PMEG 2023

44. Gramatika vortareto

PMEG uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne estas necese ilin listigi cxi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciigxas en la klarigoj, estas laux PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne cxiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG. Se vin interesas, kial PMEG uzas netradiciajn gramatikajn terminojn, legu la aldonon “Pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

afikso Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomigxas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaux aliaj radikoj, nomigxas prefiksoj (= antauxafiksoj).
aktivo La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la cxefverbo. Vidu ankaux pasivo.
alvoko Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata. Tradicie nomata “vokativo”.
apudmeto Frazparto, kiu ordinare staras tuj post alia frazparto, kaj kiu montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradicie nomata “apozicio”.
A-vorta frazparto Frazparto, en kiu la cxefvorto estas A-vorto.
A-vorteca vorteto, A-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam gxi ne havas A-finajxon, ekz. tiu, iu, cxia, kies, cxies, ambaux. Tradicie nomata “pronomo”.
A-vorto Vorto kun la finajxo A. Tradicie nomata “adjektivo”.
cxeffrazo Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata “cxefpropozicio”. Vidu ankaux subfrazo.
cxefverbo Verbo kun iu el la finajxoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata “predikato” aux “finitivo”.
cxefvorto La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de frazparto estas rektaj priskriboj de la cxefvorto. Tradicie nomata “kerno-vorto”.
diftongo Vokala sono, en kiu la lango movigxas de unu pozicio en la busxo al alia.
duonvokalo Sono, kiu laux la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.
ekkria vorteto Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata “interjekcio”.
eksafikso Vidu cxe sxajnafikso.
E-vorteca vorteto, E-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam gxi ne havas E-finajxon, ekz. tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankoraux, hodiaux, cxi, for. Tradicie nomata “primitiva adverbo”.
E-vorta frazparto Frazparto, en kiu la cxefvorto estas E-vorto.
E-vorto Vorto kun la finajxo E. Tradicie nomata “adverbo”, sed la vorto adverbo inkluzivas ankaux multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finajxon. Tiaj vortetoj nomigxas en PMEG E-vortecaj vortetoj.
finajxo Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmetajxo aux vorteto, por fari vorton, aux por sxangxi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finajxoj. J estas multe-nombra finajxo. N estas rolfinajxo.
frazenkondukilo Vorteto, kiu enkondukas subfrazon ligante gxin al gxia cxeffrazo, ekz. ke, cxar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata “subjunkcio”.
frazeto Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kunapartenas. Uzata cxefe kiam temas pri vortfarado. Vidu cxe frazetvorto. Tradicia esprimo por “frazeto” ne ekzistas.
frazetvorto Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finajxo). Vidu ankaux kombino. Tradicia esprimo por “frazetvorto” ne ekzistas.
frazo Kompleta eldiro kun cxefverbo kaj ordinare ankaux kun aliaj frazpartoj. Tradicie nomata “propozicio”.
frazparto Vorto aux vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu cxe cxefvorto kaj priskribo.
frazrolo Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata “frazelemento”.
imaga modo US-formo de verbo. Gxi montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaux nomata US-modo aux US-verbo. Tradicie nomata “kondicionalo”.
kombino Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finajxo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomigxas cxefelemento. Tio, kio staras antaux la cxefelemento, precizigas la signifon, kaj nomigxas preciziga antauxelemento. Vidu ankaux frazetvorto. Tradicia esprimo por “kombino” ne ekzistas.
komplemento Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la cxefverbo. Cxiu frazparto krom cxefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata “adjekto”.
konsonanto Cxiu litero aux sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj.
kunliga vorteto Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aux frazojn, ekz. kaj, aux, sed. Tradicie nomata “konjunkcio”.
modo Maniero, en kiu ago aux stato estas prezentata. Cxe la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neuxtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo.
multe-nombro Pli ol unu afero. Tradicie nomata “pluralo”. La finajxo J montras multe-nombron, kaj nomigxas multe-nombra finajxo. Tradicie nomata “plurala finajxo”. Vidu ankaux unu-nombro.
nerekta objekto Vidu cxe objekto.
nerekta parolo Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu ankaux rekta parolo.
neuxtrala modo I-formo de verbo. Gxi nomas agon aux staton sen montri, cxu gxi estas reala, imagata, fantazia aux volata, kaj sen montri tempon. Ankaux nomata I-modo aux I-verbo. Tradicie nomata “infinitivo”.
nombrovorto Vorto, kiu montras nombron. Se gxi estas senfinajxa vorteto, gxi nomigxas nombra vorteto. Tradicie nomata “numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finajxon, kaj kiu montras vicordon, nomigxas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata “orda numeralo”.
