Kiel fari TTT-pagxojn

Enkonduka leciono

Tiu cxi pagxo estas enkonduka “gustuma” leciono. La kodo, kiun mi cxi tie montros, ne estas tute kompleta, sed gxi funkcios en cxiu ajn TTT-legilo. Poste vi lernos, kiel fari strikte korektajn pagxojn.

Bezonataj programoj

Tekstoredaktilo

Unue vi bezonas tekstoredaktilon. Mi ne parolas pri speciala programo por TTT-pagxoj, sed pri simpla redaktilo por t.n. plata teksto. Tia programo ekzistas en cxiu ajn komputilo. Per la tekstoredaktilo vi skribos la kodon, konservos gxin surdiske, kaj poste rigardos la rezulton per TTT-legilo.

Noto: En Vindozo ekzistas ekzemple la redaktilo “Notepad”. Sed “Notepad” povas foje fari strangajn aferojn, kaj mi rekomendas sercxi kaj instali pli bonan tekstoredaktilon. En cxiu ajn Uniksa kaj Linuksa komputilo haveblas ekzemple “vi” aux “vim”, kiuj estas tre bonaj, sed oni bezonas iom lerni por povi uzi ilin. Pli facila estas ekz. “Kate”. Estas multegaj alternativoj.

TTT-legilo

Due vi bezonas TTT-legilon (retumilon). Ankaux tiaj programoj ekzistas nuntempe en praktike cxiu komputilo. TTT-legilo interpretas la kodon de TTT-pagxo, kaj gxin prezentas iel al la leganto. Diversaj legiloj prezentas en diversaj manieroj. Tio estas bona afero, cxar diversaj legantoj havas diversajn gustojn, preferojn kaj bezonojn.

Noto: En Vindozo estas ekzemple la programo “Internet Explorer”. En multaj diversaj komputiloj ekzistas ia versio de la TTT-legilo Fajrovulpo. Precipe en Uniksaj kaj Linuksaj komputiloj ekzistas la bonega simpla TTT-legilo “Lynx”. Kaj nuntempe haveblas por praktike cxiu ajn komputilo la nova bonega TTT-legilo Fajrovulpo. Plia alternativo estas la legilo “Operao”. En Makintosxaj komputiloj haveblas la legilo "Safari". Oni povus nomi ankoraux multajn.

Praktika provo

Jen ekzemplo de tre simpla XHTML-kodo:

<html>

  <head>

    <title>Mia unua TTT-pagho</title>

  </head>

  <body>

    <h1>Jen la cheftitolo.</h1>

    <p>Jen iom da teksto.</p>

    <p>Jen dua alineo kun teksto.</p>

  </body>

</html>

Kopiu tiun kodon en vian tekstoredaktilon, konservu gxin surdiske kun ia konvena nomo, ekzemple “testo1.html” (prefere kun “.html”-sufikso). Poste uzu TTT-legilon por legi gxin.

Vi vidos, ke la TTT-legilo prezentas tion, kio trovigxas inter la kodajxoj <h1> kaj </h1> en unu maniero, kaj tion, kio trovigxas inter <p> kaj </p> en tute alia maniero.

Elementoj

Cxiu elemento de TTT-pagxo konsistas el komenca marko, enhavo kaj fina marko. Ekz.:

<p>Teksto</p>

<p> estas la komenca marko. La vorto Teksto estas la enhavo. Kaj </p> estas la fina marko. La tuto estas elemento, nome p-elemento (p signifas “alineo”, laux la Angla “paragraph”).

Noto: Rimarku la karakterizajn signojn <, > kaj /. Komencaj markoj cxiam aspektas baze jene: <elementonomo>. Kaj finaj markoj cxiam jene: </elementonomo>. La signo / signalas la finon de elemento.

TTT-pagxo havas du cxefajn partojn: head kaj body (kapo kaj korpo). En la head-elemento estas kelkaj gxeneralaj informoj pri la pagxo, kaj en la body-elemento estas la aferoj, kiujn la legantoj efektive legos.

La head-elemento devas enhavi title-elementon, kiu montras la dokumentotitolon. La body-elemento povas enhavi ekzemple h1-elementon (cxeftitolon de la pagxo) kaj p-elementojn (tekstoalineojn).

La tuton oni metas en la grandan cxefelementon html.

Noto: En la ekzempla pagxo mi metis diversan blankan spacon en la kodon: malplenajn liniojn, ensxovon k.s. Tiu spaco cxeestas tamen nur por fari la kodon pli facile legebla por vi. Por la TTT-legilo gxi ne gravas. La kodo povus same bone esti skribita ekzemple jene: <html><head><title>Mia unua TTT-pagho</title></head><body><h1>Jen la cheftitolo.</h1><p>Jen iom da teksto.</p><p>Jen dua alineo kun teksto.</p></body></html>.

Noto: Rimarku, ke oni devas atenti pri la uskleco de la elementonomoj: nepre <p>, ne <P>, nepre <body>, ne <BODY> nek <Body>. En antauxaj versioj de HTML oni povis uzi majusklojn kaj minusklojn lauxplacxe, sed ne plu en XHTML. Efektive en XHTML 1.0 cxiuj elementonomoj havas tutminusklan formon.

Resumo

Vi jam vidis la cxefan strukturprincipon de TTT-pagxo. Oni uzas elementojn, kiuj havas enhavon. Tiu enhavo povas esti teksto kaj ankaux aliaj elementoj: elementoj ene de elementoj ene de elementoj...

En la postaj lecionoj vi lernos iom pri kelkaj necesaj formalajxoj, kaj vi lernos pli da elementoj. Sed la bazan ideon de XHTML-kodo vi espereble jam komprenis.

Serviloj

Oni povas krei XHTML-pagxojn en sia propra komputilo, konservante ilin sur la propra disko, kaj simple legi ilin rekte de tie per sia TTT-legilo. Sed normale oni celas publike aperigi siajn TTT-pagxojn en la TTT (la Tut-Tera-Teksajxo). Tiam necesas meti la pagxojn en publikan TTT-servilon.

Se oni havas fiksan ligon al la Interreto, oni principe povas instali TTT-servilon en sia propra komputilo, kaj igi gxin publike alirebla per la Interreto. Tio tamen estas ne tute facila afero. Plej multaj homoj anstatauxe akiras spacon en alia komputilo kun servilo. Normale oni pagas por tia servo, sed ankaux ekzistas ebloj akiri tian servilan spacon senkoste.

FTP

Akirinte tian spacon sur servilo, oni devas alsxuti siajn pagxojn al tiu servilo. Tion oni faras per t.n. FTP-programo. (“FTP” signifas “File Transfer Protocol” = “dosiertransiga protokolo”.)

Eble vi jam havas FTP-programon en via komputilo. Alie vi devas ie trovi tian programon, kaj instali gxin. Ekzistas multaj diversaj FTP-programoj, kaj ili funkcias en diversaj manieroj. Tial mi ne povas cxi tie klarigi detale, kiel vi uzu vian FTP-programon. Gxenerale oni devas en la programo enskribi ie la FTP-adreson de la servilo, aldoni sian uzonomon kaj plej ofte ankaux pasvorton. Poste oni povas alsxuti (kopii) dosierojn de la propra komputilo, al la servilo. Oni ankaux povas kopii en la alia direkto, kaj gxenerale administri la dosierojn sur la servilo (renomi, forvisxi, krei dosierujojn k.t.p.).

Detalojn pri FTP-adreso, uzonomo, pasvorto kaj aliaj gravaj sciajxoj kaj reguloj, oni devas peti de tiu, kiu administras la servilon.

Al la sekva leciono