PMEG 2023

41. Parencoj kaj familianoj

La sekva prezento montras per fantazia ekzemplo, kiel oni esprimas diversajn parencajn rilatojn en Esperanto. La ekzemplo ne elcxerpas la eblojn plene. Ankoraux pli da vortoj estas fareblaj per diversaj afiksoj kaj afiksecaj elementoj.

La familio de Nino kaj Antono «

  • Supre estas pli agxaj parencoj, malsupre pli junaj.

  • La strekoj montras rilatojn inter gepatroj kaj iliaj infanoj.

  • Cxiuj virinaj nomoj cxi tie finigxas per ...ino. Cxiuj aliaj nomoj estas viraj. La nomoj estas tiel elektitaj por klareco, sed ne ekzistas regulo, ke virinaj nomoj finigxu per ...ino.

Antono kaj Nino estas geedzoj. Li estas sxia edzo, kaj sxi estas lia edzino. Ili estas geedzigxintaj. Li estas edzigxinta al sxi, kaj sxi estas edzinigxinta al li.

Antono kaj Nino havas du infanojn, Ernestino kaj Vilhelmo. Antono kaj Nino estas la gepatroj de tiuj cxi infanoj. Antono estas ilia patro, kaj Nino estas ilia patrino. La infanoj nomas Antonon Pacxjo, kaj ili nomas Ninon Panjo. La karesnomoj Pacxjo kaj Panjo kaj aliaj cxi-postaj voknomoj estas faritaj per la sufiksoj CXJ kaj NJ. Vilhelmo estas filo de Antono kaj Nino, kaj Ernestino estas ilia filino. Vilhelmo kaj Ernestino estas iliaj gefiloj.

Antono havas fraton, Hugo, kaj fratinon, Mesalino. Antono, Hugo kaj Mesalino estas gefratoj. Antono nomas Hugon Fracxjo, kaj li nomas Mesalinon Franjo. Nino havas fratinon, Karolino, kaj fraton, Teodoro. Ne ekzistas specialaj vortoj por montri, cxu frato aux fratino estas pli aux malpli agxa. Je bezono oni diru simple pli agxa fratino, malpli agxa frato k.s. Sed pli agxa frato aux fratino eble povas nomi sian pli junan fraton aux fratinon frateto kaj fratineto.

Antono havas unu onklon, Petro (frato de lia patrino). Li nomas lin ocxjo Petro, aux simple Ocxjo. Antono estas nevo de Petro. Nino havas unu onklon kaj du onklinojn, Ludoviko (frato de sxia patrino), Florino (fratino de sxia patrino), kaj Angxelino (fratino de sxia patro). Sxi estas ilia nevino. Ili estas sxiaj geonkloj. Sxi nomas la onklinojn onjo Florino kaj onjo Angxelino, aux simple Onjo. Nino kaj sxiaj gefratoj, Karolino kaj Teodoro, estas genevoj de siaj geonkloj.

Nino havas du avojn, Adamo (la patro de sxia patro) kaj Danielo (la patro de sxia patrino). Sxi nomas ilin Aveto, Avcxjo aux simile. Nino ankaux havas du avinojn, Jozefino (la patrino de sxia patro) kaj Kolombino (la patrino de sxia patrino). Sxi nomas ilin Avineto, Avinjo aux simile. Nino estas nepino de Adamo, Jozefino, Danielo kaj Kolombino, kaj ili estas sxiaj geavoj.

Antono estas nepo de Karlo kaj Esperino (la gepatroj de lia patrino). Liaj aliaj geavoj ne estas montritaj. Antono kaj liaj gefratoj, Hugo kaj Mesalino, estas genepoj de siaj geavoj.

Ernestino kaj Vilhelmo (la infanoj de Antono kaj Nino) estas pragenepoj (pranepino kaj pranepo), de Adamo, Jozefino, Danielo, Kolombino, Karlo kaj Esperino. Adamo estas unu el la praavoj de Ernestino kaj Vilhelmo, kaj Esperino estas unu el iliaj praavinoj.

