Listo de cxiuj kantotradukoj

Pro vi

Origina titolo: I will

Muziko kaj origina teksto: Paul McCartney (Lennon-McCartney)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Tre longe mi vin amas
Plu cxiam amos mi
Se mi devos vin atendi
Tion faros mi pro vi

Plurfoje mi vin vidis
Vizagxo sur la voj’
Nu, ne gravas via nomo
Min ravadas cxiu foj’

Amo en pluvo kaj en suno
Amo per plena kor’
Amo en diso kaj en kuno
Amo de longe for

Kaj kiam mi vin trovos
Auxdigxos via kant’
Vocxu forte kaj sonore
Ho, brakumu min amore
Mi felicxe kaj senplore restos
Sole nur pro vi