Signokodoj

Por prezenti literojn kaj aliajn signojn en komputiloj, en retposxto, en TTT k.s., oni uzas diversajn kodsistemojn. Nuntempe Unikodo, precipe ties varianto UTF-8, farigxis superrega, kaj se temas pri kreado de TTT-pagxoj, apenaux ekzistas kialoj por ne uzi Unikodon. Sed iafoje oni tamen bezonas scii ion pri aliaj signokodoj.

Ekzistas multaj aliaj signokodoj - precipe por Aziaj lingvoj kiel la Japana, la Cxina kaj la Korea. Mi tamen ne havas rimedojn, nek sciojn, por pritrakti ilin cxi tie.

Fontoj

Verkante tiujn cxi pagxojn mi vaste uzis la Komputadan Leksikonon de Sergio POKROVSKIJ

La informoj cxi tie ankaux sxuldas multon al la Angla-lingva alfabetosupa TTT-pagxo.

Mi senhonte cxerpis el la bonegaj Anglalingvaj pagxoj de Jukka KORPELA

Ankaux Anglalingvaj informoj en-Retigitaj de Alan FLAVELL estis gravaj.

Kaj jen tre grava pagxo: Kio estas Unikodo? Klarigoj en Esperanto cxe la TTT-ejo de la Unikoda Konsorcio.