objekta verbo Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu ankaux senobjekta verbo.
objekto Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la cxefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomigxas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaux “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaux “dativa objekto”.
O-vorta frazparto Frazparto, en kiu la cxefvorto estas O-vorto.
O-vorteca vorteto, O-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam gxi ne havas O-finajxon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaux. Tradicie nomata “pronomo”.
O-vorto Vorto kun la finajxo O. Tradicie nomata “substantivo”.
participo Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT.
pasivo Speco de “inversa” frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu ankaux aktivo.
persona pronomo Vidu cxe pronomo.
perverba priskribo Vidu cxe priskribo.
poseda pronomo Vidu cxe pronomo.
prefikso Vidu cxe afikso.
priskribo Rekta priskribo priskribas la cxefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn “epiteto” kaj “suplemento”. Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aux la objekton pere de verbo. Tradicie nomata “predikativo”.
pronomeca vorteto Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstatauxas tutan O-vortan frazparton, ekz. ambaux, tiu, nenio. Tradicie nomata “pronomo”.
pronomo Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, sxi, gxi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomigxas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri “personpronomo” aux “personalo”. Se oni aldonas A-finajxon al pronomo, gxi farigxas poseda pronomo: mia, via, lia, sxia, gxia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankaux pri “posedpronomo” aux “posesivo”. Tradicie la vorto “pronomo” inkluzivas ankaux multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomigxas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj.
radiko Lingva elemento, kiu bezonas finajxon por farigxi vorto. Vidu ankaux vorteto.
reala modo AS-formo, IS-formo aux OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago aux stato estas reala, ne nur imagata aux volata. Tradicie nomata “indikativo”.
rekta objekto Vidu cxe objekto.
rekta parolo Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) lauxvorta citajxo. Vidu ankaux nerekta parolo.
rekta priskribo Vidu cxe priskribo.
rilata KI-vorto KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomigxas “rilativo”, “rilativa pronomo” aux “rilatpronomo”.
rilata subfrazo Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj “rilativa subpropozicio”.
rolfinajxo La finajxo N. Tradicie nomata “akuzativo”. Vidu ankaux rolmontrilo.
rolmontrilo Vorteto aux finajxo, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomigxas rolvorteto. La finajxo N estas rolfinajxo.
rolvortajxo E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaux unu rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata “prepoziciajxo”.
rolvorteto Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata “prepozicio”, ekz. sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstataux. Vidu ankaux rolmontrilo.
senobjekta verbo Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata “netransitiva verbo”. Vidu ankaux objekta verbo.
sensubjekta verbo Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por “sensubjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankaux subjekta verbo.
subfrazo Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata “subpropozicio”. Vidu ankaux cxeffrazo.
subjekta verbo Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por “subjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankaux sensubjekta verbo.
subjekto Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la cxefverbo.
sufikso Vidu cxe afikso.
sxajnafikso Radikparto, kiu sxajnas esti afikso, kvankam gxi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomigxas “pseuxdoafikso”.
tabelvorto Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komencigxas per ki-, ti-, i-, cxi- aux neni-. Tradicie nomata ankaux “korelativa vorto”.
unu-nombro Unu afero. Tradicie nomata “singularo”. Vidu ankaux multe-nombro.
verbo Vorto kun iu el la finajxoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu ankaux cxefverbo.
vicorda nombrovorto Vidu cxe nombrovorto.
vokalo Iu el la literoj aux sonoj A, E, I, O kaj U. Cxiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu ankaux duonvokalo.
vola modo U-formo de verbo. Gxi montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed nur volata. Ankaux nomata U-modo aux U-verbo. Tradicie nomata “volitivo” aux “imperativo”.
vorteto Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finajxo. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”. Vidu ankaux radiko.
vortklasa finajxo Vidu cxe finajxo.

Tradiciaj gramatikaj vortoj «

Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laux la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaux multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj plej ofte estas suficxe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.