PMEG 2023

14.3.6. Ankaux

Ankaux montras, ke la afero ne estas sola, sed ke gxi aldonigxas al aliaj jam menciitaj. Normale ankaux staras gxuste antaux tio, al kio gxi rilatas:

  • La balono jam delonge malaperis, kaj baldaux malaperis ankaux la botelo.FA3.112 Al la jam menciita balono, oni aldonas la botelon, kiu same malaperis.

  • Ankaux sxi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla frauxlino.Rt.106 Vi ne estas la sola kun tiu nomo.

  • Ankaux vi donu al mi vian helpon.Rt.38 Aliaj jam donis, nun donu vi.

  • Se vi prenis la violonon, prenu ankaux la arcxon.PE.1075

  • Ankaux al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurgxon.Rt.41

  • Mi petas vin ankaux poste prunti al mi.FE.14

  • Ankaux hodiaux mi ne ricevis ankoraux lecionojn.M.19

  • La regxo [...] ecx ne permesis alporti al li mangxajxon; kaj ankaux dormi li ne povis.Dn.6

  • Li tre bele ludas violonon, kaj li ankaux kantas bele.

  • Sxia elparolado ne estis la plej perfekta, sed gxi ankaux ne prezentis iajn tro gravajn deklinigxojn.M.26

Postmetita ankaux «

La principo, ke ankaux staru rekte antaux tio, al kio gxi rilatas, estas bona gxenerala stila rekomendo, sed gxi ne estas absoluta regulo. En la Fundamento, cxe Zamenhof, kaj ankoraux hodiaux cxe multaj esperantistoj, ankaux povas stari post la koncernata esprimo. Zamenhof ofte tiel uzis ankaux, kiam gxi rilatis al persona pronomo, sed ankaux en aliaj okazoj:

  • Ili ankaux estas en la gxardeno.FE.16 Ili estas tie aldone al aliaj personoj.

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas iliajn (infanojn).FE.18 Mi amas (iliajn infanojn) aldone al tio, ke sinjoro Petro kaj lia edzino amas (miajn infanojn).

  • Cxiu sin enmiksas, cxiu volas montri, ke li ankaux estas sagxa homo.Rz.10

  • Estis ankoraux frue matene, kiam Johano vekigxis. La vojkamarado ankaux levigxis.FA1.76

Tiun cxi eblon oni tamen ne trouzu. Se estas risko de miskompreno, oni prefere rearangxu la frazon tiel, ke ankaux staru antaux la esprimo, al kiu gxi sence rilatas: Ankaux ili estas en la gxardeno. ...ankaux mi tre amas... ...ke ankaux li estas sagxa homo. ...Ankaux la vojkamarado levigxis.

Sed kiam ankaux koncernas KI-vorton, estas preskaux regulo, ke oni metu ankaux poste, cxar KI-vortoj tre volas esti komence de sia frazo:

  • La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaux predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.OV.383 Ankaux la patriotismo predikas amon.

  • Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankaux volis eniri.FA3.151 Ankaux la alia animo volis eniri.

Alie estas, se ankaux rilatas al tuta subfrazo aux tuta plurvorta esprimo, kiu komencigxas per KI-vorto. Tiam oni nepre ne metu ankaux post la KI-vorto: Li parolas ankaux kiam li mangxas. / La gramatikaj finigxoj estas rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj.FK.241

Emfaza akcentado «

En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankaux rilatas, se ankaux staras rekte antaux gxi: Ankaux mi amas vin. Emfaza akcento je mi. Sed se ankaux staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento trafas anstatauxe ankaux: Mi ankaux amas vin. Emfaza akcento je ankaux. Tia cxi akcentado tamen ne sekvas devigajn regulojn, sed dependas de la preferoj de la parolanto.