PMEGGramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj tempaj /

14.2.5. Jam

Jam signifas, ke antauxe okazis ia sxangxo, ekz. ekesto de nova ago aux stato, cxeso de ago aux stato, atingo de certa kvanto aux longo, kaj simile. Ofte jam estas la malo de ankoraux. Iafoje io alia en la frazo montras sxangxon, kaj jam nur emfazas tion. Alifoje jam estas la sola, kiu montras, ke okazis sxangxo:

Iafoje jam akcentas, ke pasinta ago estas efektive pasinta:

Iafoje jam montras, ke io estas pli frua ol oni atendas, volas, kredas, scias aux simile:

Cxe dauxrolongo aux ripeto jam emfazas, ke pasis plene tiom da tempo aux ripetoj:

Iafoje jam servas por fari distingon inter du IS-verboj aux du OS-verboj, kiuj ne montras la saman tempon. Jam montras la pli fruan tempon. Ofte jam estas helpata de la vorto antauxe. Alia maniero fari tian distingon estas uzi kunmetitan verboformon:

Cxe OS-verboj jam povas emfazi, ke la estonta ago estas suficxe proksima, aux ke oni vidas sxancojn, ke la ago okazos, iafoje kun nuanco de espero aux kuragxigo:

Kune kun nea verbo jam emfazas, ke okazinta ago cxesis antaux la koncerna momento. Jam ne = ne plu:

Kune kun nea OS-verbo jam emfazas, ke atendata aux dezirata ago ne okazos:

Ne jam «

Se jam estas mem neata, la signifo farigxas mala. Tiam la ago, al kiu jam rilatas, ankoraux ne komencigxis: Ili ne jam alvenis. = Ili ankoraux ne alvenis. Zamenhof konsilis, ke oni evitu ne jam uzante anstatauxe ankoraux ne, kaj plej multaj tion faras. Ambaux esprimoj estas logikaj, sed la malkutimeco de ne jam estas suficxa motivo por preferi ankoraux ne.

Jam por suficxeco «

Iafoje jam rilatas al certa frazparto montrante, ke la afero suficxas, ke oni ne bezonas sercxi alian por ke la frazo estu vera:

  • Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton.[Rt.73] La politiko suficxas. Ne necesas sercxi ion alian, kio ilin devigus.

  • Jam de vidpunkto pure historia kaj socia gxi [la Biblio] devas havi grandan intereson por cxiu homo.[OV.51] La vidpunktoj historia kaj socia devas suficxi por veki intereson.

  • En cxiu konko kusxas brilantaj perloj, el kiuj cxiu sola jam estus efektiva beligajxo en la krono de regxino.[FA1.51] Cxiu sola suficxas. Ne necesas preni plurajn. Unu sola suficxas.

  • Unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero, prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto.[OV.144] Liaj antauxaj agoj suficxas por ke oni povu diri, ke li multe faris. Ne necesas konsideri la novan agon.

Kiel oni povas vidi en la ekzemploj, suficxeca jam povas lokigxi jen antaux, jen post la koncerna afero. Por maksimuma klareco sxajnas bone loki gxin antauxe.

Vortfarado «

jama = “jam ekzistanta, jam farita, jam aginta” k.s.: Ni volas utiligi niajn jamajn spertojn. = ...tiujn spertojn, kiujn ni jam havas.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:19 GMT)