PMEG 2023

10.1. Normala apostrofado

Apostrofado de O-finajxo «

La finajxon O de O-vorto oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstataux O. Tia ellaso de O estas tamen ebla nur kiam ne sekvas iu el la finajxoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaux la O ankoraux cxeestus. La apostrofo estas kvazaux neelparolata vokalo:

  • turmento turment’ (turmént’)

  • vespero vesper’ (vespér’)

  • historio histori’ (historí)

  • metroo metro’ (metró). Komparu kun metro (métro).

  • armeo arme’ (armé). Komparu kun arme (árme).

  • revuo revu’ (revú). Komparu kun revu (révu).

  • cxielo cxiel’ (cxiél’). Komparu kun cxiel (cxíel).

Oni ne povas apostrofi A-vortojn. Rugx’ egalas cxiam al rugxo, neniam al rugxa. Apostrofo ankaux ne povas anstatauxi verban finajxon aux E-finajxon (legu tamen cxi-poste pri la esprimo dank’ al). Oni ankaux atentu, ke oni ne povas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har’ egalas cxiam al haro, neniam al haron, haroj aux harojn.

La tabelvortoj je O finigxas per “o”, sed tiuj “o”-vokaloj ne estas veraj O-finajxoj, kaj oni ne povas ilin anstatauxigi per apostrofoj. Ne estas do gxustaj *ki’*, *ti’*, *i’*, *cxi’*, *neni’* anstataux kio, tio, io, cxio, nenio. Nur en poezio oni iafoje tamen uzas tiajn nenormalajn formojn.

Apostrofado de la «

La vokalo “a” en la difina artikolo la povas esti ellasita kaj anstatauxigita per apostrofo l’. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post rolvortetoj, kiuj finigxas per vokalo: de l’, cxe l’, je l’, tra l’, pri l’, pro l’:

  • Liberigu nin Dio, de l’ sovagxaj Normandoj!FA4.27

Normale oni skribas l’ kiel apartan vorton (kun posta spaceto), sed oni cxiam elparolas gxin kune kun la antauxa rolvorteto kiel unu vorton, kvazaux “del”, “cxel” k.t.p.

Iafoje en poezio oni trovas l’ ankaux sen tia rolvorteto: L’ espero, l’ obstino kaj la paciencoFK.300 Sxi vidis ke l’ sentoj plu restas. Cxiuokaze oni uzu la mallongigitan artikolon nur tie, kie gxi estas elparolebla.

Cxefe en poezio «

Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.

Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun gxoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
Post longa batalo, maldolcxa turment’
La stela standardo jam flirtas en vent’.

el La Tagigxo de Antoni Grabowski

En ordinara lingvajxo apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrofado apenaux okazas entute.

Dank’ al «

Apostrofo estas ankaux tradicie uzata en la esprimo dank’ al = “pro la (favora) influo de, mal-malgraux”. Dank’ al aperas en cxia lingvajxo, ankaux en parola uzo:

  • Jes, dank’ al Dio, cxio estas en bona ordo.Rz.38

  • Dank’ al la lingvo ni tiel altigxis super la bestoj.FK.229

  • Dank’ al nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom fortigxados.OV.123

  • Dank’ al la grandaj elspezoj [...] la monujo baldaux montris al li sian nudan fundon.OV.126 Cxi tie dank’ al estas ironia. Temas fakte pri malfavora influo.

Iuj opinias, ke dank’ al estas erara, cxar la apostrofo ne anstatauxas O-finajxon, sed pli vere E-finajxon. Malgraux tiu kritiko dank’ al restas firma kaj utila parto de Esperanto. Oni povas trankvile pluuzi gxin kiel fiksitan esprimon. Sed danke al ja estas tute bona alternativo: danke al Dio, danke al la lingvo. Ankaux danke + N-finajxo estas ebla: Danke unu eraron en la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis.OV.71

Iuj asertas, ke ja temas pri O-finajxo: dank’ aldanko (estu) al (aux simile). Tia klarigo funkcias, sed nur lame, en plej multaj frazoj. Tiam oni devas imagi la esprimon kun dank’ al kiel apartan mallongigitan frazon: Danko estu al la lingvo: Ni tiel altigxis super la bestoj.

Un’ «

Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apostrofan formon de la nombra vorteto unu:

  • Un’! du! un’! du! – La soldatoj marsxis.Unu! du!...

  • Un’, du, tri, kvar”, li kalkulis lauxte.Unu, du...

Un’ estas oficiale permesata de la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 39), sed un’ povas aperi nur en memstara, kvazaux ekkria uzo, kiel en la cxi-antauxaj ekzemploj. Gxi ne povas aperi en ordinaraj frazoj. Ne diru ekz.: *Mi havas nur un’ amikon.* Gxusta estas nur: Mi havas nur unu amikon.