PMEG 2023

34.2.1. Normala antauxmetado

Frazparton, kiu kutime ne aperas unue en frazo, oni povas emfazi per tio, ke oni gxin metas gxuste en tian komencan pozicion:

  • Terure gajaj sxajnis al ili iliaj propraj sxercoj.FA2.6 Normala vortordo estus: Iliaj propraj sxercoj sxajnis al ili terure gajaj.

  • La sonorilon mi volas kaj devas trovi!FA2.89 Normale: Mi volas kaj devas trovi la sonorilon.

KI-vortoj «

Frazparto, kies cxefvorto estas KI-vorto, staras normale komence de sia cxeffrazo aux subfrazo. Tia pozicio ne estas do aparte emfaza cxe KI-vortoj. Antaux la KI-vorto povas tamen stari rolvorteto, kiu montras gxian frazrolon:

  • Kion vi volas?

  • Mi volas tion, kion vi volas.

  • De kio tio cxi venas, mia filino?FE.17

  • Mi ankaux ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton.M.85

  • Sxi ne sciis, en kiu flanko oni devas sercxi butiketon kun mangxeblajxoj.M.11

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25

Principe ankaux aliaj vortoj, kiuj kunlaboras kun la KI-vorto, povas stari antaux gxi, sed oni gxenerale malemas havi antaux KI-vorto ion, kio ne estas rolvorteto:

  • Tuj kiam la suno levigxis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto.FA1.168

  • Sume kiom mi sxuldas?Rz.34 Oni povus meti sume aliloke en la frazo.

  • Kune kun kiu vi venis? Oni normale forlasus kune.

  • La virino, flanke de kiu staras mia frato, estas mia edzino. Pli nature estas diri apud kiu, aux eble cxe kies flanko.

La kunligaj vortetoj kaj, aux kaj sed povas senprobleme aperi antaux KI-vorto, cxar tiaj vortetoj ne vere apartenas al la posta frazo, sed nur ligas gxin al la antauxa:

  • Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe sxajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne placxas kaj kiujn mi volonte sxangxus.LR.146A

Legu ankaux pri KI-demandoj, pri KI-demandoj kiel subfrazoj, kaj pri rilataj subfrazoj.