Listo de cxiuj kantotradukoj

Frederiko kaj Cecilja

Origina titolo: Balladen om herr Fredrik Åkare och den söta fröken Cecilia Lind

Adapto de Angla popolkanto Saturday Night fare de Cornelis Wreeswijk

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Auxdigxas muzik’ el dancej’ en auxtun’,
kiel vitra spegulo brilegas la lun’
Dancas man’ en mane, en vesperofin’
Frederik’ kun Cecilja, la juna frauxlin’

Fermante l’ okulojn, proksime kun trem’
sxi sekvas lin dance kvazaux pasxas sxi mem,
vente sxi sekvas kien ajn gvidas li,
sed kial subite rugxigxas nun sxi?

Cxu cxar Frederiko jxus flustris al sxi:
Odoras vi dolcxe en dancharmoni’
Mi adoras vin plene, konfesas sen hont’:
O Cecilja, virino plej bela en mond’

La danco finigxas je l’ dekdua hor’
la hejm’ de Cecilja ne estas tro for
post alveno cxi tien la juna frauxlin’
firme lin petas: kisu nun min!

Atentu Frederiko, ne faru gxin vi,
ne tusxu infanon, kio estas ja sxi,
flore purega, kiel kapreolid’
Mi dek-sep-jarigxas, diras sxi kun timid’

La steloj migradas, flugadas la nun’
Frederiko maljunas, sed novas la lun’
Frederiko maljunas, sed blindigas la am’ -
O, denove min kisu, diras Cecilja jam.