PMEG 2023

9.3. Pli ol unu difinilo

Iafoje oni bezonas du difinilojn por montri la celitan sencon. Jen kelkaj ekzemploj:

  • El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10

  • Pri cxiuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan opinion.LR.139

  • Ambaux sxiaj brakoj estis levitaj.FA1.154

  • Mi vidis gxin en la spegulo per cxi tiuj miaj propraj okuloj.Rt.93

  • Cxiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko.FK.296

  • La infanoj ne povis sidi sur la segxoj, cxar cxiuj ties kruroj [la kruroj de la segxoj] estis rompitaj.

  • La infano ne povis uzi la biciklon, cxar ambaux ties radoj estis difektitaj.

Ordinare en tiaj okazoj eventuala poseda difinilo (poseda pronomo aux tabelvorto je ES) aperas laste, do normale cxiuj iliaj (malofte iliaj cxiuj). Sed kies tamen ordinare aperas unue, se gxi iafoje kuniras kun alia difinilo: mi [...] gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj.Dn.4 (Cxiuj liaj faroj estas veraj.)

Ofte oni uzas anstatauxe vortumon kun la rolvorteto el: cxiuj el miaj infanoj, cxiuj el viaj tri demandoj, cxiuj el tiuj konkludoj, cxiuj el ties kruroj k.s.

Oni tamen ne uzu la kune kun alia difinilo: ne *la miaj amikoj*, sed miaj amikoj, ne *la cxiuj homoj*, sed cxiuj homoj. Sed tiuj infanoj estas la miaj ja estas uzebla, cxar tie miaj aperas sen O-vorto, kaj tial ne estas traktata kiel difinilo.