Listo de cxiuj kantotradukoj

Ambaux flankoj

Origina titolo: Both sides now

Muziko kaj origina teksto: Joni Mitchell

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren (surbaze de traduko nomata “Ambauxflanke” farita de anonimulo)

Buklaj haroj de angxel’
Aera glaciajxkastel’
Kaj plumkanjonoj sub cxiel’
Jen nuboj en memor’

Sed nun, nur kontrauxsuna bar’
Al cxiuj pluvoportantar’
Briladus mi ecx sen kompar’
Se nuboj estus for

Jes, ambaux flankojn vidis mi
Cxiele, tere kaj ecx pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis nubojn sed ne plu

Lunoj, steloj, cirka tent’
Danciga, ho vertigxa sent’
Pro elfabela korkontent’
Jen amo en memor’

Sed nun pajaca mistifik’
Al mi ridadas la publik’
Kasxigxu cxia auxtentik’
Enigma restu kor’

Jes, ambaux flankojn vidis mi
Donace, prene kaj ecx pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis amon sed ne plu

Larmo, timo kaj inklin’
Elkrii: “Ho, mi amas vin!”
Revoj, streboj, ilumin’
Jen vivo en memor’

Nun kapojn skuas amikar’
Pro sxangxoj de l’ repertuar’
Mi perdas, gajnas sen amar’
Plu pasxas sen angor’

Jes, ambaux flankojn vidis mi
Mi ploris, ridis kaj ecx pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis vivon sed ne plu