PMEG 2023

9.2. Aliaj difiniloj

Krom la difina artikolo la, estas difiniloj ankaux la posedaj pronomoj, la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaux kaj duondifina unu. Kiam cxeestas la vorteto cxi, oni iafoje subkomprenas la difinilon tiu. Tiam cxi kvazaux mem farigxas difinilo.

Posedaj pronomoj «

Posedaj pronomoj estas mia, nia, via, lia, sxia, gxia, ilia, onia kaj sia (kaj ankaux cia).

Kiam poseda pronomo aperas kiel priskribo de O-vorto, gxi kalkuligxas kiel difinilo. Plej ofte la efektiva senco estas difina (la alparolato scias, pri kiu temas). Sed oni tamen ne aldonas la. Se oni anstatauxigas la posedan pronomon per subfrazo, kiu esprimas la posedanton, oni plej ofte devas aldoni la:

  • Mia domo estas granda.La domo, kiu apartenas al mi, estas granda.

  • Viaj sxtrumpoj estas malpuraj.La sxtrumpoj, kiuj apartenas al vi, estas malpuraj.

  • Li detruis sian sanon.Li detruis la sanon, kiun li havis.

Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel perverba priskribo, la efektiva senco povas esti nedifina:

  • Li estas mia onklo.FE.18 Li estas onklo de mi. Eble mi havas ankoraux aliajn onklojn.

  • Tion mi diras al vi, cxar vi estas mia samlandano.FA4.202...vi estas samlandano de mi. La celita senco estas nedifina.

  • Se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam ecx de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.Js.20 Nedifina senco.

Se temas pri certa individuo, kiu tamen estas nekonata de la alparolato, oni povas por klareco aldoni la vorton unu: Unu mia amiko estas advokato. Unu el miaj amikoj estas advokato. Oni ankaux povas uzi de-esprimon kun aux sen unu: Amiko de mi estas advokato. Unu amiko de mi estas advokato.

Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por montri nedifinan sencon: Amiko mia estas advokato. Tia uzo tamen ne estas gxenerale akceptita, kaj ne cxiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj montritaj cxi-antauxe.

Kiam poseda pronomo aperas sola (sen posta O-vorto aux A-vorto), gxi ne estas difinilo. Por klare esprimi, ke oni celas difinitecon oni tiam ofte aldonas la, sed tio ne estas deviga:

  • Tiu cxi libro estas mia. Gxi estas unu el miaj libroj – nedifina senco.

  • Tiu cxi libro estas la mia. Gxi estas tiu konata libro, kiu apartenas al mi – difina senco.

  • Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke sxia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno.FA1.82 La siasia florejo. Cxiuj tri florejoj estas difinitaj. La unuaj du estas suficxe difinitaj per sia kaj sxia, sed la tria estas menciita per sola poseda pronomo (sen la O-vorto florejo), kaj bezonas la.

  • Nu, certe mi legis la vian, kiel bone skribita!Rz.47 La vianvian verkonla verkon, kiun vi faris.

  • Via pano estas malpli fresxa, ol mia.FE.10 Jen Fundamenta ekzemplo, en kiu ne aperas la antaux mia, kvankam la senco estas la pano, kiu apartenas al mi. Oni tute rajtas diri ol la mia por plia klareco, sed tio ne estas deviga.

Iafoje en poezio k.s. oni ne sekvas la normalajn regulojn por posedaj pronomoj. Tian uzon oni (normale) ne imitu en ordinara lingvajxo:

  • Patro nia, kiu estas en la cxielo.UL.19Nia patro...

  • Ho, la profeta mia antauxsento!H.27Ho, mia profeta antauxsento!

  • Eraras for la penso mia.FK.310Eraras for mia penso.

  • Kaj nun, Laerto, al l’ afero via!H.11... al via afero!

  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.H.19Lia mieno...

Duondifina unu «

Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al unu. Tia artikolo ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Gxi montras, ke temas pri io, kio estas nekonata al la auxskultanto, sed konata al la parolanto:

  • Unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.FE.39 La rakontanto per unu montras, ke li mem scias, en kiu tago tio okazis.

  • Unu vidvino havis du filinojn.FE.11 Komenco de fabelo. Ankoraux nur la rakontanto konas la vidvinon. (Alia teorie ebla interpreto estas matematika: “1 vidvino havis 2 filinojn, sekve 2 vidvinoj havis 4 filinojn”. Sed tute ne temas pri tia kalkulado. Temas pri prezentado de rolantoj en fabelo.)

  • En unu vilagxo logxis du viroj, kiuj ambaux havis la saman nomon.FA1.13 Ili logxis en vilagxo konata de la parolanto, sed ne de la auxskultanto.

  • En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino.FE.15

  • Unu vesperon farigxis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure.FA1.27

La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la auxskultanto. Se oni forlasas la, oni montras la malan signifon, nedifinitecon. La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Gxi estas nuancilo, kiun oni uzu je bezono:

  • Vi devas legi libron. Aux oni celas specan signifon, aux oni celas certan libron nekonatan al la auxskultanto.

  • Unu libron vi devas legi, jen gxi. La aldonita unu montras, ke ne temas pri iu ajn libro, nek pri speco de libro, sed pri certa libro nekonata al la alparolato.

  • Mi volas, ke vi renkontu unu amikon de mi. Unu estas uzata por emfazi, ke ne temas pri iu ajn el la amikoj de la parolanto.

La duondifina unu trovigxas en la Fundamento, kaj Zamenhof tre ofte uzis gxin. Gxi estas tre utila nuancilo, se oni gxin ne trouzas. Iuj tamen pensas, ke tia unu estas nedifina artikolo uzata pro influo de naciaj lingvoj. Tial multaj hezitas uzi duondifinan unu timante fari eraron. Pro tio la duondifina unu farigxis iom malofta nuntempe. Multaj preferas la vortojn certa kaj iu. Sed iu montras iom alian signifon, kaj certa estas multe pli emfaza ol unu. Tamen, kiam temas pri tempovortoj, oni ankoraux vaste uzadas duondifinan unu tute laux la cxi-antauxe montritaj ekzemploj: unu tagon..., en unu vespero..., unu fojon... k.s.

Legu pli pri specialaj uzoj de unu.

Tabelvortoj je U, A kaj ES «

La tabelvortoj je U, A kaj ES estas difiniloj: kiu, tiu, iu, cxiu, neniu, kia, tia, ia, cxia, nenia, kies, ties, ies, cxies, nenies. Oni do ne uzu la kune kun tiaj tabelvortoj.

Ambaux «

La vorteto ambaux estas difinilo, kiam gxi rekte priskribas O-vorton. Oni do ne uzu la kune kun ambaux.

Aliaj difiniloj antaux propraj nomoj «

Antaux normalaj propraj nomoj oni normale ne uzas la. Aliaj difiniloj povas tamen aperi antaux cxiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas bezono de tiaj esprimoj:

  • Kaj vi ankaux, mia Francisko, vi ankaux?Rt.9 Mia aldonas ian amikecan nuancon.

  • Cxu vi sentas teruron antaux tiu Karolo?Rt.33 Tiu emfazas, ke temas pri la jxus menciita Karolo.

  • Ambaux Pjotr Ivanovicx’oj alkuras sur la pintoj de la piedoj.Rz.55 Temas pri du viroj kun la sama nomo.