj kun jen.

  • “Sed jen estas ankaux, kaj jen estas denove!” ili cxiuj ekkriis; kien ajn ili rigardis, trovigxis krucoj sur la pordoj.FA1.11

  • Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino.M.139 Jencxi tiuj + atentigo.

  • Jen kion diris Ahxitofel.Sm2.17Jen (estas) tio, kion diris Ahxitofel!

  • Jen venis la auxtuno.FA1.209Jen tiam venis la auxtuno.

Jen... jen havas specialan signifon.

Vortfarado «

  • Jene = “cxi tiel kiel mi jen montros”: La demando, kiun ni metis, devas esti respondita jene: [...]OV.108

  • Jena = “tiu cxi kiu jen sekvas, tiu cxi kiun mi jen donas aux montras”: Mi finas do per la jenaj vortoj: [...]FAnt.49 Mi havas la intencon prezenti al la Akademio projekton de regularo pri la tri jenaj punktoj: [...]L2.212

  • Jeno = “tio cxi kio jen sekvas, tio cxi kion mi jen donas aux montras”: Por solvi la taskon vi bezonas la jenon: paperon, du krajonojn kaj abundan tempon. / Al via demando mi povas respondi jenon: [...]OV.559

Oni iafoje hezitas, cxu uzi la antaux jena kaj jeno. Ili similas laux la signifo al tabelvortoj je TI, antaux kiuj oni neniam uzas la, sed jena kaj jeno estas ordinaraj A-vorto kaj O-vorto, kaj do devus akcepti la. En la cxi-antauxaj ekzemploj la iafoje aperas, alifoje ne. En la praktiko tio ne gravas. Oni povas agi lauxplacxe.

Jene, jena kaj jeno montras ofte antauxen al io, kio sekvos. Tabelvortoj je TI montras kutime reen al io, kio jam estas dirita: Karlo, Elizabeto kaj Petro. Tiuj estas miaj amikoj. / Miaj amikoj estas la jenaj: Karlo, Elizabeto kaj Petro. Tio tamen ne estas regulo. Vidu cxi-antauxe la Zamenhofan ekzemplon pri beleco, mildeco k.t.p., kiu kontrauxas la kutimon.