PMEG 2023

43. Listo de ne-PIV-aj elementoj

En PMEG menciigxas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne trovigxas en PIV (en la eldono de la jaro 2020). Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon °, ekz.: platino°.

Jen listo de cxiuj tiaj ne-PIV-aj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento trovigxas en PIV, sed kun iom alia formo (ekz. OMETR) aux kun alia signifo (ekz. platin|o).

Iuj elementoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.

Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj. Ankaux propraj nomoj de personoj ne aperas.

Notu bone, ke ne cxiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas ecx rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn, ekz.: *graux*.

La signo vertikalo montras limon inter radiko kaj finajxo, ekz.: stere|o.

Pri la fontoj vidu la literaturliston. Cxe iuj elementoj mankas fontindiko. Tiuj elementoj ekzistas en praktika uzado, sed ne estas registritaj en vortaroj aux similaj verkoj.

Elemento Klarigo Fonto
*AB* “fiksita instalajxo”, sufikso Esperanta Bildvortaro
*ADOR* “ne-auxtomata konstrumasxino”, sufikso Esperanta Bildvortaro
*AFRO* prefiksa mallongigo de “Afriko”, prefikso
amhar|o ano de unu el la gentoj de Etiopujo En PIV kiel lingvonomo
*ARI* “nombrosistemo”, sufikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
Asxur|o islama festotago (la deka de Muharamo°), arabe “’Ashura” Cherpillod: Nepivaj Vortoj
auxdi|o “elektronika registrado kaj reproduktado de sono” Wennergren: Roko kaj Popo
AUXDIO “tehxniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono”, prefikso Esperanta Bildvortaro
*AUXTO* “auxtomata”, prefikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
be mallongigo de “bemolo” Butler: Muzika Terminaro
Blis|o la planlingvo “Bliss”
brekekekeks bleko de bufo Cherpillod: Nepivaj Vortoj, PIV cxe kuxaks
*Breksigx|o* la eliro de Britujo el la Euxropa Unio, “Briteliro”
Cxomolungm|o la monto Everesto Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch
*Daralbajd|o* “Kazablanko°” Posxatlaso de la Mondo
*darf|i* “esti permesita, rajti” Cherpillod: Nepivaj Vortoj
decilion|o “10 je la 60-a potenco”, internacia vorto (angle “decillion”)
di mallongigo de “dieso” Wennergren: Roko kaj Popo
*dificil|a* “malfacila” Vatré: Neologisma Glosaro
E “plantotribo”, “koloro”, sufikso Werner: Terminologia Kurso,
PIV nur kun la senco “plantotribo”
ejdz|o “edzo aux edzino” (proponita sekse neuxtrala vorto)
EKSBI “2 je la sesdeka potenco”, prefikso
ENZ “substanco”, sufikso Esperanta Bildvortaro
*EUXRO* prefiksa mallongigo de “Euxropo”, prefikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
Fanagal|o pigxina interlingvo parolata en suda Afriko
GIBI “2 je la trideka potenco”, prefikso
glu glu sono de akvo elfluanta el botelo = kluk kluk PAG §126
*graux* “mal-malgraux, dank’ al” PAG §201 kaj §257 (en piednotoj)
ICX “virseksa”, sufikso Günkel: GuVo
*IF* “igi io”, sufikso PAG §414
IP “neduuma (nek viro, nek virino)”, sufikso
Interglos|o la planlingvo “Interglossa”
Interlingva|o la planlingvo “Interlingua”
Interlingve|o la planlingvo “Interlingue”
*ISTAN* “lando”, sufikso Aktoj de la Akademio III
*isxi* ina versio de la pronomo “ili”, “tiuj virinoj” (proponita ina pronomo triapersona multe-nombra)
J sekse neuxtrala karesnoma sufikso
JOBI “2 je la okdeka potenco”, prefikso
*kaux* “kaj/aux”
Kazablank|o havenurbo en Maroko Posxatlaso de la Mondo
KIBI “2 je la deka potenco”, prefikso
kluk kluk sono de akvo elfluanta el botelo = glu glu PAG §126
*kodumaton|o* koduma maratono, “kod(um)festo”
*kompufon|o* telefono, kiu esence estas komputilo, = sagxtelefono, lerta telefono
Lingvafranka|o iama pigxina interlingvo cxe Mediteraneo
Loglan|o la planlingvo “Loglan”, “la logla”
Lojxban|o la planlingvo “Lojban”
MEBI “2 je la dudeka potenco”, prefikso
Meka|o “Mekko”
*mon|o* evitinda mallongigo de “monofonio°”
mono|o mallongigo de “monofonio°” Wennergren: Roko kaj Popo
monofoni|o “unukanala sonreproduktado” Esperanta Bildvortaro
Muharam|o la unua monato de la islama jaro (arabe “al-Muharram”)
*na* rolvorteto por rekta objekto Makkink: Nia Fundamento sub lupeo, Cherpillod: Leksikaj Vagadoj
*nen* “ne” (respondvorto) Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
nonilion|o “10 je la 54-a potenco”, internacia vorto (angle “nonillion”)
Nova-Skoti|o provinco en Kanado Aktoj de la Akademio III
Novial|o la planlingvo “Novial”
*OFON* “lingvano, lingvaneco”, sufikso Günkel: GuVo
OJD “similformajxo...”, varianto de la sufikso OID Wells: Concise Esperanto and English Dictionary
Okcidental|o la planlingvo “Occidental”
o kej “bone!” Wells: English - Esperanto - English dictionary
oktilion|o “10 je la 48-a potenco”, internacia vorto (angle “octillion”)
OMETR “mezurilo”, sufikso En PIV kiel METR
OMETRI “scienca mezurado”, sufikso En PIV kiel METRI
orom|o ano de la plej multnombra gento de Etiopujo
*OTEK* “kolekto, kolektejo, kolektujo”, sufikso En PIV kiel TEK
pajtr|o “patro aux patrino” (proponita sekse neuxtrala vorto)
parent|o “patro aux patrino” (proponita sekse neuxtrala vorto)
PEBI “2 je la kvindeka potenco”, prefikso
Picburg|o urbo en Pensilvanio, Usono
PJ karesnoma sufikso por neduumaj homoj
platin|o “plateno” (speco de metalo) Dr Esperanto: Meždunarodnyj Jazyk [“La Unua Libro”], Zamenhof: la Fundamenta Krestomatio p. 233 (en PIV estas alia vorto platin|o kun tute alia signifo)
Pocdam|o la cxefurbo de la federacia lando Brandenburgo en Germanujo Cherpillod: Nepivaj Vortoj (cxe *Potsdamo*)
*pseuxd|a* “malvera, kasxita, sxajna, iluzia” PAG §422 cxe la prefikso PSEUXDO
ri “li aux sxi”, “tiu persono” (proponita sekse neuxtrala pronomo triapersona unu-nombra homa)
*Sanhelen|o* “Sankta Heleno” (brita insulo en Atlantiko) Posxatlaso de la Mondo
*Sanpier|o* “Sankta Petro” (franca insulo en Atlantiko) Posxatlaso de la Mondo
sekstet|o “muzikajxo por sesopo da muzikistoj” Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch
sekstilion|o “10 je la 36-a potenco”, internacia vorto (angle “sextillion”)
Senthelen|o “Sankta Heleno” (brita insulo en Atlantiko)
Sentpier|o “Sankta Petro” (franca insulo en Atlantiko)
septilion|o “10 je la 42-a potenco”, internacia vorto (angle “septillion”)
sis “ses”
Solresol|o la planlingvo “Solresol”
somal|o ano de la cxefgento de Somalujo, ano de Somalujo Wells: English - Esperanto - English dictionary, Listo de Rekomendataj Landnomoj. En PIV kiel monunuo.
spoz|o “edzo aux edzino” (proponita sekse neuxtrala vorto)
stere|o “stereofonio, dukanala sonreproduktado” Wennergren: Roko kaj Popo
STIF parenceco kreita per regeedzigxo, prefikso PAG §425 (rimarko I)
svazi|o ano de la cxefgento de Svazilando, ano de Svazilando Wells: English - Esperanto - English dictionary, Listo de Rekomendataj Landnomoj
TEBI “2 je la kvardeka potenco”, prefikso
tigraj|o ano de unu el la gentoj de Etiopujo
tik tak sono de mekanika horlogxo PAG §126
tofu|o speco de sojkazeo (en PIV “touxfuo”) Wells: English - Esperanto - English dictionary
Tokipon|o la planlingvo “toki pona”
Tokpisin|o kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Gvineo
*UK* “kastrita besto”, sufikso PAG §372 (rimarko II)
Vakajam|o urbo en Japanujo Posxatlaso de la Mondo
*Varsxav|o* “Varsovio” Sxulco: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj
VIDEO “tehxniko de elektronika registrado kaj reproduktado de movigxantaj bildoj”, prefikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento, en PIV kun la formo VIDE
Vincxestr|o urbo en Anglujo En PIV kiel speco de memordisko
vu|o “duobla vo, vavo”, nomo de la litero W Pokrovskij: Komputada leksikono
ZEBI “2 je la sepdeka potenco”, prefikso

