Pri Bertilo:

Mi nomigxas Bertilo Wennergren. Mi estas Svedo, sed mi logxas nun kune kun mia edzino Birke Dockhorn en Germanujo, en la vilagxeto Schossin (kiu trovigxas en la federacia sxtato Meklemburgo en la nordoriento de Germanujo).

Mi parolas Esperanton de 1980, kaj mi estas ekde la jaro 2001 membro de la Akademio de Esperanto.

Bertilo jam lernis mangxi per bastonetoj.

Vi povas vidi pli da bildoj de mi kaj Birke. Krome mi aperas ankaux ie kaj tie en la bildoj de la rokbando Persone. Kaj fine ekzistas ankaux la blogo de Birke kaj Bertilo, kie de tempo al tempo aperas iom da bildoj.

Mia retposxta adreso estas “bertilow” cxe “gmail.com”.