Jakobo estas edzo de Hugo. Ili edzigxis kaj dauxre logxas en lando, en kiu samseksaj edzigxoj (kaj ankaux samseksaj edzinigxoj) estas oficiale rekonataj.

Antono havas bopatron, Johano (la patro de lia edzino). Li ankaux havas bopatrinon, Adelino (la patrino de lia edzino). Ili estas liaj bogepatroj. Li estas ilia bofilo. Nino estas bofilino de Pauxlo kaj Meluzino (la gepatroj de sxia edzo).

Antono havas du bofratinojn, Karolino (fratino de lia edzino) kaj Katarino (edzino de frato de lia edzino). Li ankaux havas tri bofratojn, Teodoro (frato de lia edzino), Nikodemo (edzo de lia fratino), Jakobo (edzo de lia frato). Ne ekzistas speciala vorto por la parenceco inter Johano kaj Pauxlo, aux inter Meluzino kaj Adelino, kvankam iliaj infanoj estas geedzigxintaj unu al la alia.

Nino estas pranevino de Nikolao (frato de unu el sxiaj geavoj), kaj de Klauxdino (fratino de alia el sxiaj geavoj). Nikolao estas praonklo de Nino, kaj Klauxdino estas praonklino de Nino.

Nino havas du gekuzojn, Felikso kaj Frino (infanoj de sxia onklino Angxelino). Felikso estas sxia kuzo, kaj Frino estas sxia kuzino. La infanoj de Nino (Ernestino kaj Vilhelmo) estas duarangaj gekuzoj de Georgo, la filo de Felikso, cxar iliaj gepatroj estas gekuzoj. Tomaso kaj Sabino estas bogekuzoj, cxar lia onklino estas edzino de sxia onklo.

Pauxlo, la patro de Antono, estas edzigxinta dufoje. Lia dua edzino, Malvino, estas duonpatrino (vicpatrino) de Antono, Hugo kaj Mesalino, la infanoj de lia unua geedzigxo. Antono estas duonfilo (vicfilo) de Malvino, kaj Mesalino estas sxia duonfilino (vicfilino). Roberto estas duonfrato de Antono, kaj Evelino estas lia duonfratino. Ili havas nur unu el siaj gepatroj komuna. Ankaux Malvino estas edzinigxinta dufoje. Sxia dua edzo, Pauxlo, estas duonpatro (vicpatro) de Mikelo, la filo de sxia unua geedzigxo (kun Filipo). Antono estas duonfrato (vicfrato) de Mikelo, kaj Mesalino estas duonfratino (vicfratino) de Mikelo. Ili havas neniun el siaj gepatroj komuna. Ne ekzistas speciala esprimo por Filipo, kiu ecx ne estas rigardata kiel familiano.

Legu pli detale pri prefikseca uzo de DUON kaj VIC en parencovortoj.

Seksa signifo de parencovortoj «

La vortoj edzo, patro, filo, frato, onklo, nevo, avo, nepo kaj kuzo estas viraj. Por la respondaj inaj parencoj oni devas uzi la sufikson IN. Se oni parolas pri ambaux seksoj, oni devas uzi la prefikson GE.

Esperanto en sia tradicia formo ne provizas rimedon por esprimi tiujn parencorilatojn en parolado pri neduuma homo (kiu estas nek viro, nek virino, aux estas sekse ambigua), cxar tradicie mankis konscio pri la ekzisto de tiaj homoj. Krome la tradicia Esperanto ne ebligas prisilenti la sekson cxe cxi tiaj parencorilatoj. Kelkaj opinias tion gxena kaj tial eksperimente ekuzas novajn sekse neuxtralajn parencovortojn.

La vortoj parenco, infano kaj familiano estas sekse neuxtralaj. Se oni volas aparte montri inan sekson, oni povas uzi la sufikson IN. Se oni volas aparte montri viran sekson, oni povas uzi la vorton vira, aux la radikon VIR prefiksece. Oni ankaux povas uzi la prefikson GE, se oni volas emfazi, ke temas pri ambaux seksoj.

Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.