Grekaj literoj «

Aperas nomoj de grekaj literoj. El la plene esperantigitaj nur delt|o, epsilon|o, jot|o, lambd|o kaj omeg|o trovigxas en PIV (por la aliaj PIV donas nur duone esperantigitajn formojn sen O-finajxo). Alf|o, bet|o kaj gam|o trovigxas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Rot|o trovigxas en Pokrovskij, Komputada leksikono. La aliaj estas de Wennergren: alf|o, bet|o, gam|o, zet|o, et|o, tet|o, kap|o, mu|o, nu|o, ksi|o, omikron|o, pi|o, rot|o, sigm|o, taux|o, upsilon|o, fi|o, hxi|o, psi|o. El la duone esperantigitaj nomoj tri estas de Wennergren: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en PIV.

Hebreaj literoj «

Aperas duone esperantigitaj nomoj de hebreaj literoj: alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, hxet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, samehx, ain, pe, cadi, kof, resx, sxin, tav. Ili estas el la Psalmaro de La Sankta Biblio (sed ili versxajne ne estas Zamenhofaj).

Tononomoj «

Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*, *Ais*, *Bes*, *Bis*, *Ces*, *Cis*, *Des*, *Dis*, *Es*, *Eis*, *Fes*, *Fis*, *Ges*, *Gis*. Ili trovigxas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kaj en Desmet’, Bildvortaro.

Nombrovortoj «

Menciigxas kelkaj maloftegaj nombrovortoj: undecilion|o, duodecilion|o, tredecilion|o, kvatuordecilion|o, kvindecilion|o, seksdecilion|o, septendecilion|o, oktodecilion|o, novemdecilion|o, vigintilion|o, centilion|o. Ili estas de Wennergren.

Tabelvortoj «

Menciigxas neoficialaj kaj nepre evitendaj tabelvortoj je ALI. Nur du el ili, *aliel* kaj *alies* estas registritaj en PIV. Kvin el la aliaj, *aliam*, *alie*, *alio*, *aliu* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj §88 (rimarko I). En Cherpillod: Nepivaj Vortoj aperas *alial* kaj *aliom*.

Ekkriaj vortetoj, sonimitoj «

Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Ili estas de Wennergren: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjaux.